Azia koelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Azia koelo aŭ Barata koelo (Eudynamys scolopacea), iam konata ankaŭ nur kiel Ordinara koelo, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi troviĝas el suda Azio, ĝis Ĉinio norde kaj Aŭstralio sude.
Kiel multaj kukoledoj, ĝi demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj, sekve ili estas nestoparazitoj.
La vorto koelo signifas ankaŭ "najtingalo" en Barato pro la melodia kanto de la Barata koelo. Ĝi estas konata popole ankaŭ kiel Pluvobirdo aŭ Ŝtormobirdo en orienta Aŭstralio, ĉar oni supozas, kiam oni aŭdas ties voĉon, ke ĝi povas antaŭvidi pluvon.
Remove ads
Aspekto





La Azia koelo estas granda, longvosta kukolo de 45 cm. Ili estas ege sekse duformaj kukoledoj. La masklo estas blunigra, kun palverda beko, tre larĝa ĉebaze kaj akrapinta kaj iome subenkurba, ege ruĝaj okuloj tre rimarkindaj kaj kontrastaj kaj grizaj kruroj kaj piedoj. La ino estas bruneca supre kaj blankeca sube, sed ŝi estas tre striita kaj punktita brune en subaj partoj kaj blankeca en supraj partoj. Ŝi havas olivkoloran aŭ verdan bekon kaj ruĝajn okulojn ne tiom rimarkindajn kiel tiuj de la masklo.
Tiuj koeloj estas tre voĉemaj, kun multnombraj diferencaj alvokoj.
Remove ads
Subspecioj
Estas agnoskataj ĝis 15 subspecioj:[1]
- Eudynamys scolopacea scolopacea (Linnaeus, 1758); Pakistano, Barato, Nepalo, Sri-Lanko, Lakadivoj kaj Maldivoj;
- Eudynamys scolopacea chinensis (Cabanis kaj Heine,1863); suda Ĉinio, kontinenta Hindoĉinio;
- Eudynamys scolopacea harterti (Ingram, 1912); Hajnano;
- Eudynamys scolopacea malayana (Cabanis kaj Heine, 1863); Suda Burmo, Tajlando, Malajzia Duoninsulo, Sumatro, Bangko, Malgrandaj Sundaj Insuloj, Lomboko, Sumbavo, Satondo, Komodo, Floreso, Besaro, Palaŭo, Borneo;
- Eudynamys scolopacea mindanensis (Linnaeus,1766) (inkludas E. s. paraguena (Hachisuka, 1934), el Palavano kaj and E. s. corvina (Stresemann, 1931), el Halmahero); Filipinoj (inkludante Palavanon kaj Babujanojn), Nordorientajn insulojn de Sulaveso (Talaud, Karakelong, Lirung), Sangihe, Siau, Ruang, Manterawu); nordaj Molukoj (Morotai, Halmahera, Ternate, Tidore, Moti, Bacan);
Remove ads
Disvastiĝo kaj vivejo
Tiu orientalisa kaj aŭstralazia birdo preferas malfermajn arbarojn kaj terkultivejojn. Ĝi estas precipe loĝanto kaj reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al suda Ĉinio kaj Aŭstralazio. Birdoj de la bordoj de la teritorio, kiel granda parto de Orienta Aŭstralio, kaj de altaj teroj estas someraj vizitantoj, migrantaj al pli varmaj areoj en vintro. Ili havas grandan kapablon koloniigi novajn areojn. Ili unuafoje alvenis en Singapuron en la 1980-aj jaroj kaj poste iĝis tre komunaj birdoj.[1]

Kutimaro
Ili estas nestoparazitoj, kaj demetas po ununuran ovon en la nestoj de ampleksan varion de birdoj, inkludante la specioj de Ĝangala korvo,[2] Blanknuka korvo kaj kelkajn speciojn de Melifagedoj. Ĝi povas ankaŭ paraziti la specion Nigrakapa oriolo.[3] La koelido ne nepre elnestigas la idojn de la gastiganto kaj dekomence alvokas kiel korvo. La plenkreskaj koeloj povas ne tute abandoni sian idaron:
|
| |||||
| Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. | |||||
Tiu kutimo de nestoparazitoj manĝigante sian idaron estis notita ankaŭ en kelkaj aliaj specioj.[5] La menciita noto de Richard Lydekker estas probable tiu de A. O. Hume kiu estis notita de Fulton en 1904.[6]
Dieto
La Azia koelo estas ĉiomanĝanta, konsumante variecon de insektoj, raŭpoj, ovojn kaj etaj vertebruloj. Plenkreskuloj manĝas frukton. Oni scias, ke eventuale ili prenas ovojn de etaj birdoj.[7]
Remove ads
Bildaro
- Koela masklo
- Alvokanta masklo
- Manĝante frukton de Ficus
- Koelino

Remove ads
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads





