Bob Dylan

usona kantaŭtoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Bob Dylan
Remove ads

Bob DYLAN [bab dilan] naskiĝis kiel Robert Allen ZIMMERMAN [robt eln ZImamen] je la 24-a de majo 1941 en Duluth (Minesoto). Li havas la renomon de unu el la plej grandaj kantaŭtoroj de Usono. Ĉi tiu estas la unua artisto en la historio de muziko, kiu gajnis la Nobel-premion, kiam li gajnis la Nobelpremion pri literaturo en 2016.

Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Naskonomo ...
Remove ads
Thumb
Bob Dylan dum la Azkena Rok-Festivalo, en junio 2010
Thumb
Bob Dylan kaj Prezidento de Usono Barack Obama en la Blanka Domo, (la 9an de februaro, 2010)
Thumb
Bob Dylan dum koncerto de 1996 en Stokholmo
Thumb
Bob Dylan kaj la ensemblo "The Band", en 1974
Thumb
Bob Dylan 1984 en Barcelono, (Hispanio)
Thumb
Allen Ginsberg kaj Bob Dylan en 1975

Dum la 1960-aj jaroj li ĝuis grandajn sukcesojn, ekzemple per sia kanto "Blowin' in the Wind", kiu iĝis kvazaŭa himno de la usona homrajta movado. Interalie li kantis dum la "marŝo al Vaŝingtono" (dum kiu Martin Luther King prezentis sian faman paroladon pri "Mi havas Revon"). Dum ĉi tiu tempoperiodo, okazis signifaj sociaj ŝanĝoj en Usono. Tamen eĉ hodiaŭ evidentiĝas la granda influo de Dylan al la mondo de populara muziko kaj multaj muzikistoj tra la mondo.

Oni konsideras, ke Dylan etendis la limojn de populara muziko preter la konataj temoj de "li kaj ŝi" en la sferojn de politiko, filozofio kaj pli. La tekstoj en liaj kantoj estas karakterizitaj per duoblaj signifoj kaj multaj vortludoj. En siaj kantoj, Dylan renovigis la konatajn kadrojn de usona muziko kaj ĉerpis el la originoj de Folka muziko, Kontreo, Bluso, Rokenrolo kaj eĉ Ĵazo, Svingo kaj Broadway-muziko.

Bob Dylan ankaŭ estas pentristo. Liaj pentraĵoj estis ekspoziciitaj en multaj ekspozicioj.

Rolling Stone revuo vicigis Dylan dua en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.

Remove ads

La Nobel-premio

Nobel-premio pri literaturo 2016 por Bob Dylan anoncita de Sara Danius en Stokholmo (Svedio)

Li ricevis la Nobelpremion pri literaturo la 13-an de oktobro 2016. La motivaĵo de la premio asertas ke Dylan “kreis novan poezian esprimon en la kadro de la granda tradicio de la usona kanzono”. Bob Dylan certe ne limiĝis verki “nurajn kanzonetojn” sed li fingromontris kontraŭ milito kaj sociaj maljustaĵoj, ankaŭ pagante persone.

Estas simptoma la komento de Vatikana Radio (elsendo de la 13-a de oktobro 2016):

http://it.radiovaticana.va/news/2016/10/

La elekto de Bob Dylan estas sendube kundividita de granda parto el tiu generacio kiu, en la jaroj inter 1960 kaj 1970, trovis sur siaj ŝultroj la pezaĵon de la serĉado de novaj ideoj sur kiuj bazi la socion de la estonteco, idealoj kiuj, parte, estis prikantitaj de la usona kantisto, kiu siavice inspiriĝis al la kantaŭtoroj kiuj jam flirtigis la flagon de pacifismo, de la defendo de la homaj rajtoj kaj de la medio.

Skribis ĉe Fejsbuko Giulio Cappa:

Kiam oni donis la Nobelpremion al Dario Fo, la aspekto kiu ŝajnis al mi pozitiva el tiu premio, estis la malfermiĝo al nekutima literatura ĝenro: la teatro parolata pli ol skribita. Elekto simila tiu hodiaŭa pri Bob Dylan: por la unua fojo oni allasis en la olimpon de la alta literaturo iun aŭtoron de kanzonoj. Ĉifoje tamen apud la revolucia valoro de la elekto de la ĝenro ekzistas ankaŭ iu tute eksterduba literatura valoro. Interalie, el la tekstoj de la kanzonoj de Bob Dylan devenas dirmanieroj kaj tutaj frazoj kiuj iamaniere apartenas al iu tutmonda kundividita kulturo: kaj ĝuste tion faras poetoj, riĉig kaj renovigi la lingvaĵon.

Remove ads

En Esperanto

En Esperanto ekzistas la versio de 3 kanzonoj de Bob Dylan, tradukitaj de Wouter Frank Pilger kaj registritaj de Duo Espera en 1968 en la albumo “Jen nia mondo”:

- Blowin’ in the Wind - Blovas la vent’;

- Don’t think twice, it’s all right - Tamen ĉio en ordo;

- With God on our side - Kun helpo de Di’.

La unuan kanzonon, verkitan kiam la aŭtoro havis nur 21 jarojn; Dylan diris  komentante tiujn versojn:

“La unua maniero respondi al la demandoj de ĉi tiu kanzono estas, ke oni komencu starigi ilin al si. Sed la homoj devas pli frue trovi la venton”.

La kanzono enhavas eron da optimismo: respondo ekzistas, kaj por ĝin alporti sufiĉos venta ekblovo (kondiĉe ke oni volu serĉi ĝin).

Pliaj informoj BLOWIN’ IN THE WIND, BLOVAS LA VENT’ ...
Remove ads

Diskaro

Albumoj

Apartaj kantoj

Filmoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads