kastilia politikisto kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Don Juan Manuel (Escalona, 5-a de majo de 1282 – Kordovo,[1] 13-a de junio de 1348) estis, nobelo, politikisto kaj verkisto en hispana lingvo. Li estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la prozo mezepoka de fikcio, ĉefe pro sia plej fama verko nome El conde Lucanor (La grafo Lukanoro), aro de rakontoj moraligaj (ekzemploj) kiuj interplektiĝas kun diversaj manieroj de mezepoka klera literaturo en Hispanio.
Don Juan Manuel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Juan Manuel |
Naskiĝo | 5-an de majo 1282 en castillo-palacio de Escalona |
Morto | 30-an de novembro 1399 (117-jaraĝa) en Kordovo |
Tombo | Church and Convent of San Pablo, Peñafiel (en) |
Lingvoj | mezepoka hispana lingvo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio |
Familio | |
Patro | Manuel of Castile (en) |
Patrino | Beatrice of Savoy, Lady of Villena (en) |
Frat(in)o | Alfonso Manuel (en) |
Edz(in)o | Blanca de La Cerda y Lara (en) (1329–) Konstanciino de Aragono (1312 (Gregoria)–) Isabella of Majorca (en) (1299–) |
Infanoj | Constanza Manuel (en) ( Konstanciino de Aragono) Sancho Manuel de Villena (en) ( ) Fernando Manuel de Villena (en) ( Blanca de La Cerda y Lara (en) ) Johanino Manuelo ( Blanca de La Cerda y Lara (en) ) Enrique Manuel de Villena (en) ( Inés de Castañeda (en) ) |
Okupo | |
Okupo | verkisto politikisto |
Verkoj | Tractado de la Asunçión de la Virgen María Libro de las armas Libro enfenido El conde Lucanor Libro de los estados Libro del cavallero et del escudero Crónica abreviada Libro de la caça |
Li estis samtempe senjoro de la duklando kaj princlando de Villena, de Escalona, Peñafiel, Cuéllar, Elche, Cartagena, Lorca, Castillo de Garcimuñoz, Alcocer, Salmerón, Valdeolivas kaj Almenara. Li estis nepo de la reĝo Ferdinando la 3-a.
Li estis krome Mayordomo (ĉefa servisto) de la reĝoj Fernando la 4-a kaj Alfonso la 11-a, kaj Adelantado de la landlimo kun Al Andalus kaj de la Regno de Murcio.
Dum la lasta epoko de la infanaĝo de sia nevo, Alfonso la 11-a, li estis tutoro de la estonta reĝo kun la infantoj Felipe kaj Juan. Li estas entombigita en la Monaĥejo de Sankta Paŭlo de Peñafiel.
De don Juan Manuel konserviĝis ok verkoj, kaj oni scias ke perdiĝis pliaj kvin. La konservitaj verkoj estas la jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.