germana matematikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Carl Gustav Jacob JACOBI (la 10-an de decembro 1804 en Potsdam - la 18-an de februaro 1851 en Berlino) estis germana matematikisto
Carl Jacobi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1804 en Potsdam, Reĝlando Prusio, Sankta Romia Imperio |
Morto | 18-an de februaro 1851 (46-jaraĝa) en Berlino, Reĝlando Prusio, Germana Federacio |
Mortokialo | Variolo |
Tombo | Dreifaltigkeitskirchhof I (en) |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Universitato de Königsberg |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Moritz von Jacobi (en) |
Infano | Leonard Jacobi (en) |
Parencoj | Vladimir Yakobi (en) (nevo) Nikolaj Borisowitsch von Jacobi (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto fizikisto |
Verkoj | metodo de Jacobi Fundamenta nova theoriae functionum ellipticarum elipsa funkcio de Jacobi |
Jacobi naskiĝis en juda familio, filo de bonhava bankisto. En 1825 li ricevis en la Humboldt-Universitato en Berlino la titolon de Doktoro. De 1829 ĝis 1842 li estis profesoro ĉe la Universitato de Königsberg.
Li enmiksiĝis en politikon dum la Revolucio de 1848 kaj sensukcese kandidatiĝis al la Parlamento en partio liberalisma, je malkontento de la reĝo, kiu lin subtenis.
Li mortis nur 46-jaraĝa pro variolo kaj lasis edzinon kaj sep infanojn.
En 1828, sen scii pri paralela laboro de Niels Henrik Abel, li kreis teorion pri elipsa funkcio. En 1839 li sukcese utiligis elipsajn koordinatojn por solvi diferencialajn ekvaciojn.
Jacobi enkondukis la funkciojn teta, kiel trigonometria serio, funkcioj, kiuj poste ludis gravan rolon en la studado de elipsaj funkcioj. Henri Poincaré utiligis ilin en posta esplorado. Elipsaj funkcioj kondukis Jacobi al diversaj teoremoj pri la reprezento de nombroj en la formo de kvadratoj.
Jakob studis certan klason de integraloj, kiuj, en honoro de Abel, li nomis la integran abelianon. Li ankaŭ studis la determinantojn kaj difinis iliajn diversajn proprecojn. Ĝi enkondukis klason de funkciaj determinantoj, kiuj poste nomiĝos Jakobiaj determinantoj (je ordo n, asociita kun aro de n-funkcioj kun n-argumentoj).
Jacobi okupiĝis ankaŭ pri la teorio de variada kalkulo, al kiu li faris gravajn kontribuojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.