Remove ads
aŭstra verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Fred WANDER (naskiĝinta Fritz Rosenblatt la 5-an de januaro 1917 en Vieno, mortinta samloke la 10-an de julio 2006) estis aŭstra verkisto.
Fred Wander | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1917 en Vieno |
Morto | 10-an de julio 2006 (89-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Kleinmachnow |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Kleinmachnow • Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Maxie Wander (1956–1977) |
Okupo | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto |
Estante filo de malriĉaj elmigrantoj el Galicio li frekventis lernejojn dum sep jaroj kaj estis i.a. lernoknabo en la komercado per tekstilaĵoj okupiĝojn. Post Anschluss en 1938 li fuĝis tra Svisujo al Franclando; post la batalo de Francio li transloĝigis la Marsejlo de kie li deportiĝis al la koncentrejo de Buchenwald. Liaj gepatroj estis murditaj en Aŭŝvico. Wander post la Dua mondmilito ekdeĵoris kiel ĵurnalisto kaj fotoreportisto en Vieno. En 1950 li aniĝis al Komunista Partio de Aŭstrio. En 1955 li partoprenis la unuan studsesion de Literaturinstitut Johannes R. Becher en Lepsiko. Post edzinigo de Elfriede Brunner (verkista nomo: Maxie Wander) li transloĝigis en 1958 al Kleinmachnow kie li fariĝis liberprofesiulo. En 1983 li forlasis kun la tria edzino GDR kaj revenis Vienon.
En la verkaro li ofte temigis spertojn el naziaj koncentrejoj. La ĉefverko de li estis Der siebente Brunnen. Laŭ memtakso Wander difinis sin el la tradicio de ĥasidisma rakontadarto. Krom romanoj kaj rakontoj li publikigis teatraĵojn, vojaĝan literaturon kaj porjunulaĵoj.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.