From Wikipedia, the free encyclopedia
Batalo ĉe Galaŝko (2002) okazis dum la Dua Ĉeĉenia milito forme de batalo ĉe vilaĝo Galaŝko (Inguŝio, Rusio). Ĉirkaŭ 300 ĉeĉenaj gerilanoj subestre de Ruslan Gelajev invadis de la teritorio de Kartvelio al Nord-Osetio kaj poste al Inguŝio por pluiri al Ĉeĉenio. La 25-an de septembro ili ekbatalis kontraŭ rusiaj trupoj ĉe Galaŝko, paffaliginte per portebla kontraŭaviadila sistemo «Igla» helikopteron Mi-24, damaĝinte per bombokanonoj du kirasitajn transportilojn kaj mortiginte 17 ĝis 21 rusiajn militistojn. Rusiaj trupoj aktive uzis artilerion, aviadon, kirasveturilojn. Oni ekstermis 5 ĝis 110 gerilanojn, 6 estis kaptitaj. La resto de la gerilanoj disiĝis je etaj grupoj kaj kaŝis sin en Ĉeĉenio. Oni diris, ke inter la kaptitoj estis du araboj[9].
Batalo ĉe Galaŝko (2002) | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Ĉeĉenia milito | |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Rusio | Iĉkerio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Valerij Gerasimov | Ruslan Gelajev | ||||||
Forto | |||||||
◇ la 58-a armeo de Rusio ◇ Internaj Trupoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio ◇ milico 5000 homoj |
◇ Armitaj Fortoj de Iĉkerio 200 ĝis 300 homoj | ||||||
Perdoj | |||||||
21 mortigitoj, 25 vunditoj[2] (laŭ aliaj datumoj — 21 mortigitoj, 16 vunditoj)[3][4]) 1 helikoptero Mi-24 (paffaligita per portebla kontraŭaviadila sistemo, skipo pereis), 2 KT |
70 mortigitoj, 50 vunditoj, 8 kaptitoj[2] (laŭ aliaj informoj 5 ĝis 110 mortigitoj[5], 6 kaptitoj[6][7][8]) | ||||||
En aŭgusto 2002 Kartvelio komencis polico-militistan operacon en la Pankisa interkrutejo, kie dum jaroj loĝis ĉeĉenaj rifuĝintoj kaj kaŝis sin gerilanoj. Do la ĉeĉenaj gerilanoj devis forlasi la landon. La 2-an de aŭgusto ili ekiris kaj dum du semajnoj zigzagis laŭ Kartvelio por kaŝi sin de rusiaj spionaj satelitoj[3]. Poste ili sekvis tra Nord-Osetio kaj Inguŝio serĉante eblecon penetri Ĉeĉenion[10][11][12]. La taĉmento konsistis el 250 homoj subestre de Ruslan Gelajev. Ili marŝis en grupoj po 30 ĝis 40 homoj, inter la grupoj estis 50-metra distanco. Grupoj (la gerilanoj nomis ilin ĝamaatoj) formiĝis en Kartvelio laŭ etna kriterio: 4 estis ĉeĉenaj, po unu grupo araba, turka, kabarda, karaĉaja, kistina, dagestana[3]. Aparte iris taĉmento subestre de Abdul-Malik Meĵidov, kiu anis en la Islama Frataro. La gerilanoj havis ĉirkaŭ 20 porteblajn kontraŭaviadilajn sistemojn, preskaŭ duono da gerilanoj havis bombokanonojn kaj radiostaciojn Kenwood[3]. Vic-ĝenerala prokuroro de Rusio Sergej Fridinskij diris, ke ĉe Galaŝko interalie batalis 20 turkoj, 11 araboj, du kartveloj kaj aliaj alilandanoj[11] Poste oni diris, ke en la taĉmento estis almenaŭ 40 alilandanoj[13].
Nokte de la 11-a de septembro al la 12-a de septembro sub ŝirmo de densa nebulo la taĉmento transpasis la rusian ŝtatlimon kaj post marŝi 4 km laŭ interkrutejo nord-okcidenten haltis por plurtaga ripozo. Ĉirkaŭ 50 gerilanoj tro malfortiĝis kaj estis resenditaj al Kartvelio. Abdul-Malik Meĵidov kverelis kun Gelajev, do lia taĉmento foriris laŭ aparta itinero[3][14].
