La 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2009 en la pola urbo Bjalistoko. La kongreso estas speciala pro la datreveno de 150 jaroj ekde la naskiĝo de L. L. Zamenhof, kiu devenas ĝuste el Bjalistoko.
UK 2009 | ||
---|---|---|
Loko | Bjalistoko, Podlaĥia provinco, Pollando | |
Ekde | 25-a de julio 2009 | |
Ĝis | 1-a de aŭgusto 2009 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
UEA kaj AIS denove okazigas komunan kongresan universitaton (AIS-IKU). Ĝi estas la kvara AIS-aranĝo en Bjalistoko; jam en februaro 1990 tie okazis prova Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de AIS, kaj en septembro 1990 kaj en februaro 1991 regulaj SUS-oj.
En la kongreso Mongola Esperanto-Societo estis akceptita de la Komitato de UEA kiel la 70-a aliĝinta landa asocio de UEA.
LKK
Dum la kunsido de UEA inter la 27-a kaj la 29-a de aprilo 2008 estis oficiale agnoskita la jena konsisto de Loka Kongresa Komitato:
- Aleksander Sosna – prezidanto (vicurbestro de Bjalistoko)
- Halina Komar – vicprezidantino respondeca pri helpantoj (PEA)
- Elżbieta Karczewska – vicprezidantino respondeca pri kontakto kun urbaj instancoj (BES)
- Nina Pietuchowska – giĉetoj (BES)
- Jaroslaw Parzyszek – eksteraj rilatoj (BES, Fondumo Zamenhof)
- Ireneusz Bobrzak – junulara programo (PEJ)
- Anna Krasnodemska-Marciniak – kasistino
- Piotr Woroniecki – enlanda informado
- Zinaida Piekarska – kongresejo (BES)
- Danuta Nowacka – administrado (BES)
- Alicja Temler – ekskursoj (BES)
- Cecylia Hlebowicz – handikapulaj aferoj (BES)
- Przemyslaw Wierzbowski – loĝigo (BES)
- Stanislaw Dobrowolski – kongresa kuriero (BES)
- Robert Kaminski – gazetara servo (PEA)
- Martyna Zaniewska – nacia vespero
- Joanna Filipowicz-Choroszucha – artaj aranĝoj (BES)
- Andrzej Zejdler – retpaĝaro de UK (BES)
- Andrzej Sochacki – foto-servo (PEA)
- Edward Kozyra – postkongreso (PEA)
- Clay Magalhaes – Konstanta Kongresa Sekretario
Antaŭkongreso ktp.
La antaŭkongreso organizata de membroj de Pola Esperanto-Asocio havas nomon Antaŭkongreso el Revoj: sane–gaje–interese! Ĝi okazis en la intermontara kuracloko Muszyna-Złockie inter la 18-a kaj 24-a de julio.
- Tuj antaŭ la UK okazis ankaŭ la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK), en Liberec' (Ĉeĥio), kun sekva trajna karavano al Bjalistoko.
- La 40-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazis de 25-a ĝis la 1-a de aŭgusto en Suprasl, 16 km nordokcidente de Bjalistoko.
- La 42-a ILEI-Konferenco okazis en Krakovo de la 17-a ĝis la 25-a de julio 2009.
Postkongreso
La Postkongreso de UEA okazis en Malbork, la urbo de la plej multaj Zamenhof/Esperanto-Objektoj. Dume okazis interalie du ekskursoj, al Gdansko kaj Sopot, kaj al Gdynia kaj Pelplin.
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la Kongreso Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj ĉe la retpaĝo de UEA Arkivigite je 2013-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Kongresa Taglibro en la retejo de Ĉina Radio Internacia
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.