From Wikipedia, the free encyclopedia
Las largas vacaciones del 36 (La longa feritempo de 1936) estas hispana filmo de 1976 reĝisorita de Jaime Camino. Temas pri la unua alproksimigo en kino al la Hispana Enlanda Milito el nefrankisma vidpunkto, en kiu tamen intervenis aktive la cenzuro.[1][2][3] Por ebligi tion la milito estas rigardita ĉefe el vidpunkto de infanoj kaj ĝi aperas preskaŭ nur per dedistanca kanonpafado.
Las largas vacaciones del 36 | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Las largas vacaciones del 36 |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1976 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Fernando Arribas Campa |
Reĝisoro(j) | Jaime Camino |
Produktisto(j) | José Frade |
Scenaro | Manuel Gutiérrez Aragón |
Loko de rakonto | Barcelono |
Muziko de | Xavier Montsalvatge |
Rolantoj | Concha Velasco • José Sacristán • Francisco Rabal • Ángela Molina • Ismael Merlo • José Vivó • Alfred Lucchetti • Lluís Torner i Bové • Marta Flores • Charo Soriano • Analía Gadé • Dora Santacreu • Conchita Bardem • Carlos Lucena |
IMDb | |
Dum la someno de 1936 la militista puĉo kaj sekva enlanda milito prenas multajn familiojn de la kataluna burĝaro en la somerferitempo. Multaj el ili decidas restis en siaj somerlokoj (ĉefe sur kampara montaro) por eviti la riskojn de la grandurbo Barcelono ĝis la fino de la konflikto. Dume, ili klopodas por organizi vivon kaj ĉefe de la infanoj, kiuj "ĝuos" longan kaj neatenditajn somerferion. Inter plenkreskuloj, kelkaj veturas ĉiutage al la urbo por reteni laborpostenon aŭ al kamparo por akiri manĝaĵojn, dum aliaj restas kaŝitaj aŭ en komplikaj sintenoj pro siaj ideologioj. Por la infanoj, oni improvizas hejman lernejon en kiuj ĉiuj infanoj, knaboj kaj junuloj kune lernas el maljuna instruisto (Francisco Rabal).[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.