organizaĵo de la kvin ŝtatoj Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio, kaj Respubliko Sud-Afriko From Wikipedia, the free encyclopedia
BRICS (fonetike BRIKS[1]) estas akronimo de la komencaj literoj de jenaj kvin landnomoj en la angla lingvo: Brazilo, Rusio, Barato (India), Ĉinio (China) kaj Sud-Afriko kaj grupiĝo de emerĝantaj landoj rilate al ilia ekonomia evoluo.
BRICS | |||||
---|---|---|---|---|---|
koalicio lando geopolitika komunumo | |||||
Komenco | 16-a de junio 2009 vd | ||||
Filioj | Nova Disvolviĝa Banko vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
En aŭgusto 2023, ĉe la 15-a Pintkunveno de BRICS, la sudafrika prezidanto Cyril Ramaphosa anoncis, ke 6 pliaj landoj, nome Argentino, Egiptio, Etiopio, Irano, Sauda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj pretas aliĝi al la komunumo de ŝtatoj sub la nova nomo BRIKS plus kaj kies plena membreco efektiviĝos la 1-an de januaro 2024[2][3][4]. O'Neill ankaŭ elpensis la ideon de la Next Eleven (venontaj dek unu) kiel la "posteulo" al la BRIKS-landoj.
Ĉirkaŭ 40% de la monda loĝantaro – ĉirkaŭ 3,2 miliardoj da homoj, post komenco de 2024 estas 3,7 miliardoj aŭ 46 % – vivas en la BRIKS-ŝtatoj. Ilia parto en la tutmonda Malneta Enlanda Produkto (ĉ. 22,5 bilionoj da eŭroj) estis ĉirkaŭ 25% en 2021.
BRICS estas rigardata kiel vehiklo por venki la ekzistantan unupolusecon sub usona gvidado kaj strebi al multpolusa monda ordo. Kontribuo al tio ankaŭ povus esti la maldolarigo kaj de la mondkomerco kaj de la financa sistemo, al kiu kelkaj el la BRICS-ŝtatoj strebas[5].
Ĝin uzis unuafoje la ĉefekonomo de Goldman Sachs, Jim O'Neill en 2003[6]. De li venas la ideo de ’’Next Eleven’’ ("sekvaj dek unu") kiel "posteulo" de BRIC. El tiuj menciitaj kvin landoj tri estas tielnomataj sojlolandoj, havantaj jaran kresko-proporcion de 5 ĝis 10% (dumtempe: EU ĉirkaŭ 2%). Tiel la prognozoj antaŭdiras, ke ili superos ĝis 2050 la G8-ŝtatojn. Per tio, la tielnomata „okcidenta mondo“ (Eŭropo kaj Norda Ameriko) perdas post 5 jarcentoj sian dominan pozicion en la monda ekonomio.
La 18-an de februaro 2011 Sud-Afriko oficiale aliĝis al BRIC, kiu de tiam nomiĝas BRICS[7].
Ekde 2009, la gvidantoj de la grupo okazigis ĉiujarajn pintkunvenojn.
Laŭ sudafrikaj informoj, pli ol 40 landoj esprimis intereson pri membreco de BRIKS antaŭ la pintkunveno de BRIKS en aŭgusto 2023 en Sudafriko[8]: 22 ŝtatoj prezentis "specifan peton" kaj 6 ŝtatoj estas inkludotaj en la grupon ekde la 1-an de januaro 2024.
Dum la 5-a jarkunveno, la kvin BRICS-landoj decidis la 27-an de marto 2013 en Durbano, Sud-Afriko starigi komunan evolubankon por diskuti estonte pri alternativo al la ekzistanta Monda Banko, dominata de Usono, kaj la Internacia Monunua Fonduso por havi disponeblajn.
Dum la 6-a kunveno la 15-an de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo, estis subskribita la dokumento por la fondo de la tiel nomata Nova Disvolva Banko (NDB).
Ĉi tiu multflanka Nova Disvolviĝa Banko, ankaŭ nomata BRIKS-Banko de Disvolvado, kun sidejo en Ŝanhajo, Ĉinio, funkciu kiel alternativan bankon en la estonteco.
Ĉinio faras la plej grandan kontribuon kun 41 miliardoj da USD al la suma ekkapitalo de 100 miliardoj USD. Brazilo, Rusio kaj Barato ĉiu provizas $18 miliardojn kaj Sudafriko devas kontribui $5 miliardojn.
lando | Loĝantaro | MEP (nominala) | MEP (Aĉetpova egaleco) | Indico de homa disvolviĝo 2021 | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
en milionoj | en la mondo | en milionoj da USD | en la mondo | en milionoj da USD | en la mondo | Indico | Loko | |
Ĉinio | 1.433,9 | 17.8 | 17.744.640 | 18,3 | 27,206,091 | 18,6 | (alta) 0,768 | 79 |
Barato | 1.428,6 | 17.8 | 3,176,296 | 3.3 | 10,193,541 | 7.0 | (meza) 0,633 | 132 |
Brazilo | 216,4 | 2.7 | 1,608,080 | 1.7 | 3,435,874 | 2.3 | (alta) 0,754 | 87 |
Rusio | 144,4 | 1.8 | 1,778,530 | 1.8 | 4,494,223 | 3.1 | (tre alta) 0,822 | 52 |
Sud-Afriko | 60,4 | 0,8 | 418,907 | 0,4 | 868,576 | 0.6 | (alta) 0,713 | 109 |
BRIKS 5 | 3.283,7 | 40.8 | 24,726,453 | 25.5 | 46,198,305 | 31.5 | 0,738 | - |
Etiopio | 126,5 | 1.6 | 99,269 | 0.1 | 312,750 | 0.2 | (malalta) 0,498 | 175 |
Egiptio | 112,7 | 1.4 | 423,145 | 0,4 | 1,455,503 | 1.0 | (alta) 0,731 | 97 |
Irano | 89,2 | 1.1 | 1,589,869 | 1.6 | 1,449,334 | 1.0 | (alta) 0,774 | 76 |
Argentino | 45,8 | 0,6 | 486,702 | 0,5 | 1,083,360 | 0.7 | (tre alta) 0,842 | 47 |
Sauda Arabio | 36,9 | 0,5 | 833,541 | 0,9 | 1,751,176 | 1.2 | (tre alta) 0,875 | 35 |
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | 9.5 | 0.1 | 419,762 | 0,4 | 724,067 | 0.5 | (tre alta) 0,911 | 26 |
Kandidataj landoj BRIKS | 420,6 | 5.2 | 3,852,288 | 4.0 | 6,776,190 | 4.6 | 0,772 | - |
BRIKS 11 | 3.704,3 | 46.0 | 28,578,741 | 29.4 | 52,974,495 | 36.1 | 0,756 | - |
mondo | 8.045,0 | 100.0 | 97,076,276 | 100.0 | 146,607,920 | 100.0 | 0,732 | - |
Statuso / Fonto: Loĝantaro en 2023 (Ĉinio kun Honkongo kaj Makao),[9] nominala MEP 2021,[10] MEP (KPP) 2021,[10] IHD 2021[11] |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.