Andreo ANDRIO (france André ANDRIEU; naskiĝis en 1932) estas franca esperantisto aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj kiel Esperanto-vortaristo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Andreo Andrio
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1932 (1932-06-25) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Andrieu kreskis en Montsalès (fr) (Aveyron), kie la hejma lingvo estis la okcitana. Li eklernis la francan enirinte la bazan lernejon, kaj sekve la latinan, la anglan kaj la hispanan.[1] Li lernis Esperanton en 1951 kiel studento en Tuluzo. Li estis membro de la organiza kongresa komitato de la SAT-kongreso en Nancio en 1954. Samjare li transformis la periodaĵon "Informilo" de SAT-Junulfako al "La Juna Penso" kaj redaktis ĝiajn unuajn 12 numerojn. Dum tiu tempo li konatiĝis kaj amikiĝis kun Edmond Dazun.

En 1992 Andrieu emeritiĝis kaj translokiĝis proksime al sia naskiĝloko en sudokcidenta Francio. Tiam Dazun petis lin helpi en la finpretigo de la botanika terminaro "Sin nutri en la naturo", kiu aperis en 1995. Poste Andrieu transprenis la prilaboron kaj redakton de la "Praktika Vortaro" Esperanto-Franca kaj Franca-Esperanto de SAT-Amikaro, inicita de Dazun en 1953 kaj aperinta en du eldonoj en 1959 kaj (senŝanĝe) en 1974.

De la naskiĝo de la nova SAT-Amikara revuo La Sago li prizorgas tre ŝatatan rubrikon, "Kiel traduki" (en dumonataj numeroj ĝin anstataŭas "Kiel esperantigi proprajn nomojn"), sprite ilustrita de Serĝo Sir', k el kiu aperis kompillibro en 2009, eldonite de SAT-Amikaro Arkivigite je 2012-04-12 per la retarkivo Wayback Machine.

En marto 2023 li prelegis pri «Esperanto kaj la lingvomilito» en Villefranche-de-Rouergue [2]

Verkoj

Literaturo

  • 1995: Pri la aŭtoro. En: Sin nutri en la naturo (vd. supre)

Referencoj kaj notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.