usona kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Britney Jean SPEARS ([BRITni ĝin spirs]; Esperantigite Britni Ĝin Spirs) (naskiĝis la 2-an de decembro 1981 en McComb, Misisipo) estas usona popkantistino. Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.
Britney Spears | |||||
---|---|---|---|---|---|
Britney Spears dum koncerto en la jaro 2009. | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Britney Jean Spears | ||||
Alie nomata | Britney Brit La Princesa Del Pop | ||||
Naskiĝo | 2-an de decembro 1981 (43-jaraĝa) en McComb | ||||
Edz(in)o | Jason Allen Alexander • Kevin Federline • Sam Asghari | ||||
Ĝenroj | Popmuziko | ||||
Profesio | kantistino, dancistino, tekstistino, aktorino | ||||
Aktivaj jaroj | 1992 — nuntempo | ||||
Eldoninto | Jive, Zomba | ||||
Parencaj temoj |
Jamie Lynn Spears Christina Aguilera Madonna Michael Jackson Kevin Federline Justin Timberlake | ||||
Retejo | Britney.com | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Britney Jean Spears | ||||
Lingvoj | angla | ||||
Loĝloko | Kentwood | ||||
Ŝtataneco | Usono | ||||
Alma mater | Parklane Academy (en) University of Nebraska High School (en) Professional Performing Arts School (en) | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | James Parnell Spears (en) | ||||
Patrino | Lynne Spears (en) | ||||
Frat(in)oj | Jamie Lynn Spears (mul) kaj Bryan Spears (en) | ||||
Edz(in)o | Sam Asghari (en) (2022–2024) Kevin Federline (mul) (2004–2007) Jason Allen Alexander (2004–2004) | ||||
Amkunulo | Justin Timberlake (1999–2002) Colin Farrell (2003–2008) Kevin Federline (mul) (2004–2004) Charlie Ebersol (en) (2014–2015) Sam Asghari (en) (2016–2023) | ||||
Infanoj | Jayden Federline (en) ( Kevin Federline (mul) ) Sean Federline (en) ( Kevin Federline (mul) ) | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantisto aktoro dancisto kantoverkisto komponisto | ||||
Verkoj | ...Baby One More Time Oops!... I Did It Again Toxic | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.britneyspears.com/ | ||||
Spears rolis jam kiel infano en anoncosplitoj. Ŝi famiĝis kiel moderigantino en la New Mickey Mouse Club de la usona dissendilo Disney Channel (1993-1994).
Ŝia prezent-albumo Baby one more time aperis en 1999 kaj atingis la unuan pozicion sur la Billboard Charts kaj vendiĝis ĝis 2004 dismonde super 25 milionfoje; la samnoma kanto estis la plej preferita en multaj landoj. Ŝia sekva albumo, Oops! ... I did it again (2000) havis la saman sukcesegon. Kvankam ŝia tria albumo Britney (2001) atingis la 1-an lokon sur la Billboard-listo, ĝi ne montris – kiel ŝiaj filmoj Longshot kaj Crossroads – la atenditan vendonombron.
La sukceso de Spears baziĝas sur ŝiaj milionoj da admirantoj: multaj antaŭpuberaj junuloj raviĝas pro ŝia aspekto, voĉo, laboro kaj taksas ŝin kiel idolon. La popmuzik-kritikistoj de la opinigvidantaj gazetoj ofte rifuzas ŝian muzikon kaj taksas tion kiel komerca kaj plata. La opinioj pri ŝia aktora kvalito diversas simile.
En 2003 aperis post krea paŭzo ŝia 4-a albumo In The Zone kaj atingis tuj la 1-an pozicion sur la Billboard-listo.
Ŝi komence konstruis sian bildon kiel virgulino sed tio poste ŝanĝigis. La 3-an de januaro 2004 ŝi edziniĝis post abrupta decido al sia multjara amiko Jason Allen Alexander en Lasvegaso, Nevado, Usono. La geedzeco nuliĝis ene de 58 horoj.
Septembron de 2004 ŝi edziniĝis al la 4 jarojn pli aĝa Kevin Federline en Los-Anĝeleso. La pli frua fono-dancisto de Spears havis ĉe la geedziĝo 2 infanojn.
En 2005 kaj 2006 ŝi naskis po unu filon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.