From Wikipedia, the free encyclopedia
Epifanio de Salamis, latine Epiphanius (naskiĝis ĉ. 315 en Besanduk apud Eleŭteropolo en Judeo (hodiaŭ Bet Guvrin, Israelo); mortis la 12-an de aprilo 403 surmare) estis palestina verkisto kaj episkopo de Constantia[1] (Salamis) sur Kipro. Li estas honorata kiel sanktulo en la katolika kaj ortodoksa kaj orientaj eklezioj.
Sankta | |||||
Epifanio de Salamis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sankta Epifanio laŭ pentraĵo de la 14-a jarcento | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 315 en Eleutheropolis | ||||
Morto | 30-an de aprilo 403 en Mediteraneo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hebrea • kojnea greka • kopta • latina • siria • antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Panarion ❦ Chronicle vd | ||||
| |||||
Episkopo de SalamisMetropolito | |||||
Sanktulo, Patro de la Eklezio | |||||
Festotago | 12-a de majo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Epifanio, edukita kristane de siaj gepatroj, orfis infanaĝe kaj estis adoptita de rabeno kiu lin intruos pri la hebrea lingvo kaj pri la juda kulturo kaj fine al li lasis siajn havaĵojn, pasigis tridek jarojn de sia vivo en monaĥejo de sia naskiĝa lando kaj en 367 estis elektita metropolita episkopo de Salamis de Kipro.
Li instruis ke oni devas ja jes, honori kaj kulti la sanktulojn de la Eklezio, sed en la ĝusta mezuro por ke nur Dio estas la fonto de la sankteco kaj inda je adoro.
Li luktis kontraŭ la doktrino de origenismo, kiu kredis je la antaŭekzisto de la animoj el supera mondo, el kiu ili venas animi la destinitan korpon; ankaŭ subtenis ke Jesuo Kristo estas adopta filo de Dio, ke la animo de homo pekis mem antaŭ ol ĝi unuiĝis al la korpo, ke la infera separo el Dio ne estas eterna. Lukto kontraŭ origenismo estas unu el liaj doktrinaj klopodoj.
Li estis akuzita, sed defendita sukcese de Sankta Hieronimo kaj Rufno el Aquileia, pri Antropomorfismo. En 382 li partoprenis en koncilio en Romo kunvokita de papo Damaso la 1-a
Li mortis 403, dumvojaĝe el Konstantinopolo al Kipro, en la Mediteranea Maro.
En la Roma Martirologio Sankta Epifanio estas rememorata la 12-an de majo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.