Municipo en Kanarioj From Wikipedia, the free encyclopedia
Barlovento [barloBENto] estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]
Barlovento | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38726 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 944 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 50′ N, 17° 48′ U (mapo)28.827197361111-17.803806080556 [+] | ||
Alto | 550 m [+] | ||
Areo | 43,55 km² (4 355 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barlovento [+] | |||
La loknomo Barlovento (lofo) rilatas al la situacio de la loĝloko, ricevanta la hegemoniajn ventojn.
Barlovento estas en la nordoriento de la insulo La Palma kun ĉefurbo je 548 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Garafía (okcidente), El Paso (sudokcidente) kaj San Andrés y Sauces (sude), dum okcidente kaj norde estas Atlantiko kun 6,43 km de marbordo.[2]
Barlovento posedas areon de 43,55 km².[3] La municipa teritorio estas montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]
Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.
La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]
En la areo estis loĝado de guanĉoj en la regno Tagaragre. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7] Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj. Dumlonge estis kontaktoj inter navigistoj kaj lokanoj. Poste, en la teritorio loĝis kolonoj kun konkerintoj. Eŭropaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. Post la fino de la konkero, la Adelantado Alonso Fernández de Lugo ordonis disdonadon de teroj kaj akvorajtoj inter la partoprenantoj en la konkero. En 1508 li donis teron al sia nevo, Pedro Fernández Señorino, en la teritorio de Barlovento.
Tra la haveno de Talavera, Barlovento aliĝis al la triangula komerco karaktera de la insularo ekde la koloniigo. La fino de la sukera ciklo, fine de la 16-a kaj 17-a jarcentoj okazigis la ekanstataŭon de la kanejoj por vitejoj, kio faris vinon la ĉefa produkto de la eksportekonomio.
En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la unua duono de la 20-a jarcento el iom pli ol 2 000 loĝantoj ĝis 3 354 en 1950. Poste la loĝantaro stagnis kaj malaltiĝis al nunaj malpli ol 2 000 loĝantoj.
Kernoj | Loĝantoj (2015) | Viroj | Virinoj |
---|---|---|---|
Barlovento | 645 | 307 | 338 |
Las Cabezadas | 325 | 165 | 160 |
La Cuesta | 249 | 125 | 124 |
Gallegos | 230 | 127 | 103 |
Lomo Machín | 270 | 148 | 122 |
La Palmita | 31 | 16 | 15 |
Las Paredes | 102 | 49 | 53 |
Topaciegas | 16 | 9 | 7 |
La Tosca | 53 | 24 | 29 |
La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.