De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita regno.
La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.
Oni atentu, ke la esprimo estas redono de la hispana comunidad autónoma kaj ne kongruas al la kutima uzo de "komunumo" en Esperanto.
Sub la nivelo de aŭtonoma komunumo oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo, sed ne ĉiuj.
En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).
La nunaj aŭtonomaj komunumoj estas 17:
- Andaluzio: ĉefurbo Sevilo. Provincoj:
- Provinco Almerio (Almería)
- Provinco Granado (Granada)
- Provinco Onubo (Huelva)
- Provinco Ĥaeno (Jaén)
- Provinco Kadizo (Cádiz)
- Provinco Kordovo (Córdoba)
- Provinco Malago (Málaga)
- Provinco Sevilo (Sevilla)
- Aragono: ĉefurbo Zaragozo (Zaragoza). Provincoj:
- Provinco Huesko (Huesca)
- Provinco Teruelo (Teruel)
- Provinco Zaragozo (Zaragoza)
- Asturio: ĉefurbo Oviedo (unuprovinca)
- Balearoj: ĉefurbo Palma de Mallorca (unuprovinca). Insuloj:
- Majorko (Mallorca)
- Minorko (Menorca)
- Ejviso/Ibizo (Eivissa/Ibiza) kaj Formentero (Formentera)
- Ekstremaduro: ĉefurbo Mérida, provincoj:
- Provinco Badaĥozo (Badajoz)
- Provinco Cáceres
- Eŭska Aŭtonoma Komunumo: ĉefurbo Vitorio. Provincoj (nomataj ĉikaze historiaj teritorioj):
- Arabo/Alavo (ĉefurbo Gasteiz/Vitorio)
- Biskajo (ĉefurbo Bilbo/Bilbao)
- Gipusko (ĉefurbo Donostio/Sankta Sebastiano)
- Galegio: ĉefurbo Santiago de Compostela. Provincoj:
- Provinco Korunjo (galege A Coruña)
- Provinco Lugo
- Provinco Oŭrenso (Ourense)
- Provinco Pontevedro (Pontevedra)
- Kanarioj: ĉefurbo duobla: provincoj:
- Provinco La Palmoj. Insuloj:
- Provinco Tenerife. Insuloj:
- Kantabrio: ĉefurbo Santandero (Santander) -- unuprovinca
- Kastilio kaj Leono ĉefurbo Valadolido (Valladolid). Provincoj:
- Provinco Avilo (Ávila)
- Provinco Burgoso (Burgos)
- Provinco Leono (León)
- Provinco Palencio (Palencia)
- Provinco Salamanko (Salamanca)
- Provinco Segovio (Segovia)
- Provinco Sorio (Soria)
- Provinco Valadolido (Valladolid)
- Provinco Zamoro (Zamora)
- Kastilio-Manĉo: ĉefurbo Toledo. Provincoj
- Provinco Albacete
- Provinco Ciudad Real
- Provinco Kvenko (Cuenca)
- Provinco Gvadalaĥaro (Guadalajara)
- Provinco Toledo
- Katalunio: ĉefurbo Barcelono; provincoj:
- Provinco Barcelono
- Provinco Ĝirono (katalune Girona)
- Provinco Ilerdo (Lleida)
- Provinco Taragono (Tarragona)
- Madrida Regiono: ĉefurbo Madrido (unuprovinca)
- Murcia Regiono: ĉefurbo Murcio (unuprovinca)
- Navaro: ĉefurbo Pamplono (unuprovinca)
- Rioĥo: ĉefurbo Logronjo (Logroño) (unuprovinca)
- Valencia Regiono aŭ Valencilando: ĉefurbo Valencio. Provincoj:
- Provinco Alakanto (valencie Alacant, hispane Alicante)
- Provinco Kastelono
- Provinco Valencio
Krome, du aŭtonomaj urboj en la nordo de Afriko ĝuas aŭtonomian statuson:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retejoj de la aŭtonomaj komunumoj de Hispanio Arkivigite je 2005-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Statistikaj informoj de la aŭtonomaj komunumoj de Hispanio Arkivigite je 2008-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.