edzino de Romia imperiestro Klaŭdio; la patrino de la Romia imperiestro Nerono From Wikipedia, the free encyclopedia
Julia Agrippina (6a de novembro 15 – 23a de marto 59), Agripina aŭ Agripino, referencata ankaŭ kiel Agrippina la Juna (latine Agrippina Minor, "la plej malgranda", ofte uzata kiel "la plej juna"),[1] estis pova Romia imperiestrino kaj unu el la plej elstaraj kaj efektivaj virinoj de la Juli-Klaŭdia dinastio.
Agripina | ||
---|---|---|
Romia imperiestrino | ||
Persona informo | ||
Iulia Agrippina | ||
Naskiĝo | 6-an de novembro 15 en Kolonjo | |
Morto | 23-an de marto 59 (43-jaraĝa) en Miseno | |
Mortis pro | Mortpuno vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Dinastio | Julia-Klaŭdia dinastio • Julioj-Cezaroj vd | |
Patro | Germaniko vd | |
Patrino | Vipsania Agrippina vd | |
Gefratoj | Julia Drusilla (en) , Julia Livilla (en) , Kaligulo, Drusus Caesar (en) , Nero Caesar (en) , Gaius Julius Caesar Germanicus Major (en) , Tiberius Julius Caesar Germanicus (en) kaj Ignotus Julius Caesar Germanicus (en) vd | |
Edz(in)o | Klaŭdio Gaius Sallustius Crispus Passienus (en) Gnaeus Domitius Ahenobarbus (en) vd | |
Infanoj | Nerono ( Gnaeus Domitius Ahenobarbus (en) ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
Aktiva en | Roma regno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝia patro estis Germaniko, populara generalo kaj iam ŝajna heredanto de la Romia Imperio sub Tiberio; kaj ŝia patrino estis Vipsania Agrippina, nepino de la unua Romia imperiestro Aŭgusto Cezaro. Ŝi estis la plej juna fratino de la imperiestro Kaligulo, nevino kaj kvara edzino de la imperiestro Klaŭdio kiu sukcedis Kaligulon, kaj la patrino de la imperiestro Nerono, kiu sukcedis Klaŭdion.
Kaj antikvaj kaj modernaj fontoj priskribas la personecon de Agripina kiel senkompata, ambicia, violenta kaj dominema. Fizike ŝi estis bela kaj rimarkinda virino; laŭ Plinio la Maljuna, ŝi havis duoblan kojndenton en ŝia supra makzelo, signo de bona fortuno. Multaj antikvaj historiistoj akuzis Agripinon pro venenigo de ŝia edzo Klaŭdio, kvankam la rakontoj varias.[2] Dum la regado de sia edzo, ŝi estis efektiva kaj ĉefa povo malantaŭ la trono kaj poste dum mallonge ŝi estis la de facto reganto de la Romia Imperio dum la regado de sia filo, la imperiestro Nerono. En la jaro 59 Agripina estis ekzekutita pro ordono de Nerono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.