Salmerón estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 144 loĝantoj sur areo de 36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². Salmerón estas survoje de la lanvojo Ruta de la Lana, inter Valdeolivas kaj Villaescusa de Palositos. La loĝantoj nomiĝas salmeronenses.
Salmerón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19126 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 144 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 2° 30′ U (mapo)40.545555555556-2.4930555555556 [+] | ||
Alto | 825 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salmerón (Guadalajara) [+] | |||
Situo
Salmerón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordorienta parto de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, do en ties sudo, je 80 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°32′44″N 2°29′35″Ok. Najbaras la municipoj Escamilla, Peralveche, Castilforte, Valdeolivas kaj Salmeroncillos.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 171, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Salmerón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Salmerón kie oni falis al la nunaj 171.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj
- Kastelo de Salmerón
- Kastelo de Albaráñez
- Preĝejo de Nia Sinjorino de la Asunción (Ĉieliro) kun markoj de ŝtonĉizistoj.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.