franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Edmond DAZUN (naskiĝis en 1910, mortis la 25-an de aprilo 2001 en Balaruc-les-Bains, Francio) estis franca Esperantisto, membro de la Plenum-Komitato de Sennacia Asocio Tutmonda (SAT) kaj Esperanto-vortaristo.
Edmond Dazun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1909 |
Morto | 25-an de aprilo 2001 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Dazun naskiĝis en gaskon-lingva familio kaj lernis la francan nur en la ŝtata lernejo. Li fariĝis Esperantisto en 1931 en Saint-Omer kaj aliĝis al SAT en 1932. En 1933 li vizitis la Universalan Kongreson en Kolonjo (Germanio). Dum la SAT-kongreso en Parizo en 1935 li renkontis Lanti.
Baldaŭ post la dua mondmilito Dazun fariĝis membro de la Plenum-Komitato de SAT. Dum dek jaroj li ankaŭ estis membro de la komitato de SAT-Amikaro, la franca branĉo de SAT, kaj redaktoro de ties "Bulteno". De 1953 li estis motoro de "Leksikono", el kiu fariĝis en 1959 la "Dictionnaire pratique" (Praktika vortaro franca-Esperanto kaj Esperanto-franca). En 1995 aperis lia botanika difin-vortaro de manĝeblaj plantoj "Sin nutri en la naturo". Esperanto estis lia hejma lingvo dum 30 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.