Blanknuka korvo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Blanknuka korvo

La Blanknuka korvo (Corvus splendens), konata ankaŭ kiel Kolomba korvo estas komuna azia birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estas laŭ grando inter la Monedo kaj la Nigra korniko (40 cm longa) sed ĝi estas relative pli svelta ol ili. La frunto, krono, gorĝo kaj supra brusto estas tre brilnigraj, dum kolo kaj brusto estas pli helgrizbrunaj. Flugiloj, vosto kaj gamboj estas nigraj. Estas regionaj variadoj en la dikeco de la beko kaj la koloretendo en areoj de la plumaro.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanknuka korvo
Blanknuka korvo Alvoko
Blanknuka korvo
Alvoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. splendens
Corvus splendens
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Hindsubkontinenta natura arealo kaj disvastiĝo kiel ekzoto
Hindsubkontinenta natura arealo kaj disvastiĝo kiel ekzoto
Hindsubkontinenta natura arealo kaj disvastiĝo kiel ekzoto
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Distribuado kaj habitato

Ĝi havas ampleksan distribuadon en suda Azio, kie estas indiĝena el Nepalo, Barato, Pakistano, Srilanko, Maldivoj kaj insuloj Lakŝadivoj, Sudokcidenta Tajlando kaj marbordo de suda Irano. Ĝi estis enmetita en Orienta Afriko ĉirkaŭ Zanzibaro (ĉirkaŭ 1897[1]) kaj Sudanhavenurbo, kaj alvenis en Aŭstralion per ŝipo sed nune ĝi estis formortigita. Ĵuse ĝi atingis Eŭropon, kaj estis bredata en Hoek van Holland ekde 1998.[2] Ĝi asocias kun homaj setlejoj en sia tuta teritorio, el etaj vilaĝoj al grandaj urboj. En Singapuro estis denseco de 190 birdoj/km2 en 2001 kie oni klopodis malpliigi la populacion.[3]

Pro etendo de homa populacio en ties areoj, tiu orientalisa specio proporcie multobliĝis. Ĉar ĝi estas ĉiomanĝanta kadavromanĝanto, tio permesis ilin prosperi en tiaj cirkonstancoj.

La invadeblo de la specio estas granda ĉe la tropikoj. Ankoraŭ ne aperis en Ameriko. Tiu specio povas uzi resursojn ege flekseble kaj ŝajne asocias kun homoj, ĉar oni ne konas populaciojn sendepende de homoj.[4]

Kutimaro

Thumb
Gepatroj manĝigantaj junulojn
Thumb
Nesto kun ovoj
Thumb
ovoj de Eudynamys scolopaceus en nesto de Corvus splendens - Muzeo de Tuluzo

Dieto

Ili manĝas ĉefe ĉe homaj restaĵoj, etajn reptiliojn kaj aliajn animalojn kiel insektoj kaj aliaj etaj senvertebruloj, ovojn, birdidojn, grenon kaj fruktojn. Plej parto de la manĝo estas prenata el sur grundo, sed ankaŭ el arboj se estas tia oportuno. Ĝi estas tre oportunema birdo kaj pro ties ĉiomanĝanta dieto, ĝi povas survivi el preskaŭ ĉio kio manĝeblas.

Nestumado

Almenaŭ necesas kelkaj arboj surloke por ties sukcesa reproduktado, kvankam ili eventuale nestumas ankaŭ en telefonfostoj.[5] La ino demetas 3-6 ovojn en tipa nesto el bastonetoj, kaj eventuale estas kelkaj nestoj en la sama arbo. En Suda Azio ili estas parazititaj de la Azia koelo. Reproduktado en Barato kaj en Duoninsula Malajzio estas el aprilo al julio. Ili preferas grandajn arbojn kun densaj kronoj por nestumado.[6]

Voĉo

La voĉo estas akra kaaa-kaaa.

Rilato kun homoj

Oni suspektas, ke paramiksovirusoj, kiel PMV 1 kio kaŭzas de la malsano de Newcastle[7] povas esti disvastigataj de la Corvus splendens. Eksplodoj en Barato el la malsano de Newcastle estis ofte antaŭenigitaj de morteco ĉe korvoj.[8] Oni trovis ilin portantajn ankaŭ Cryptococcus neoformans kiuj povas kaŭzi la kriptokokozon ĉe homoj.[9]

Tiu specio en Tanzanio kurioze montris maleston de sangoparazitoj kvankam kelkaj el tiaj specioj kiel Trypanosoma corvi estis unue priskribitaj kiel el tiu specio.[10]

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.