Charlie and the Chocolate Factory (filmo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Charlie and the Chocolate Factory (Karlo kaj la Ĉokoladofabriko) estas usona filmo de Tim Burton, aperinta en 2005.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Charlie and the Chocolate Factory
filmo
Originala titolo Charlie and the Chocolate Factory
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 10 jul. 2005, 11 aŭg. 2005, 15 jul. 2005
Ĝenro porfamilia filmo, fantasta filmo, nigrakomedia filmo, filmo bazita sur romano, muzika filmo
Kameraado Philippe Rousselot
Reĝisoro(j) Tim Burton
Produktisto(j) Richard D. Zanuck  Brad Grey
Scenaro John August  Roald Dahl
Loko de rakonto Tokio
Muziko de Danny Elfman
Rolantoj Freddie Highmore  Johnny Depp  David Kelly  Helena Bonham Carter  Noah Taylor  AnnaSophia Robb  Missi Pyle  James Fox  Christopher Lee  Deep Roy  Jordan Fry  Adam Godley  Franziska Troegner  Eileen Essell  Liz Smith  David Morris  Oscar James  Annette Badland  Nitin Ganatra  Blair Dunlop  Danny Elfman  McDonald's Corporation v Steel & Morris  Geoffrey Holder  Philip Wiegratz  Garrick Hagon  Shelley Conn  Todd Boyce  Roger Frost
Produktinta firmao Warner Bros. 
Plan B Entertainment 
Village Roadshow Pictures 
Pinewood Studios 
Warner Bros. Pictures
IMDb
vdr
Fermi

Rakonto

Charlie Bucket estas tre malriĉa knabeto, kiu vivas kun la gepatroj kaj la kvar geavoj en ligna dometo. Li ŝatas ĉokoladon kaj loĝas apud la ĉokolado-fabriko de Sinjoro Willy Wonka, la plej granda ĉokoladisto el la tuta mondo. Ĉar la familio de Charlie estas malriĉa, li ricevas ĉokoladon nur unu tagon po jare, tiun de sia naskiĝ-datreveno. Ĉi-jare la ĉokoladisto anoncas al la tuta mondo, ke iun tagon, esceptokaze, li malfermos la pordojn de sia fabriko al kvin infanoj.

Teĥnikaĵoj

  • Originala titolo : Charlie and the Chocolate Factory
  • Reĝisoro : Tim Burton
  • Scenaro: John August, adaptita de romano de Roald Dahl
  • Produktado: Brad Grey, Richard D. Zanuck, Katterli Frauenfelder, Brenda Berrisford kaj Derek Frey
  • Produkt-firmaoj : Warner Bros. Pictures kaj Village Roadshow Pictures
  • Buĝeto : 150 milionoj da dolaroj
  • Muziko : Gardner DeAguiar, Danny Elfman, RaVani Flood, Manuel Ignacio kaj Jesse Shaternick
  • Foto : Philippe Rousselot
  • Muntado : Chris Lebenzon
  • Dekoroj : Alex McDowell
  • Kostumoj : Gabriella Pescucci
  • Landoj : Usono, Britio
  • Formato : Kolora - Kino: 1,85:1 - Digital Theater Systems / Dolby Digital / Sony Dynamic Digital Sound - 35 mm
  • Ĝenro: Komedio, fantasto
  • Daŭro : 115 minutoj
  • Aperdatoj :

Rolularo

  • Johnny Depp : Willy Wonka
  • Freddie Highmore : Charlie Bucket
  • David Kelly : Avo Joe
  • Helena Bonham Carter: S-ino Bucket
  • Noah Taylor : S-ro Bucket
  • Missi Pyle : S-ino Beauregard
  • James Fox : S-ro Salt
  • Deep Roy : Oompa Loompa
  • Christopher Lee : D-ro Wonka
  • Adam Godley : S-ro Teavee
  • Franziska Troegner : S-ino Gloop
  • AnnaSophia Robb : Violet Beauregard
  • Julia Winter : Veruca Salt
  • Jordan Fry: Mike Teavee
  • Philip Wiegratz : Augustus Gloop

Pri la filmo

  • La filmado komenciĝis la 21-an de junio 2004 kaj finiĝis en oktobro samjare, kaj disvolviĝis en Buford (Usono), High Wycombe (Fabriko de pneŭmatikoj), Londono kaj la studioj Pinewood (Britio), ankaŭ en Gengenbach (Germanio).
  • La dekoroj uzitaj por la filmo entute postulis la 7 platformojn de studioj Pinewood. La rivero el ĉokolado kaj ties akvofalo estis plenigitaj de 120,000 litroj da miksaĵo produktita de Nestlé.
  • En la filmo, Tim Burton substrekas la psikologion de Willy Wonka kaj interalie insistas pri la traŭmato kaŭzita de sia patro, dentisto, al la juna Willy. La patro de Johnny Depp ankaŭ estis dentisto.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.