La 15-an de septembro la Gelajev-taĉmento ekmarŝis profunden en la rusia teritorio. Nokte de la 17-a de septembro al la 18-a de septembro dum ili transpasis riveron Armĥi dronis du turkoj. Vespere la 19-an de septembro ili alvenis al vilaĝo Tarskoje (Nord-Osetio), situanta 10-12 km for de Galaŝko. La tutan tempon ili ne uzis radiostaiojn. La lastaj du semajnoj estis aparte penigaj, manĝaĵoj elĉerpiĝis. Do la 20-an de septembro apud Tarskoje ili sendis kelkajn batalantojn por prirabi bestofarmon[3]. Laŭvoje tiuj renkontis kelkajn osetajn milicanojn kaj du militistojn — suboficiron kaj soldaton, kiuj en UAZ revenis de pafejo al sia milittrupo. Ili senarmigis kaj liberigis milicanojn, kaj murdis la militistojn[15], sed tiuj sukcesis sendi per radio alarmosignalon. Persekutataj de alvenintaj militistoj la gerilanoj fortiriĝis al arbaro kaj saviĝis grandparte danke al forglito de glaĉero en Nord-Osetio, okazinta tiunokte, ĉar pro tio pluraj militistoj estis forsenditaj helpe al savistoj[16]. De tiu tempo la taĉmento estis senmaskigita[15].
La 20-an de septembro surloken alvenis generalo Valerij Gerasimov kun oficiroj de la stabo de la 58-a armeo. Vespere ili komprenis, ke la gerilanoj sekvas lau itinero Muĵiĉo — Galaŝko — Bamuto. Do milico blokis la limon inter Inguŝio kaj Nord-Osetio. Artilerio komencis pripafi la taĉmenton en arbaro.
La 21-an de septembro skoltogrupoj komencis persekutadon de la gerilanoj kaj daŭrigis ĝin sekvan tagon. Samtempe okazis aera skoltado. Oni sendis armeajn trupojn al Inguŝio, kie ili okupis poziciojn sur la okcidenta bordo de rivero Assa.
Unue rusiaj oficialuloj neis la konfrontiĝojn kun la gerilanoj[17], sed poste agnoskis tion[18]. Poste ili plurfoje nomis kiel taĉmentestron jen Ruslan Gelajev, jen Abdul-Malik Meĵidov.
Nokte al la 23-a de septembro kelkaj skoltogrupoj po 2 ĝis 3 gerilanoj alfrontis poziciojn de la 58-a armeo. Oni ekpafis kontraŭ ili per pafiloj kaj bombokanonoj. Poste eklaboris artilerio.
La 23-an de septembro ĝis la 25-an de septembro skoltistoj trovis en arbaro gerilanajn spurojn: unufojajn injektilojn kun maldolorigiloj, sangomakulitajn bandaĝojn, spurojn de trenitaj korpoj ktp. Artilerio kaj aviado bombardis trovitan gerilanan tendaron. Samtempe okazis unuaj gravaj konfrontiĝoj de la skoltistoj kaj la gerilanoj. Rusia skoltogrupo trafis embuskon kaj estis disbatita. Tri militistoj estis mortigitaj (du estis senkapigitaj)[19], kvar estis vunditaj. La gerilanoj perdis, laŭ rusiaj fontoj, pli ol 30 homojn (mortigitoj kaj vunditoj)[3].
|
Nokte de la 25-a de septembro al la 26-a de septembro la taĉmento subestre de Ruslan Gelajev eniris vilaĝon Galaŝko[20].
Nokte de la 25-an de septembro 2002 al la 26-a de septembro la gerilana taĉmento eniris Galaŝkon. Lokanoj atestis, ke alvenis 300 gerilanoj. Inter ili estis inoj. Antaŭ la taĉmento veturis UAZ, poste marŝis ŝarĝitaj ĉevaloj. La gerilanoj petis akvon kaj manĝon, ili estis lacaj kaj diris, ke marŝas jam du semajnojn, malsatis kaj eĉ manĝis herbojn[13] kaj krudan hundaĵon[21].
