Claudia RODEN (hebree קלאודיה רודן, naskita kiel Douek, naskiĝis en 1936 en Kairo, Egiptio) estas internacia kultura antropologo, historiisto kaj esploristo pri mezorienta kaj juda kuirartoj, vivanta en Britio, sed konsideras sin franca, kvankam naskita en Egiptio el gepatroj de mizraĥaj kaj sefardaj judoj [1][2]. Kiel verkisto ŝi verkis ĉefe librojn pri hispana, itala, juda sed ŝi ĉefe estas pioniro pri mezorienta kuirarto en tempo kiam la mezorienta kuirarto ankoraŭ estis tute ne konata. La mezorienta kuirarto estas sana kuirarto kun multaj legomoj kaj oliv-oleo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Claudia Roden
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 1936
en Kairo
Lingvoj angla vd
Loĝloko Hampstead Garden Suburb vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lernejo de Arto Sankta Martino Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
antropologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Ŝi komencis kolekti receptojn pro deziro konservi perditan heredaĵon, kaj daŭre skribis pri manĝaĵo kun speciala intereso en la historia, socia kaj kultura fono de kuirado[3], ĉar manĝaĵoj kreas toleremon por aliaj kulturoj.

Inter ŝiaj plej konata libroj troviĝas:

  • A Book of Middle Eastern Food (Libro de Mezorienta Manĝaĵo)
  • The New Book of Middle Eastern Food (Nova Libro de Mezorienta Manĝaĵo)
  • Arabesque—Sumptuous Food from Morocco,Turkey and Lebanon (Arabesko - Abunda manĝaĵo el Maroko, Turkio kaj Libano)

Biografio

Claudia Roden naskiĝis en 1936 en Kairo, Egiptio en siria-juda familio[4]. Claudia sekvis siajn fratojn kiuj studis en Parizo. Fininte siajn studojn en Parizo, ŝi transloĝiĝis en 1954 al Londono por studi arton ĉe la Central Saint Martins College of Art and Design[4]. Post la Sueza krizo de 1956, kiam Naser ordonis la judojn forlasi Egiption, ŝiaj gepatroj sekvis ŝin al Londono.

Samjare (1956) Claudia komencis kolekti receptojn de judaj rifuĝintoj survoje al gastlando. Por konservi la kulturon, kiun ŝi postlasis, ŝi komencis studi kuiradon[5]. Ŝi verkis multajn librojn pri mezorienta kaj juda kuirarto. Ŝiaj verkoj priskribas la historion de la manĝaĵo, kiel ekzemple kiel malsamaj manĝaĵoj estis kreitaj kaj pluevoluis dum postaj generacioj aldone al receptoj por prepari ilin.

Ŝi funkciis kiel gastiganto de kuirarta programo de la BBC (Claudia Roden’s Mediterranean Cookery) kaj estis kuirarta ĵurnalistino por The Daily Telegraph kaj The Sunday Times.

Roden estas unu el la subtenantoj de la brita karitato The Food Chain por la lukto kontraŭ aidoso[6].

Honoroj

Ŝi ricevis plurajn premiojn interalie ses premiojn Glenfiddich kaj eksterlandajn premiojn kiel la premion Orio Vergani kaj la premion Maria Luigia (Italio), la premion Versailles (Francio) kaj en 1999 la premion Princo Claus de la Fonduso Prins Claus, internacia kultura organizaĵo kun sidejo en Amsterdamo (Nederlando).

En 1997 ŝi ricevis la premiojn de la Fondumo James Beard (ankaŭ listigita en ĝia Cookbook Hall of Fame) kaj la National Jewish Book Award[5][7] por la libro The Book of Jewish Food.

Verkaro

En 1968 ŝi publikigis sian unuan libron, A Book of Middle Eastern Food (Libro de mezorienta manĝaĵo). Por la libro The Book of Jewish Food (La libro pri juda manĝaĵo) al kiu ŝi laboris dum 16 jaroj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.