La pino estas genro (Pinus L. el pinacoj) de monoikaj pinglarboj kun ŝosetoj (ne okulfrapaj, sur mallongaj ŝosoj) portantaj faskon el 2-5 cm longaj pingloj, kun masklaj floroj grupe ĉe la bazo de la ŝosoj, la femalaj en la fino de la ŝosoj, je maturiĝo en la dua jaro fariĝantaj lignecaj strobiloj. Ĝi estas ĉiamverdakonifero.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionPinus, Biologia klasado ...
cembra pino = cembro kreskas ĝis 3000 m en Europo. Ĝi havas kvinopajn pinglojn. La defalontaj strobiloj disfalas nur post 3 jaroj, kiam elfalas el ĝi la gustaj semoj.
monta pino: Arbedeca arbo (P. mugo Turra, sin. P. montana Mill.) ofte kun kuŝanta trunko, kun duopaj, 3–6cm longaj, brile malhele verdaj pingloj, kun brunaj, rondecaj burĝonoj kaj brunaj, horizontale elstarantaj konusoj; kulturebla en nutromalriĉa grundo kaj tial plantata en erikejoj, dunoj, ks sablaj lokoj. Ĝi altas 3,5 m kaj havas longajn ovoformajn strobilojn je 2–5cm grandaj.
nigra pino. Alta pinoarbo (P. nigra Arnold, sin. P. laricio Poir. var. austriaca) kun 8–15cm longaj, rigidaj duopaj pingloj kaj kun blankaj, pintaj burĝonoj; ŝatata parkarbo. La trunkoŝelo estas griznigra.
arbara pino (P. sylvestris L.) Alta pinoarbo kun duopaj, 3–6cm longaj, bluverdaj, delikate striaj pingloj, pintaj, brunaj burĝonoj k pendantaj, pedunklaj konusoj; grava forstarbo por nutromalriĉaj grundoj, ĉarpente ekspluatata. Oni deprenas kelkfoje ties rezinon. La trunkoŝelo estas rustoruĝa.
vejmuta pino = Blanka pino (evitinda laŭ PIV). Rektatrunka, eleganta pino (P. strobus L.) kun glata ŝelo, kvinopaj pingloj, 15cm longaj alenformaj, pendantaj konusoj; ŝatata parkarbo.
Pinus albicaulis
Pinus amamiana
Pinus apulcensis
Pinus aristata - arista pino kreskas en la 3000-metraj regionoj de la kalifornia Sierra Nevada, Usono. Individuoj de tiu ĉi pino apartenas al la plej malnovaj arboj en la mondo (ili aĝas kelkfoje pli ol 4000 jarojn).
Pinus halepensis - Halepa pino kreskas ĉirkaŭ la tuta Mediteranea regiono, sur la ŝtonozaj marbordaj arbaraj deklivoj. Ĝi estas dupingla, la pingloj estas helverdaj, elastaj, maldikaj kaj longaj 6–15cm. Ties rezinon oni uzas en Grekio por aromigi vinojn.
Pinus pinaster - Pinastro estas praloĝanto de la okcidenta mediteraneo kaj sud-atlantikaj marbordoj. Ĝi estas dupingla, la pingloj longas 10-25 cm, la maturiĝintaj strobiloj 10-22 cm. La strobiloj restas dum multaj jaroj sur la arbo. El la ligno oni elĉerpas rezinon.
Pinpingloj aŭ maturaj folioj, kiuj estas verdaj kaj arigitaj en bukedoj de 1 al 6 folioj pingloformaj, kiuj daŭras el 1,5 jaroj al 40 depende de la specio.