Ili planis transpasi laŭ tri pontoj riveron Assa kaj atingi vilaĝon Bamuto, situanta sur la transa bordo, jam en Ĉeĉenio. Inguŝaj milicanoj, kies posteno troviĝis ĉe enirejo al Galaŝko, rimarkis ilin, sed ne ekbatalis pro sia malmulteco, nur retiriĝis kaj vokis taĉmentojn de la Internaj Trupoj, kiuj deĵoris sur apuda altaĵo. Tiuj vokis por pafsubteno helikopterojn kaj ĉirkaŭ la 6-a matene[16] (je la 4-a matene laŭ la moskva tempo)[22] komenciĝis la batalo, kiun unue partoprenis milicanoj de la Sunĵa distrikta milicejo kaj loka OMON[23]. Unue la gerilanoj pafis per mitraletoj kaj subfustaj bombokanonoj. Poste alvenis kirasitaj transportiloj (KT), do ili ekuzis bombokanonojn. Unu KT estis trafita kaj forbrulis. Je 7-40 matene la gerilanoj post kvin pafoj sukcesis faligi per portebla kontraŭaviadila sistemo helikopteron Mi-24, ambaŭ (foje menciiĝas tri) skipanoj pereis[3][16]. Ili pripafis alian helikopteron, sed maltrafis. Tagmeze sub artileria pafado ili devis forlasi la vilaĝon[24] kaj estis blokitaj ĉe farmo apud Galaŝko[25]. Tamen kelkaj grupoj sukcesis transvadi la riveron kaj atingi la okcidentan bordon de Assa. Nokte ilin bombardis artilerio, kiun gvidis helikoptero kun varmokamerao[3].
|
Vespere en la blokita Galaŝko komenciĝis trarastado kaj kontrolado de la pasporta reĝimo[24].
La 27-an de septembro skoltogrupoj kaj cinologoj kun hundoj komencis persekutadon de la gerilanoj, kiuj retiriĝis direkte al Bamuto. Al la komandejo de la 58-a armeo alvenis stabestro de la Nord-Kaŭkaza militdistrikto generalo-kolonelo Vladimir Bulgakov kaj komandestro de la Unuigita Armea Grupo generalo-kolonelo Vladimir Moltenskij. Ili gvidis la persekutan operacon[3].
De la 28-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro daŭris serĉado de etaj gerilanaj grupoj en montaro kaj ilia ekstremado per aviado kaj artilerio. Kelkfoje oni kontrolis pasportan reĝimon en Galaŝko, Muĵiĉo, Alkuno kaj Alĥasto[3].
Ĝis la 29-a de septembro oni daŭrigis aeratakojn kontraŭ gerilanaj grupoj en apuda arbaro[1]. La 29-an de septembro la Internaj Trupoj komencis traserĉadon de terenoj laŭlonge de rivero Aĥta[26]. Oni kaptis radiointerparolojn de la gerilanoj, en kiuj tiuj diris pri vundo de Gelajev[27]. Ĉeĉenaj fontoj refutis tion[15] kaj stabestro de la 58-a armeo agnoskis, ke informoj pri la vundo estas malrektaj[28].
Poste oni sciigis pri aresto de du loĝantoj de vilaĝo Slepcovskaja, kiuj regule veturante en siaj aŭtoj UAZ-452 kaj VAZ-2107, provizis la gerilanojn per kuraciloj kaj manĝaĵoj, kaj poste trakondukis ilin tra la montaro[13][29]. Somere de 2004 oni arestis kartvelon, kiu kondukis la taĉmenton al Galaŝko kaj partoprenis la batalon[30].
Poste rusiaj oficialuloj diris, ke Abdul-Malik Meĵidov estas vicestro de Ruslan Gelajev kaj ke li vere komandis la taĉmenton, kiu batalis ĉe Galaŝko, sed faris tion de la Pankisa interkrutejo[31]. Neniu poste konfirmis aŭ ripetis tiun informon.
Fine de septembro 2002 aktiviĝis gerilanoj en regionoj de Ĉeĉenio apudaj al Dagestano. Oni supozis, ke tiel ili provis fortiri parton de la rusiaj militfortoj, kiuj persekutis la taĉmenton de Ruslan Gelajev[32].
Restaĵoj de la bando estis blokitaj ĉe la limo de Ĉeĉenio. Bombardado daŭris ĝis mateno de la 10-a de oktobro. Oficialuloj diris, ke plejparto de la gerilanoj estis ekstermitaj[2].
