franca verkisto kaj politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
André MALRAUX (anDRE malRO) (3-a de novembro 1901 – 23-a de novembro 1976) estis franca verkisto, aventuristo, arto-teoriisto, kaj politikisto. Politike li unue havis simpatiojn al la komunismaj revoluciuloj; li batalis kiel volontulo porrespublika en la Hispana enlanda milito, poste li partoprenis en la Franca rezistado dum la 2-a Mondmilito; Fine li iĝis admiranto de generalo Charles de Gaulle kaj lia ministro pri kulturo.
Ĉu en liaj romanoj, ĉu en atestoj membiografiaj (Antimémoires, Lazare (skribita dum serioza malsano kiam li kredis esti mortonta, fine de lia vivo) ĉu en libroj pri artohistorio aŭ artopripenso, ĉu en politikaj paroladoj[1] li havis fortan sentan konsideron pri la destino (individua kaj historia) de la homo kune kun ties tragedieco.
"... la homo simila je sin mem, simila je l'preterpasanto en stratoj de Babilono, simila je la duon-gorilo, kiu levante la okulojn, sentis sin unuafoje kiel frato de la stelplena ĉiel', simila je l'juglandarboj de l'Altenburg, kiuj renaskiĝis el mortintaj juglandoj, cent metrojn disde la sanktuloj skulptitaj en la ligno de paseaj junglandarboj, similaj je tiomtiomaj mortintoj - kaj jare 1943 la Resistance entenis pli da mortintoj ol da vivantoj."
"...kreis la homo (dumpreterire) la parolojn, la skribojn, la ilojn, la tombojn, kaj aliaj "gaĝetoj" - kaj cetere rimedoj por eksplodigi la planedon." (en "Lazare" 1974)
(Anekdoto ne informante pri Malraux sed pri la nuna socio: sur preskaŭ ĉiuj siaj fotoj li estas kun lia iamajna cigaredo en buŝo; kiam oni volis - antaŭ nelonge - honori lin per poŝtmarko, oni gravurigis unu el tiuj fotoj, sed .... oni forigis la cigaredon, kiel oni faris en Sovetio dum certa epoko!... ĉar tio ne plu estis rigardita kiel "konvena" !
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.