From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco RABAL Valera (Águilas, Murcio, 8-a de marto 1926 - Bordozo, 29-a de aŭgusto 2001), plej konata kiel Paco Rabal [PAko raBAL], estis hispana aktoro, scenaristo kaj reĝisoro de internaciaj famo kaj agnosko.
Li laboris kiel aktoro por reĝisoroj kiel Francesc Rovira-Beleta, Luis Buñuel, José Luis Sáenz de Heredia, Carlos Saura, Pedro Almodóvar, William Friedkin, Michelangelo Antonioni, Claude Chabrol, Luchino Visconti aŭ Gillo Pontecorvo.
Li ekkarieris en la kina medio kiel elektristo kaj figuranto en la 1940-aj jaroj kaj dublisto poste. Dum la 1950-aj jaroj li ekaktoris ĉefe por klasika teatro ĉu grek-romia (kiel en la Festivalo de Klasika Teatro de Mérida) ĉu ĝenerale aŭ por "Morto de vojaĝa komizo" de Arthur Miller. Li teatrumis sursceneje ĝis 1974 per "Antaŭlongaj tempoj" (Old Times, 1970) de Harold Pinter en kiu li aktoris kun Irene Gutiérrez Caba.
En kino li filmis en 1958 en Meksiko Nazarín (laŭ romano de Benito Pérez Galdós), reĝisorite de Luis Buñuel, same kiel por "Viridiana" (1961, ankaŭ laŭ romano de Galdós) kaj "Belle de jour" (1966). Li laboris poste en Francio kaj Italio. Denove en Hispanio li aktoris por "Tormento" (denove laŭ romano de Galdós) kaj "Las largas vacaciones del 36" (kun agado okazanta dum la Hispana Enlanda Milito.
Li havis ankaŭ politikan aktivecon, dum jaroj kiel membro de la Komunista Partio de Hispanio. En 1974 li partoprenis en la luktado kontraŭ intencita instalado de atomcentralo en la Marina de Cope (Murcio), kiu finfine ne estis instalita.
Li specialiĝis en roluloj, karakterizataj pro energio kaj malmoleco, helpate de sia iel raŭkeca voĉo. En la 1980-aj jaroj li laboris por televidaj produktaĵoj kaj ankaŭ malfermiĝis al alitipaj roluloj, kaj ĉefe kiel la memorinda Azarías en "Los santos inocentes", laŭ romano de Miguel Delibes kiu havigis al li la premion de aktorado en la Festivalo de Cannes en 1984, kunhavita kun Alfredo Landa. Kun Luigi Comencini li aktoris en 1985 por "La Storia" (kun Claudia Cardinale), kun José Luis García Sánchez por "Divinas palabras" (laŭ verko de Ramón María del Valle-Inclán) en 1987, kaj kun Pedro Almodóvar por "¡Átame!" en 1989. Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 1993.
Li mortis neatendite la 29-an de aŭgusto 2001 (estante 75-jara) kiam revenis el Montrealo inter Britio kaj Francio spite urĝan surterigon apud Bordozo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.