Kontraŭ la gerilanoj batalis trupoj de la 19-a motorpafista divizio kaj skoltotrupoj de la 58-a armeo sub komuna komandado de generalo-leŭtenanto Valerij Gerasimov. Krome en la batalo partoprenis milicanoj de la Sunĵa distrikta policejo[33]. Entute la operacon partoprenis 5000 militistoj kaj milicanoj[13]. Ĝenerale ĝin gvidis Anatolij Kvaŝnin, komandestro de la Ĝenerala Stabo de Rusio[7].
Prezidanto de la Ĉeĉena kontraŭmilita kongreso, prezidanto de la plenumkomitato de la Eŭrazia partio de Rusio, Salambek Maigov asertas, ke la batalo okazis hazarde, ĉar Aslan Masĥadov oficiale malpermesis militadon ekster Ĉeĉenio. Do malsataj gerilanoj alvenis Galaŝkon por trovi manĝaĵojn, sed alfrontis lokan milicon kaj post mallonga batalo foriris al arbaro. Li diras, ke laŭ lokaj milicanoj, la gerilanoj perdis ne pl ol kvin homoj kaj ke neniu vidis pli da kadavroj surloke[34].
Retejo kavkaz.org publikigis telefonan intervjuon kun Gelajev, kiu asertis, ke li perdis 11 homojn mortigitaj kaj malaperintaj, 13 estis vunditaj. Perdojn de la rusia flanko li pritaksis je 50 ĝis 100 homoj[5].
Tion malrekte konfirmas Madina Kodzojeva, kunlaborantino de la gazetara servo de la Ministerio pri internaj aferoj de Inguŝio, kiu alvenis Galaŝkon jam la 26-an de septembro posttagmeze kaj vidis nur kvar kadavrojn de la gerilanoj kaj unu kaptiton[16]
Retejo Ingushetia.org la 26-an de septembro reference al reprezentantoj de la inguŝa prokurorejo, revenintaj de Galaŝko diris, ke la rusia flanko perdis 17 soldatojn mortigitaj kaj 20 vunditaj. Krome estis damaĝitaj helikoptero kaj du kirasveturiloj. Loka virino Marem Arapĥanova estis pafmortigita. Estis trovitaj 5 mortigitaj gerilanoj (inter ili brita ĵurnalisto) kaj 3 estis militkaptitaj (el ili du vunditaj, inkluzive de unu grave vundita)[35].
Komence de oktobro 2002 stabestro de la 58-a armeo generalo-majoro Vladimir Ĉirkin informis, ke la gerilanoj perdis 70 mortigitojn, 50 vunditojn kaj 8 kaptitojn. La rusia flanko perdis 21 mortigitojn kaj 25 vunditojn[2]
Edukistino de loka infanĝardeno Marem Arapĥanova dum la nokta rabado, okazigita de la gerilanoj la 26-an de septembro en Galaŝko, baris vojon al la rabistoj kaj estis mortpafita per mitraleto. Ŝiaj krioj altiris plurajn najbarojn[36]. Ŝi havis kvar neplenkreskajn infanojn[36][37]. Per ukazo de la prezidanto de Rusio N 598 la 3-an de junio 2003 pro sia kuraĝo Marem Arapĥanova estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte)[38][39]. Ŝi estis la unua kaŭkazanino, ricevinta tiun premion[40].
Loka loĝanto Ozdojev estis trafita de hazarda kuglo al ventro[41].
La prezidanto de Inguŝio Murat Zjazikov diris dum gazetarkonferenco la 9-an de oktobro ke la gerilanoj havis eblecon preteriri Galaŝkon kaj rekte iri al Ĉeĉenio, sed anstataŭe ili intence penetris la vilaĝon por «semi panikon inter la loĝantaro» kaj tiele «vastigi la konfliktozonon»[42].
