From Wikipedia, the free encyclopedia
Cikadelo estas la komuna nomo por iuj insektaj specioj el la familio de Cikadeledoj. Ĉi tiuj etaj insektoj, estas plantomanĝantaj kiuj suĉas sukon de herboj, arbustoj aŭ arboj. Iliaj malantaŭaj kruroj estas modifitaj por saltado, kaj estas kovritaj per haroj, kiuj faciligas la disvastigon de sekrecio super iliaj korpoj, kiu funkcias kiel akvorezistilo kaj portilo de feromonoj.[1] Ili spertas partan metamorfozon, kaj havas diversajn gastigajn asociojn, kiuj varias de tre ĝeneraligitaj al tre specifaj. Iuj specioj havas kosmopolitan distribuon, aŭ troviĝas tra la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj. Iuj estas plagoj aŭ vektoroj de plantaj virusoj kaj fitoplasmoj.[1] La familio estas distribuita tra la tuta mondo, kaj konsistigas la duan plej grandan hemipteran familion, kun almenaŭ 20 000 priskribitaj specioj.
Cikadeloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dustria cikadelo, Eurymeloides bicincta | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ili apartenas al genlinio tradicie traktata kiel infraordo Cikadomorfa en la Aukenorĥinka subordo sed ĉar ĉi-lasta taksono probable ne estas monofiletika, multaj modernaj aŭtoroj preferas aboli la Aukenorĥinkan subordon kaj levi la cikadomorfojn al klipeorĥinka subordo.
La Cikadeledoj prezentas la jenajn karakterizaĵojn:
Kiel aliaj ekzopterigotaj uloj, la cikadeloj spertas rektan evoluon de nimfo ĝis plenkreskulo sen pupa stadio. Dum multaj cikadeloj estas grizbrunaj insektoj kiel kutime ĉe la Membrakoideoj, la plenkreskuloj kaj nimfoj de iuj specioj estas tre buntaj. Iuj - precipe Stegelitrenoj - havas plejparte diafanajn flugilojn kaj similas unuavide al muŝoj. Cikadeloj havas trapikajn suĉajn buŝpartojn, kiuj ebligas al ili nutriĝi per plantosuko. La dieto de cikadeloj ofte konsistas el suko de vasta kaj diversa vario de plantoj, sed iuj estas pli gastigaj. Cikadeloj ĉefe estas plantomanĝantoj, sed iuj manĝas okaze pli malgrandajn insektojn, kiel afidoj. Oni scias, ke kelkaj specioj suĉas sur ŝlimojn, sed kiel ŝajnas, inoj malofte havas tian konduton. Multaj specioj ankaŭ estas konataj oportunisme trapiki la homan haŭton kaj ĉerpi sangon, sed la celo de tia konduto estas neklara.[2]
Cikadeloj povas transdoni plantajn patogenojn, kiel virusojn, fitoplasmojn[3] kaj bakteriojn. Cikadeledaj specioj kiuj estas signifaj agrikulturaj damaĝbestoj inkludas la betocikadelon (Circulifer tenellus), la maizan cikadelon (Cicadulina mbila), terpoman cikadelon (Empoasca fabae), du-makulan cikadelon (Sophonia rufofascia), bluverdan cikadelon (Graphocephala atropunctata), vitrec-flugilan cikadelon (Homalodisca vitripennis), la ordinaran brunan cikadelon (Orosius orientalis), rizverdajn cikadelon (Nephotettix spp.), kaj la blankan pomcikadelon (Typhlocyba pomaria). La betocikadelo (Circulifer tenellus) povas transdoni la betsupraĵan krispigan viruson al diversaj membroj de la solanaca familio, inkluzive tabakon, tomaton aŭ melongenon, kaj estas serioza vektoro de malsano en kapsiketo en sudokcidenta Usono.
En iuj kazoj, la plantaj patogenoj vehiklitaj de cikadelo ankaŭ estas patogenoj de la insektoj mem, kaj povas reproduktiĝi ene de la salivaj glandoj de la cikadelo. Cikadeloj ankaŭ estas sentemaj al diversaj insektaj patogenoj, inkluzive de Dicistroviredaj-virusoj, bakterioj kaj fungoj; multaj parazitoidoj atakas la ovojn kaj la plenkreskuloj provizas nutraĵon por malgrandaj insektomanĝantoj.
Iuj specioj kiel la aŭstralia Kahaono montana eĉ konstruas silkajn nestojn sub la folioj de arboj, en kiuj ili loĝas, por protekti sin kontraŭ predantoj.[4]
En la nun malnoviĝinta klasifiko uzata dum granda parto de la 20-a jarcento, la cikadeloj estis parto de la Homopteroj, parafiletika aro kuniganta la bazajn genliniojn de Hemipteroj kaj vicigitaj kiel subordo. La disigo de la Homopteroj probable ripetiĝos por la Aukenorĥinkoj pro similaj kialoj, ĉar la Aukenorĥinkoj ŝajnas grupigi la modere progresintajn Hemipterojn, sendepende de la fakto, ke la tre apomorfaj Koleorĥinkoj kaj Heteropteroj (tipaj) evoluis el Aŭkenorĥinkoj. Tial lastatempa tendenco traktas la plej evoluintajn hemipterojn kiel tri aŭ kvar genliniojn, nome Arkeorĥinka (Fulgoromorfa se inkluzivita en Aukenorĥinkoj), Koleorĥinkoj kaj Heteropteroj (kelkfoje unuiĝinta kiel Prosorĥinkoj) kaj Klipeorĥinkoj.[5][6][7] En ĉi tiuj lastaj, la tri tradiciaj superfamilioj - Cercopoidea (ranecaj cikadeloj kaj salivcikadeloj), Cicadoidea (cikadoj) kaj Membracoidea - ŝajnas esti monofiletikaj. La cikadeloj estas la plej baza vivanta genlinio de Membrakoideoj, kiuj alie inkluzivas la familiojn Etalionedoj (etalionedaj arbocikadeloj), Membracedoj (tipaj arbaj kaj dornoplantaj insektoj), Melizoderedoj kaj la stranga Mierslopiedo.[5][6][7]
La cikadeloj estas sub 25 subfamilioj, kiuj estas ĉi tie listigitaj alfabete, ĉar oni malmulton konas pri la interna filogenio de la familio.
|
|
---|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.