Esperanto-Stacio
renkontiĝejo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
renkontiĝejo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo kaj edukejo en la vilaĝo Halbo (germane Halbe, sorabe Łobje) tuj sude de Berlino. Ĝi konsistas el du domoj, la stacidomo kaj la stokejo kaj krome uzas la apudan eventejon Kaiserbahnhof (esperante Imperiestra Stacio).
Ĝia programo konsistas el programeroj pri esperanto kaj aliaj lingvoj, pac-aktivado, kulturo, modernigo de la esperanto-movado kaj homaj kaj lingvaj rajtoj. Ekzemploj estas la GLATula renkontiĝo "Fieru!", "La Printempo de Lingvoj", "La Ĥaoso-navigantoj" kaj la "Esperanto-Dialogo pri Paco kaj Sekureco".
La renkontiĝejo disponigas 10 loĝ-ĉambrojn en la eksaj fervojistaj loĝejoj kaj 2 grandajn salonojn en la eksa restoracio kaj la eksa biletejo de la stacidomo.
La stacidomo estas malfermita en la jaro 1866[1] kaj pligrandigita en 1915 kaj 1933 kaj nun estas tri-etaĝa domo kun 800 kvadrataj metroj. La stokejo estas unu-etaĝa kaj havas ĉirkaŭ 400 kvadratajn metrojn. La domaro estas protektita historia monumento kune kun la apuda imperiestra stacidomo.
La Esperanto-Stacion oni atingas rekte de Berlino
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.