Tiu ĉi kazo plu streĉigis rilatojn inter Rusio kaj Kartvelio. Rusio denove akuzis Kartvelion pri manko de politika volo rilate persekutadon de la teroristoj, kiuj dum jaroj kaŝis sin en ĝia teritorio, ĉefe en la Pankisa interkrutejo. Interalie oni memorigis pri pluraj postuloj ekstradicii Ruslan Gelajev[43]. Rusiaj oficialuloj diris, ke la gerilanoj estis alvenigitaj de kartvela ĉiĉerono kaj neoficiale sugestis, ke ilin transportis helikopteroj de la kartvela armeo kontraŭ pago[44]. La 27-an de septembro ambasadoro de Kartvelio en Rusio Zurab Abaŝidze estis vokita al la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio, kie li alfrontis oficialan proteston kaj akuzojn pri maldeziro de Kartvelio kunlabori kun Rusio pri kontraŭterorisma agado[45].
Ministro pri internaj aferoj de Kartvelio Koba Narĉemaŝvili diris, ke ĉiuj ĉeĉenaj gerilanoj forlasis la Pankisan interkrutejon, foririnte al Ĉeĉenio sen alfronti iun kontraŭon de rusiaj limgardistoj kaj militistoj. Neoficiale oni asertis, ke la Gelajev-taĉmento povintus alveni Inguŝion nur helpe de rusiaj militistoj[46]. La iama ministro pri defendo de Kartvelio Tengiz Kitovani asertis, ke li plurfoje raportis al prezidanto Eduard Ŝevardnadze pri ĉeĉenaj gerilanoj en la Pankisa interkrutejo, sed neniuj reagoj sekvis, ĉar Eduard Ŝevardnadze supozeble planis uzi ĉeĉenojn por siaj celoj. Militkaptita gerilano Murtaz Manija konfirmis, ke Ruslan Gelajev veturis al Tbiliso por renkontiĝi kun Eduard Ŝevardnadze, kaj ke kartvelaj altrangaj militistoj ofte vizitis ilin en la Pankisa interkrutejo kaj provizis per manĝaĵoj, municioj kaj armiloj[47].
Vic-ministro pri ŝtata sekureco de Kartvelio Laŝa Nacvliŝvili deklaris, ke lia lando «celkonscie liberiĝas de neinvititaj armitaj gastoj, transirintaj al la landa teritorio de Rusia Federacio. Se la gelajevanoj transiris la kartvelo-rusian ŝtatlimon, do tio jam estas problemo de Rusio, kun kiu Kartvelio pretas kunlabori laŭmezure de sia kompetento». Li aldonis ke Kartvelio «ne malhelpas la naturan deziron de la ĉeĉenoj reveni al la patrujo»[48]. Rusia ministro pri defendo Sergej Ivanov eĉ diris, ke tiu invado povus elvoki reagon forme de preventa aeratako kontraŭ gerilanoj, kiuj kaŝas sin en la kartvela teritorio[49].
Ĵurnalistoj de rusia tagĵurnalo Kommersant asertas, ke pluraj iĉkeriaj oficialuloj, demanditaj kial Ruslan Gelajev gvidis sian taĉmenton de Kartvelio al Inguŝio anstataŭ rekte iri al Ĉeĉenio, sugestis ke tiu ĉi komandestro jam plurfoje strange kondutis, kelkfoje kunlaboris kun la rusia flanko, kaj tiu ĉi sensenca de milita vidpunkto atako estis provoko, kiu donis al Rusio fortajn argumentojn por premi sur Kartvelion, postulante forigon de la ĉeĉenaj gerilanoj de ĝia teritorio[16]. Prezidanto de Iĉkerio Aslan Masĥadov akre kritikis Ruslan Gelajev pro perdo de pluraj batalantoj kaj malboniĝo de rilatoj al Kartvelio[50].
Prezidanto de Inguŝio Murat Zjazikov klarigis, ke Galaŝko estis elektita de la gerilanoj, ĉar ĝi apudas al Ĉeĉenio kaj estas alirebla de Nord-Osetio[13]. Li promesis, ke tio neniel malbonigos staton de la ĉeĉenaj rifuĝintoj en Inguŝio kaj rilatojn inter Inguŝio kaj Nord-Osetio[51][52]. Tamen post tio en rifuĝejoj de Inguŝio okazis pluraj arestoj kaj detenoj[53]. En Galaŝko mem loĝis ĝis 300 ĉeĉenaj rifuĝintoj[54].
La atako ĉe Galaŝko, same kiel la tiu ĉe Komsomolskoje, estis kvalifikitaj de rusia juĝejo kiel terorismaj. Do post morto, Ruslan Gelajev kiel teroristo ne estis redonita al parencoj, sed enterigita en sennoma tombo[55].
En septembro 2003 en la Supera Kortumo de Nord-Osetio oni aŭskultis atestojn de sep gerilanoj de la taĉmento de Ruslan Gelajev, kiuj partoprenis la batalon ĉe Galaŝko[56].
Oni informis, ke ĉe unu el mortigitaj gerilanoj estis trovita brita pasporto N 500301639 je la nomo Gerveys Roderick John Scott kun kartvela vizo N 364496 valida de la 13-a de junio ĝis la 15-a de septembro 2002[57]. Apude kuŝis videokamerao kun filmitaj kasedoj. Poste oni eltrovis, ke li laboris por Frontline Television News[7]. Oficialuloj unue diris, ke la pasporta foto ne kongruas kun la mortigito, do li ne estis brita ĵurnalisto[58], sed ne plu ripetis tion.
Tamen la 2-an de novembro la Administracio de la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio en Norda Kaŭkazo deklaris, ke enterigo de la mortigita ĵurnalisto okazos en tombejo de vilaĝo Orĝonikidzevskaja, ĉar parencoj rezignis preni lian korpon kaj eĉ rekoni ĝin kaj ĉeesti la enterigon. La 4-an de novembro la enterigo estis lastmomente nuligita, kvankam amikoj kaj kolegoj jam alvenis al la vilaĝo. Tio okazis ĉar aŭtoritatoj de Inguŝio refutis la enterigon, dirinte ke ankaŭ li estis teroristo[59]. Direktoro de Frontline Television News Vaughan Smith diris, ke rifuzo de la parencoj preni la korpon estas ne strangaĵo, sed parto de la brita tradicio, laŭ kiu pereinton oni enterigas laŭeble pli proksime al loko de lia pereo[60]. La televidkompanio diris, le Gerveys Roderick John Scott ses jarojn laboris por ĝi, filmis en Afganio, Kosovo, Kartvelio, Kamboĝo, sed ĉefe en Ĉeĉenio[61][62].
La 2-an de decembro oni informis, ke ĉerko kun lia kadavro estis transportita al Moskvo por esti transdonita al britaj oficialuloj[63].
Iu amiro Sultan, kiu partoprenis la batalon, asertis, ke la brito volis kapitulaci antaŭ la rusiaj militistoj kaj tiel de Inguŝio reveni hejmen kun filmitaj materialoj. La 26-an de septembro en iu relative kvieta strato de Galaŝko li levis blankan litotukon kaj ekiris al la rusiaj militistoj. De tiam la gerilanoj ne plu vidis lin[64]. Iuj diris, ke li estis mortigita de celpafisto, kies kuglo trabatis la kameraon kaj eniris lian okulon. Tio signifas, ke li filmis ĝis la lasta momento[65].
La 2-an de oktobro prezidanto de la Ĉeĉena kontraŭmilita kongreso, prezidanto de la plenumkomitato de la Eŭrazia partio de Rusio, Salambek Maigov, kiu dum la batalo troviĝis en Inguŝio, diris, ke la ĵurnalisto pereis ne dum la batalo, sed falis en abismon en la Tarska interkrutejo en Nord-Osetio kaj la gerilanoj dum tri tagoj portis lian korpon[66]. Neniu ripetis aŭ konfirmis tion.
Laŭ aliaj versioj, rusiaj militistoj forte bombardis ĉirkaŭaĵojn jam antaŭ la batalo, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la 5-a matene la 26-an de septembro kaj estis mallonga. La granda (ĝis 500 homoj) gerilana taĉmento disiĝis je du grupoj kaj foriris direkte al Ĉeĉenio. Alvenis busoj, kiuj evakuis vilaĝanojn, restis nur viroj por gardi domojn de marodistoj. Vespere la rusiaj militistoj denove bombardis ĉirkaŭaĵojn. Krome oni asertas, ke vunditaj estis ne unu, sed tri vilaĝanoj kaj ke Marem Arapĥanova estis viktimo ne de la gerilana krueleco, sed de la rusiaj militistoj[67] kaj pereis pro hazarda kuglopafo aŭ eĉ dum estingi la helikopteron Mi-24, kiu falis pro teknikaj kialoj kaj trafis vilaĝan legomejon, kie ekbrulis[68]. Plejparto da fontoj ne konfirmas tion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.