Pinus contorta

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pinus contorta

Pinus contorta estas ofta arbo en okcidenta Nordameriko.[1]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionMarborda pino, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marborda pino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Pinus contorta
Douglas ex Loudon, 1838
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi
Distribuomapo:
Pinus contorta subsp. contorta
Pinus contorta subsp. latifolia
Pinus contorta subsp. murrayana
marborda pino (Pinus contorta subsp. contorta

Kiel ĉiuj pinoj, ĝi estas ĉiamverda.

Subspecioj

Ekzistas tri subspecioj de Pinus contorta, unu el ili kun du specoj. Ĉiuj kvar klasifik-grupoj foje estas traktitaj kiel nuraj variaĵoj.[2][3]

  • Pinus contorta subsp. contorta (Marbordo-pino) - Pacifika marbordo, suda Alasko ĝis Kalifornio
  • Pinus contorta subsp. contorta var. contorta (Marbordo-pino; sinonimo. P. contorta var. contorta) - Pacifika marbordo, Alasko ĝis nordokcidenta Kalifornio.
  • Pinus contorta subsp. contorta var. bolanderi ( Mendocino Marbordo-Pino; sin. P. contorta var. bolanderi endemia al Mendocino, Kalifornia marbordo.[4])
  • Pinus contorta subsp. murrayana (Tamarack-pino aŭ Sierra-Tordopino; sin. P. contorta var. murrayana Kaskada Montaro, Sierra Nevada kaj apudaj montaraj sistemoj, Washington sude ĝis la San Bernardino-Montoj kaj transversaj montoĉenoj de Suda Kalifornio, Fonto-Montoj en Nevado, kaj en montara norda Baja California.
  • Pinus contorta subsp. latifolia (Tordopino; sin. P. contorta var. latifolia Roka Montaro, Jukonio ĝis Kolorado, Saskaĉevano Aspen-naturejo kaj subarkta arbaro.[5]

Priskribo

Laŭ la subspecioj, Pinus contorta kreskas kiel ĉiamverda arbedo aŭ arbo. La arbedoformo estas tordata, ĉirkaŭ 1 ĝis 3 metroj alta. La maldika kaj mallarĝ-kronita arbo estas 40 ĝis 50 metroj alta kaj povas atingi ĝis 2 metroj en diametro ĉe torakalteco.[6] La murrayana subspecio estas la plej alta. La krono estas rondeta kaj la pinto de la arbo estas plateca. En densaj arbaroj, la arbo havas sveltan, konusan kronon. La formado de ĝemelarboj estas ofta en kelkaj populacioj en Brita Kolumbio. La elastaj branĉoj staras vertikale aŭ superpendas kaj malfacile rompeblas. La branĉoj estas kovritaj per mallongaj ŝosoj kiuj estas facile forigeblaj.

La specionomo contorta ŝuldiĝas al la torditaj, klinitaj pinoj trovitaj en la marborda regiono.

Pingloj kaj burĝonoj

Thumb
Foliaro kaj matura konuso

La ovformaj kreskoburĝonoj estas ruĝet-brunaj longas de 20 mm ĝis 30 mm. Ili estas mallong-pintaj, iomete rotaciitaj kaj tre rezinaj. Printempa kresko komenciĝas en komenco de aprilo kaj la jarkresko estas kompletigita antaŭ frua julio. La malhelaj kaj plejparte brilaj pingloj estas pintaj kaj 4–8 cm longaj kaj 0,9–2 mm larĝaj. La pinglorando estas iomete ĝis klare segildenta. La pingloj estas en paroj sur mallongaj ŝosoj kaj rotaciitaj koncerne la laŭlongajn aksojn de la ŝosoj. En Alberto super 2000 m, 1 ĝis 5 pingloj kreskas sur ĉiu mallonga ŝoso. Populacio kun alta proporcio de tri-pinglitaj mallongaj ŝosoj trobeblas en Jukonio. Pingloj vivas mezumon de kvar ĝis ses jaroj, kun maksimumo de 13 jaroj.

Konusoj

La 3–7 cm konusoj ofte bezonas altajn temperaturojn (kiel ekzemple de arbaraj brulegoj) por malfermiĝi kaj liberigi siajn semojn, kvankam en subsp. murrayana ili malfermiĝas tuj kiam ili estas maturaj. La konusoj havas dornojn sur la skvamoj.

Ekologio

Thumb
Thumb
P. contorta subsp. latifolia arbaro 23 jarojn antaŭ (supre) kaj 10 jarojn post (malsupre) la Yellostone-fajro de 1988

Pinus contorta kiel specio estas tre dependa de fajro kiel maniero de generacioŝanĝo. La ŝelo de la tordopino estas sufiĉe maldika, minimumigante la defendon kiun la arbo havas kontraŭ fajro. La pinejoj estas tiel dense loĝitaj ke la arboj mem maldikigas, aŭ forkonkurencas, unu la alian postlasante mortintajn arbojn en la pinejoj. Tiuj mortintaj arboj iĝas seka ŝtupetarokarburaĵo, akcelante la fajron al la krono de la arbo. Kiam la fajro atingas la kronojn de la arboj, ĝi povas salti de arbo al arbo kaj iĝas relative nehaltigebla. Tiuj generaciigaj fajroj malfermas la konusojn, liberigante la semojn, kaj estas de kio la plej multaj specioj de tordopino dependas por povi regeneriĝi.

