La nombroj de Fibonacci aŭ fibonaĉi-nombroj, estas elementoj de entjerosinsekvo
- 0, 1, 1, 2, 3, 5, 8, 13, 21, 34, 55, 89, 144, 233, 377, 610, 987, 1597, 2584, 4181, 6765, 10946, 17711, … (A000045 en OEIS),
en kiu la du unuaj elementoq estas aŭ 1 kaj 1, aŭ 0 kaj 1. Ili estis nomitaj honore de la itala matematikisto Leonardo Pisano, konata kiel Fibonaĉi[1]. Pli formale tiun ĉi sinsekvon oni difinas per rikura formulo:
aŭ
Oni povas ĝeneraligi fibonaĉi-nombroj por negativaj . Por trovi elementojn ĉe negativaj oni uzu la renversitan formulon :
n | … | −10 | −9 | −8 | −7 | −6 | −5 | −4 | −3 | −2 | −1 | 0 | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | … |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
… | −55 | 34 | −21 | 13 | −8 | 5 | −3 | 2 | −1 | 1 | 0 | 1 | 1 | 2 | 3 | 5 | 8 | 13 | 21 | 34 | 55 | … |
Oni povas facile rimarki ke .[2]
Historio
La sinsekvo estis konata ĉe barataj matematikistoj multe pli antaŭe ol la tempo de Fibonaĉi.[3]
Ekster Barato la sinsekvo aperis en la libro Liber Abaci (1202) fare de Fibonaĉi. Li esploris la kreskadon de ideala (biologie neebla) populacio de kunikloj. En ĉiu paro de tiuj kunikloj ino ekde la dua monato de sia vivo naskas unu plian paron ĉiumonate kaj kunikloj neniam mortas. Do se komence estas unu paro ĵus naskitaj kunikloj, post monato estas ankaŭ unu paro, post du monatoj estas 2 paroj (la unua paro komencas naski), post tri monatoj — 3 paroj, post kvar monatoj — 5 paroj (naskas du paroj) k.t.p. Post n-a monato la kvanto da paroj egalas sumon de la kvanto post (n-1)-a monato (tiuj paroj jam estis kaj restis plu) kaj la kvanto post (n-2)-a monato (tiom da paroj estis naskitaj ĉi-monate).[4]
La nomon “fibonaĉi-nombroj” unuafoje uzis en 19-a jarcento la franca matematikisto Édouard Lucas.[5]
Rekta (ne rikura) formulo
Ekzistas formulo por kalkuli nur la n-an Fibonaĉi-nombron ne kalkulante ĉiujn antaŭajn. Oni konas ĝin kiel la formulo de Binet, kvankam ĝin pli frue konas Abraham de Moivre:[6]
Ligo kun la triangulo de Pascal
La fibonaĉi-nombroj aperas en la triangulo de Pascal kiel sumoj de ĝiaj elementoj laŭ strekoj, indikitaj sur la bildo dekstre. La sumojn oni povas esprimi tiel:
Ligo kun la Ora proporcio
Laŭ la formulo de Binet:
- ;
estas la ora proporcio; kaj estas solvoj de la kvadrata ekvacio .
Rondiga kalkulado
Ĉar por ĉiu , do estas la plej proksima entjero por :
aŭ, uzante la plankan funkcion:
Sciante, ke estas fibonaĉi-nombro oni povas trovi ĝian numeron:
Limeso de kvociento de fibonaĉi-nombroj
Johano Keplero trovis, ke ekzistas limeso de kvociento de -a fibonaĉi-nombro per la -a, kaj tiu limeso estas .[8]
Eblas ĝeneraligi tiun ĉi formulon:
Potencoj de la ora proporcio
Estas vera la sekva egalaĵo:
Uzante ĝin kiel la bazon por indukto oni povas pruvi, ke
Vidu la sekvantan demonstron por n ≥ 1:
Identaĵoj
1). .
Ni pruvu laŭ indukto:
La bazo de la indukto
- .
La paso de la indukto
Se estas vere ke:
- ,
Do
- .
Same per indukto oni povas facile pruvi la tri sekvajn identaĵojn:
2). ;
3). ;
4). .
La lastan identaĵon oni povas ilustri, tranĉante la ortangulon kun lateroj je kaj en kvadratojn kun lateroj je (vidu la bildon dekstre).
La identaĵoj de Cassini kaj de Catalan
La identaĵo de Cassini deklaras ke:
5.)
Ĝia ĝeneraligo estas identaĵo de Catalan:
6.)
Aliaj
7).
8).
9).
10).
11).
Pli ĝenerala:[9]
12).
13).
Se oni kalkulos la determinantojn do oni ricevos la identaĵon de Cassini.
14).
Ĝeneraligoj
Ekzistas multaj ĝeneraligoj de fibonaĉi-nombroj:
- Por negativaj — “negafibonaĉi”.[2]
- Ĝeneraligoj por reeloj kaj kompleksaj nombroj. Por tio oni uzas oran proporcion kaj kaj modifitan formulo de Binet.
- Starto de aliaj entjeroj. Ekzemple, la nombroj de Lucas (A000032 en OEIS): .
- La sekvantan nombron oni kalkulas el du antaŭaj per iu lineara formulo. Ekzemple, nombroj de Pell (A000129 en OEIS): .
- Por kalkuli la sekvantan nombron oni adicias nombrojn ne tuj antaŭajn. Ekzemple, la sinsekvo de Padovan (A000931 en OEIS): .
- Por kalkuli la sekvantan nombron oni adicias la 3 antaŭajn nombrojn (tribonaĉi-nombroj: A000073 en OEIS), la 4 antaŭajn nombrojn k.t.p.
- Oni konsideras sinsekvon de iuj objektoj (ne entjeroj), kiu formiĝas per reguloj similaj al fobonaĉaj. Ekzemple, fibonaĉi-polinomoj:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Listo de 300 unuaj fibonaĉi-nombroj (angle).
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.