usona nativisma dekstra movado From Wikipedia, the free encyclopedia
Alternativa dekstro (angle alt-right [alt rajt]) temas pri politika movado origine de Usono, kiu sin prezentas kiel alternativo al ties plimulta formo de konservativismo.[1][2] Laŭ Associated Press ĝi estas sensignifa krom por malklarigi la efektivajn vidpunktojn de siaj uzantoj kaj ŝajnigi ilin malpli ekstremaj.[3][4]
Alternativa dekstro | |||||
---|---|---|---|---|---|
politika ideologio socia movado | |||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
| |||||
Ĝi estis priskribita kiel movado unuiĝinta per subteno de la Respublikana prezidento Donald Trump,[5][6] malestimo por multkulturismo kaj kontraŭstarado de enmigrado.[2][7] Ĝi havas nenian oficialan ideologion, sed diversaj fontoj diris, ke ĝi estas asociita kun blanka naciismo,[1][2][8] kredo je blanka supereco,[5][9][10] antisemitismo,[1][2][11] kontraŭfeminismo,[1] dekstra popolismo,[8] nativismo,[12], la novreakcia movado,[9][13] kaj faŝismo.[14]
Oni priskribis ĝin kiel plejparte interretan movadon, kiu vaste uzas interretajn memeojn por antaŭenigi aŭ esprimi siajn kredojn, ofte per retejoj kiel 4chan.[9][11][15]
En novembro 2008, Paul Gottfried adresis la Klubon H. L. Mencken, grupo asociita kun la movado, pri io, kion li nomis "la alternativa dekstro."[16] En 2009 aperis du pluaj afiŝoj en Taki's Magazine, de Patrick J. Ford kaj Jack Hunter, kiuj plu diskutis la alternativan dekstron.[17] Tamen la terminon oni plej ofte atribuas al Richard B. Spencer, prezidanto de la National Policy Institute kaj fondinto de la blanka naciisma retejo Alternative Right.[8][18]
La movado alt-right ne havas oficialan ideologion; laŭ Associated Press "ne ekzistas nur unu maniero difini ĝian ideologion."[19] [20] Laŭ la stilgvido de AP, "la termino eble ekzistas nur kiel publikrilata mistifiko por malklarigi la efektivajn kredojn de siaj subtenantoj kaj igi ilin pli akcepteblaj por pli vasta spektantaro."[3][4] Ĝi konsilas pli specifigi la efektivajn kredojn de la homoj, kiuj uzas la terminon, kaj eviti la nomon "alt-right."[3][4]
Diversaj fontoj indikis, ke ĝi inkludas elementojn de blanka naciismo,[1][2][8] kredo je blanka supereco,[5][7][10] antisemitismo,[1][2][11] dekstra popolismo,[8] nativismo,[12] kaj la novreakcia movado.[13] La eseisto Cathy Young rimarkis ĝian fortan kontraŭstaron de enmigrado, ĉu leĝa aŭ kontraŭleĝa, kaj malpermeseman starpunkton pri la Eŭropa migra krizo.[21]
Robert Tracinski skribis ke la grupo alt-right kontraŭstaras rasmiksiĝon kaj subtenas kolektivismon kaj tribismon.[22] Nicole Hemmer diris en NPR, ke la anoj de la movado alt-right vidis politikan ĝustecon kiel "la plej granda minaco kontraŭ ilia libero."[23]
Ankaŭ asociata kun la movado alt-right estas la konspira teorio pri "kultura marksismo," laŭ kiu grupo de akademianoj celas detrui la okcidentan kulturon per kontraŭkulturo, multkulturismo, maldekstra politiko, kaj politika ĝusteco.[24][25]
Unu resumon de kredoj alternativdekstraj verkis la usona novfaŝista sciencfikcia aŭtoro Vox Day. Ĝi konsistas el 16 punktoj Arkivigite je 2017-08-15 per la retarkivo Wayback Machine, kaj estas havebla ankaŭ en Esperanto.
