From Wikipedia, the free encyclopedia
La 75-a Hispana Kongreso de Esperanto estis Hispana Esperanto-Kongreso kiu okazis en Herrera del Duque, provinco Badajoz, regiono Ekstremaduro, Hispanujo ekde la 30-a de junio ĝis la 4-a de julio 2016.[1] Partoprenis ĉirkaŭ 150 kongresanoj el ĉirkaŭ 15 landoj.[1][2]
La kongresa komitato estis organizita de Javier Romero, José Salguero, Raúl Martínez, Tonyo del Barrio kaj Miguel Fernández, kiuj ricevis helpon de multaj kunlaborantoj. En la programo elstaris ekskurso al la vilaĝo kaj monaĥejo de Guadalupe. Koincide kaj antaŭ la kongreso okazis ankaŭ AMO-Seminario kaj antaŭe eĉ prezentaj agadoj en Madrido ĉe Alkorkono kaj ekskurso tra la ĉefurbo.[3] La kongresejo estis la Kulturpalaco de Herrera del Duque kaj kelkaj programeroj okazis ankaŭ en la apuda submunicipo Peloche, kie loĝis parto de la kongresanaro en junulargastejo.
La temo kaj moto de la kongreso estis "Ekstremaduro: lando de limoj kaj kontaktoj" por reliefigi la karakteron de la regiono kaj ankaŭ de la komarko La Siberio kiel tero de limoj (inter Kastilio, Andaluzio kaj Portugalio) kun influoj de ĉiuj el ili.[1] Tio estis pristudata dum diversaj prelegoj kaj programeroj laŭlonge de la kongreso el diversaj vidpunktoj: lingvaj, geografiaj, historiaj ktp. Pri la komarko La Siberio menciindas ke partoprenis en la kongreso alvenintoj el rusa Siberio kiuj iel ĝemeliĝis al la municipaj instancoj ĉar ili ricevis agnoskon de la municipaj aŭtoritatoj kiuj en diversaj okazoj ĉefe en fermo kaj malfermo partoprenis en la kongreso nome la urbestro Saturnino Alcázar kaj skabeninoj.[1] Dum la inaŭguro partoprenis ankaŭ lokaj ĥoro (kiu kantis en Esperanto) kaj junula muzikbando kiu ludis kvin muzikpecojn (vidu sube ĉe filmetoj).[1]
Alia partikulara evento estis la prezento fare de la Hispana Esperanto-Federacio de la bita eldono de Don Kiĥoto, kiun eblos kaj aĉeti ciferece kaj elŝuti el la reto.[4][5][6]
Miguel Fernández zorgis per diversaj programeroj pri omaĝo al la Ibera Skolo (ĉefe al ties ekstremadurdevena membro Jorge Camacho) kaj kun Ana Manero pri la prezentado de kolektiva spektaklo "Vivu la teatro!".
Partoprenis diversaj elstaraj eksterlandaj esperantistoj ĉefe artistoj kaj prelegantoj el malsamaj landoj[7] inter kiuj Ĵomart kaj Nataŝa, Sepa kaj Asorti, JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Istvan Ertl, Duncan Charters kaj Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović kiuj ludis la teatraĵon La kredito.
Krome estis organizita kursoj kaj por komencantoj kaj por progresantoj, ekspozicio pri la rusa Siberio, ekspozicio pri Esperanto en la hispana, libroservo, samtempa konkurenco de ŝako zorge de Íñigo López Mulet, juna ĉampiono,[8] ateliero pri Vikipedio, pri podkastoj, kantatelieroj ktp.
Ekskursoj okazis al Guadalupe (2an de Julio, kun vizito al la monaĥejo, prelego prie kaj koncerto en la tiea kulturdomo) kaj al diglago García de Sola, finanta ĉe Peloche kie okazis koncerto de fama regiona bando Acetre kun invito al Celia Romero, elstara kantistino de stilo flamenko.[9] Postkongresa ekskurso okazis al Trujillo kaj Cáceres (4an de julio) kaj postkongresa rekonteto en Madrid.[3][10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.