La fajroreĝimo por tiu specio estas ĉefe movita per klimato. La fajroj plejofte okazas post jaroj da arida periodo. Tordopino troveblas de la supra monta regiono ĝis la subalpa regiono. Tiuj specoj de arbaroj travivas amason da malsekeco en la formo de neĝo en la vintro pro sia alteco. La denseco de la arbejo ankaŭ malpermesas la aperon de subvegetaĵo. Do, la verŝajneco de surfacofajro estas malofta. Tiel, maloftaj severaj fajroj dominas tiun specion.

Ekzemplo de la klimato kiu ludas enorman rolon en la fajroreĝimo de la tordopino estas tre kompleksa. Ekzistas tri malsamaj osciladoj kiuj ludas gravan rolon en aridaj periodoj. Tiuj estas la Pacifika jardeka oscilado (PDO), Atlantika mult-jardeka oscilado (AMO) kaj El Niño (ENSO). Kombinaĵo de tiuj osciladoj estantaj aktivaj (+) aŭ ne aktivaj (-) havas tutmondan efikon sur la akvokvanto havebla al tiuj arbaroj. Tiel, dum la AMO+, ENSO- kaj PDO-, manifestiĝas arida periodo kaj verŝajne severa subalpa fajro.[7]

La fungo Suillus tomentosus produktas specialajn strukturojn nomitajn tuberaj ectomycorrhizae kun la radikoj de tordopino (Pinus contorta var. latifolia). Tiuj strukturoj pruviĝis esti la loko de koncentriĝoj de nitrogenfiksantaj bakterioj kiuj kontribuas signifan kvanton de nitrogeno al arbokresko kaj permesas al la pinoj koloniigi nutraĵ-mankajn terenojn.[8][9]

Minacoj

Blua makulofungo, Grosmannia clavigera, atakas tiun specion el la buŝo de la Monta Pino-Skarabo.

Studo en 2011 indikas ke ekde la malfrua 21-a jarcento, kiam pinus contorta povis sperti signifajn reduktojn al sia vivejo pro klimata ŝanĝo.[10][11]

Kiel enpenetra specio

Pinus contorta estas grava enpenetra specio de sovaĝema pingloarbo, kune kun pluraj aliaj okcidentaj nordamerikaj pinospecioj, en Nov-Zelando. Ĝi estas listigita en la National Pest Plant Accord (Nacia Fiplantaro) kaj estas malpermesataj ĝia vendado, komerca disvastigo kaj distribuo.

Uzoj

Thumb
Pinus contorta subsp. murrayana, Lassen Volcanic National Park (Lassen Vulkanparko)

Tipioj

En la angla, tordopino nomiĝas i.a. "lodgepole pine" (tendstanga pino) laŭ sia komuna uzo en la indiana tipio. Tipa tipio estas konstruita kun 15-18 pinotrunkoj. La longaj, rektaj, kaj malpezaj ecoj de la specio igis ĝin ideala por ĉevalotransporto en nomada bubal-ĉasanta kulturo. Triboj faris longajn vojaĝojn trans la ebenaĵoj por havigi al si tordopinojn kiuj nur kreskis en montaj regionoj. En Minesoto, aliaj specioj kiel ekzemple ruĝa pino estus uzitaj en tipioj, kvankam ili estis ĝenerale pli dikaj, pli pezaj, kaj pli maloportunaj por transportado ol tordopino.

Multaj homoj uzas tordopinojn ankoraŭ hodiaŭ por konstruado de tipioj ĉe privataj hejmoj, en indianaj rezervejoj, aŭ poŭoŭoj (powwows). La pinoj povas esti rikoltitaj por tipiopoloj en Naciaj Arbaroj, se la rikoltisto havigas permesilon por dehaki vivajn arbojn por ceremoniaĵo aŭ tradiciaj celoj. La Bighorn-Montoj, la Nigraj Montetoj (Black Hills), kaj la Snowy Range de Vajomingo estas populara pino-rikoltejo por tipientuziasmuloj kaj por indianoj vivantaj en ebenaĵorezervejoj en Norda kaj Suda Dakoto.

Pinus contorta estis plantita grandskale en Norvegio kaj Svedio por uzo en forstado.

Kultivado

La hortikultura industrio kreskigas Pinus contorta subsp. contorta kaj P. contorta subsp. murrayana por ĝardenoj kaj indiĝenplanta pejzaĝigo.

Emblemo

Tordopino estas la Provinca arbo de Alberto, Kanado.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Fonto

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.