Laŭ ekonomiisto Jeffrey Tucker el Foundation for Economic Education, "La movado heredas longan kaj tristan tradicion de pensado, de Friedrich Hegel, al Thomas Carlysle, al Oswald Spengler, al Madison Grant, al Othmar Spann, al Giovanni Gentile, ĝis la paroloj de Trump." Li diris, ke proponantoj de la ideologio alt-right "reen rigardas tempon, kiun ili imagas ora epoko, kiam elitoj regis kaj servutuloj obeis," kaj ili kredas, ke "identeco estas ĉio kaj la perdo de identeco estas la plej granda krimo kontraŭ la memo, kiun iu ajn povas imagi."[27]
En marto 2016 Allum Bokhari kaj Milo Yiannopoulos, eseistoj por la ekstremdekstra publikaĵo Breitbart News, eldonis artikolon pri la movado alt-right, kiun CNN priskribis kiel simila al manifesto.[28] En tiu artikolo, ili priskribis la movadon alt-right kiel derivaĵon de la malnova dekstro de Usono kaj diversaj novdekstrismaj movadoj de Eŭropo, citante modernajn influojn kiel la prakonservativistoj Patrick J. Buchanan kaj Samuel T. Francis.[29] Jeet Heer el The New Republic same identas la originojn de la ideologio alt-right en prakonservativistoj, precipe la starpunktoj pri enmigrado de la movado kaj ĝia nekaŝe naciisma fremda politiko.[30][31]
Analizo fare de The Guardian priskribis la etnonaciismon de la novdekstristoj kiel praavo de la movado alt-right.[32][33] Matthew Sheffield, skribante en Washington Post, diris, ke la movadon alt-right influis ankaŭ la anarki-kapitalisma kaj pralibertarianisma teoriisto Murry Rothbard, speciale liaj teorioj pri raso kaj demokratio, kaj ke ĝi antaŭe subtenis la prezidentan klopodon de Ron Paul en 2008.[34] Tucker, anarki-kapitalisto, diris, ke la movado alt-right kontraŭas dekstran libertarianismon, ĉar ĝi koncentras sin je grupa identeco kaj tribismo anstataŭ individua libereco.[27]
Kvankam iuj konservistoj bonvenigis la movadon alt-right,[21] aliaj dekstraj kaj maldekstraj politikistoj malaprobis ĝiajn rasismon kaj malamon.[21][35]
David A. French, verkante por la konservisma gazeto National Review, nomis anojn de la movado alt-right "aspirantaj faŝistoj"[36] kaj bedaŭris ilian eniron en la nacian politikan konversadon.[14]
Benjamin Welton, skribante por The Weekly Standard, priskribis la movadon kiel "tre diversa forto," kiu "inversas la moralismon de la maldekstro kaj portas la titolojn 'raciston,' 'homofobon' kaj 'seksiston' kvazaŭ honoraj insignoj."[37]
Benjamin Wallace-Wells, skribante por The New Yorker, priskribis ĝin kiel "maldense amasigita ekstrema dekstra movado," sed diris, ke ĝiaj malsamaĵoj de la kutima dekstro en usona politiko estas pli stilaj ol substancaj: "Unu maniero kompreni la grupon alt-right estas, ke ĝi ne estas movado sed kolektiva eksperimento en dekstra identeco, samkiel multaj homoj uzas anonimecon en la Interreto por provi pli ekstremajn versiojn de si."[8]
En National Review en aprilo 2016, Ian Tuttle skribis, "La movado Alt-Right evangelizis dum la lastaj monatoj ĉefe per rasisma kaj antisemita reta ĉeesto."[26] Bokhari kaj Yiannopoulos priskribas la blankan naciiston Jared Taylor, fondinto de American Renaissance, kaj Richard B. Spencer, fondinto de Alternative Right, kiel reprezentantaj intelektulojn en la movado alt-right.[26][38] Cathy Young, skribante en The Federalist, diris, ke la retejo Radix Journal anstataŭis la retejon Alternative Right, kaj priskribis artikolon en Radix Journal pri aborto, kiu deklaris, ke la kontraŭaborta vidpunkto estas "maleŭgenika" pro tio, ke ĝi kuraĝigas bredadon fare de "la malplej inteligentaj kaj respondecaj virinoj."[39]
En Newsday, Young nomis la movadon alt-right "nesto de antisemitismo" enloĝata de "blankaj superecistoj," kiuj regule utiligas "mallogan maltoleremon."[21] Chris Hayes on All In with Chris Hayes priskribis la nomon "alt-right" kiel eŭfemismo por, "esence, hodiaŭa blanka supereco."[40] Rosie Gray, raportisto por 'BuzzFeed, karakterizis la movadon kiel "blanka supereco, perfekte tajlorita por nia tempo" kaj diris, ke ĝi havas "pli multajn komunaĵojn kun la Eŭropaj ekstremaj dekstraj movadoj ol la Usonaj."[41][42]
La organizo Southern Poverty Law Center, kiu spektas ekstremajn kontraŭ-minoritatajn grupojn en Usono, diris, ke la retejo Breitbart News iĝis populara elejo de la vidpunktoj de la movado alt-right.[18]
La uzado de Interretaj memeoj fare de la movado alt-right por esprimi kaj antaŭenigi siajn kredojn, ofte per retejoj, kiaj 4chan, 8chan, kaj The Daily Stormer, estas vaste raportita.[11][15][43][44] La memeoj estas ĝenerale rasismaj, antisemitaj, seksismaj, masklismaj, ktp. Disĉiploj de la ideologio, ekzemple, kreis la termon "cuckservative," vortokunfando de "cuckold" ("kokrito," kun tre rasisma subteksto) kaj "conservative" (konservisto).[45] Alia ekzemplo estas la uzado de trioblaj parentezoj aŭ "eĥoj" por identi kaj ataki judojn en la Interreto, kio originis en la blogo The Right Stuff.[5][11][46]
Variaĵoj de la memeo Pepe la Rano estas popularaj en la movado, kondukante al referencoj pri "naziaj ranoj" en la gazetaro.[47][48]
La ofteco de memeoj en la cirkloj alt-right demandigis iujn komentistojn, ĉu ĝi estas serioza movado aŭ simple alternativa maniero esprimi tradiciajn konservismajn kredojn.[8][11] Marc Hetherington, profesoro de politika scienco en Vanderbilt University, rigardas la memeojn kiel penojn por legitimigi rasismajn vidpunktojn.[49]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.