From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto (germane: Landkreis) Dahme-Spreewald (sorabe: Wokrejs Damna-Błota) situas en la suda mezo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Lübben (Spreewald) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2261,01 km² fine de decembro 2022 loĝis 178 967 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Dahme-Spreewald estas signita per 2.
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Lübben (Spreewald) |
Areo: | 2 261 km² |
Loĝantoj: | 178 967 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 71 po km² |
Aŭtokodo: | LDS |
Municipokodo: | 12061 |
Komunumoj: | 37 |
Situo ene de Brandenburgio | |
Najbaraj distriktoj estas oriente Oder-Spree, sude Spree-Neiße, Oberspreewald-Lausitz, Elbe-Elster kaj okcidente Teltow-Fläming. En la nordo la distrikto limas al Berlino. En malsuprasoraba, do nord-soraba, lingvo la distrikto nomiĝas Wokrejs Damna-Błota.
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 37 komunumoj, el kiuj 8 havas urbajn rajtojn. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[2]
Urboj
¹ Urboj sen membreco en komunumaro
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)
1. Lieberose/Oberspreewald
2. Schenkenländchen (9112)
|
3. Unterspreewald (8989)
|
La 1-an de januaro 2013 la antaŭaj komunumaroj Amt Golßener Land kaj Amt Unterspreewald unuiĝis al nova komunumaro Amt Unterspreewald.
En la distrikto troviĝas la Esperanto-Stacio en Halbo (germane: Halbe) iom sude de Berlino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.