Whitney Houston
usona aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Whitney Elizabeth HOUSTON [ˈwɪtni əˈlɪzəbəθ ˈhjuːstɨn] (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1963 en Newark, Nov-Ĵerzejo, Usono, mortis la 11-an de februaro 2012) estis usona kantistino (popmuziko). Ankaŭ ŝia patrino Cissy Houston kaj ŝia kuzino Dionne Warwick estas kantistinoj.
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Houston (apartigilo) |
Ŝi estis tre sukcesa kantistino en la 1980-aj, ĝis mezo de la 1990-aj jaroj, sed finfine ŝi trovis vojon al drogoj kaj drinkaĵoj, kaj tute perdis la grundon el sub la piedoj. La vojon al tio montris ŝia edzo (ekde 1992), ritmenblusa kantisto Bobby Brown, kiu alkutimigis ŝin al la drogoj kaj alkoholaĵoj. Ŝia edzo plurfoje batis ŝin, sed ŝi divorcis nur post 14-jara geedzeco, en 2006. Ŝi havis filinon el la geedzeco, Bobbi Kristina (1993-2015).
Remove ads
Morto
Whitney Houston mortis la 11-an de februaro 2012 en Beverly Hilton Hotel, en Beverly Hills (Kalifornio), unu tagon antaŭ Grammy Award. Ŝi estis en omaĝo la postan tagon (en usona kaj kanada horoj).
Albumoj
- Whitney Houston (1985)
- Whitney (1987)
- I’m Your Baby Tonight (1990)
- My Love Is Your Love (1998)
- Whitney: The Greatest Hits (2000)
- Love, Whitney (2001)
- Just Whitney (2002)
- One Wish: The Holiday Album (2003)
- The Ultimate Collection (2007)
- I Look to You (2009)
Filmoj
- 1992: The Bodyguard
- 1995: Waiting To Exhale
- 1996: The Preacher's Wife
- 1997: Rodgers & Hammerstein's Cinderella
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
