Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arader Zeitung estis germanlingva taggazeto kiu aperis inter 1852 kaj 1875 en Arad. Malgraŭ sia loka karaktero ĝi ĝuis pri granda ĝenerala ŝato kaj legantaro en Banato, Supra Hungarujo kaj Transilvanio.[1]
Antaŭula produkto estis la de Heinrich Goldscheider fondita periodaĵo Arader Kundschaftsblatt (1837–1848), kiu malaperis pro tro severaj cenzuraj mezuroj dum la revolucia jaro de 1848. Du jarojn pli malfrue Goldscheider publicis Arader Anzeiger en du lingvoj (germane kaj hungare) kies titolo finfine ŝanĝiĝis je Arader Zeitung.
Liveradis enlandajn kaj eksterlandajn novaĵojn kiujn oni transprenis ofte rekte el aliaj gazetoj (ekz. Austria; Triester Zeitung; Bremer Handelsblatt). Koncerne komercadon kaj merkatajn aferojn oni tamen porparolis decide ankaŭ por lokaj interesoj. La felietono dediĉis sin al kulturaj temoj prezentante multajn tradukojn, ekz. de la hungara verkistino Lilla Szilágyi Bulyovszkyné.
Inter 1875 kaj 1918 ekzistis ankoraŭ Arader Tageblatt. Ne klaras inter la gazetesploristoj ĝis hodiaŭ ĉu ĝi estis intencota kiel posteula produkto por Arader Zeitung aŭ ne.
La inter 1920 kaj 1944 aperinta samtitola gazeto (kun la klariganta subtitolo Das Blatt der Deutschen in Rumänien; eldonisteco de Nikolaus Bitto) estis multe malpli liberalisma.[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.