Remove ads
urbo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Cáceres, estas urbo de Hispanio, en la regiono Ekstremaduro, kie ĝi estas ĉefurbo de la Provinco Kacereso. Ĝi troviĝas en la okcidento de la lando, en la centro de la regiono kaj en la sudo de la provinco. Oni povas diri, ke ĝi estas la natura ĉefurbo de la tuta suda parto de la provinco, dum la urbo Plasencia estus la natura ĉefurbo de la tuta norda parto de la provinco. Ĝi estas la dua urbo laŭ loĝantaro en la regiono post Badajoz, kiu estas la plej loĝata. Tamen ĝi estas pli loĝata ol la regiona ĉefurbo Mérida.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Provinco Kacereso kaj Cáceres (stacidomo). |
Cáceres | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Ekstremaduro | ||||
Provinco | Kacereso | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 10001–10005, 10195 | ||||
Retpaĝaro | |||||
Politiko | |||||
Urbestro | María del Carmen Heras Pablos (PSOE) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 92 187 (2008) | ||||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 28′ N, 6° 22′ U (mapo)39.473055555556-6.3711111111111 [+] | ||||
Alto | 459 m [+] | ||||
Areo | 1 750,33 km² (175 033 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cáceres [+] | |||||
Laŭ historio Mérida estas pli grava urbo ĉar ĉefurbiĝis dum multaj epokoj de la pasinteco, nome dum Romia Imperio, visigotoj, Al-Andalus ktp, dum Cáceres kaj Badajoz estis romiaj urboj, sed ne tiom gravaj, Badajoz estis grava dum Al-Andalus kaj Cáceres ne tiom, sed post la konkero fare de la kristanoj, Cáceres pligraviĝis dum Badajoz malpligraviĝis.
En la moderna epoko estas ankoraŭ grava rivaleco en popolaj tavoloj inter Badajoz kaj Cáceres, ĉar tiu konsideras sin iom deflankigita fronte al la alia provinca ĉefurbo kaj al la alia provinco, pli gravaj laŭ vidpunktoj de loĝantaro kaj ekonomio.
Pro siaj 92 187 loĝantoj (2008), ĝi estas la plej granda kaj loĝata urbo de la provinco, kun 23,8 % de la totala loĝantaro de la provinco. Estas krome la plej etenda municipo de la tuta Hispanio kun areo de 1 750,33 km².
Ĝi estas grava kultura urbo pro universitato, historia tradicio kaj monumentoj.
En la ĉirkaŭaĵoj estis setlejoj kaj en prahistoriaj epokoj (Kavo de Maltravieso) kaj dum la Romia Imperio, kiam oni starigis militan kampadejon (nun norde de la urbo) ĉe la poste nomata Vía de la Plata, tio estas jam romia ŝtonŝoseo kiu ligis la nordon kaj la sudon de la okcidento de la tiama Hispanio, pli malpli el la nuna Sevilo al la nuna Asturio.
Sed kiel propra urbo ĝi estis fondita de la araboj, kiuj lasis spurojn en la tiel nomata Antikva Parto, kiel Pluvorezervujo, Murego kaj Adarvo (ĉemura strato). La kresko tamen alvenis post la konkero fare de la reĝlando de Kastilio, kaj ĉefe post la malkovro de Ameriko, en kiu partoprenis multaj homoj el la apudaj urboj.
En 1864 oni malkovras ĉirkaŭe gravan kuŝejon de fosfatoj, kie oni fondis la vilaĝon de Aldea Moret, por la laboristoj de la minejo. En 1881 oni inaŭguris fervojon kun stacio inter la tiama Cáceres kaj Aldea Moret, kio faciligis la ampleksigon de la urba kerno suden kaj la pligrandigon de la urbo kiu atingis tian oficialan titolon en 1882.
Dum la Hispana Enlanda Milito la armeaj oficiroj aliĝis al la puĉo kaj kun helpo de membroj de Falange Española kontrolis la urbon, la apudajn vilaĝon kaj la ŝoseojn al Portugalio. Tuj komencis la murdoj, ĉefe de la respondeculoj de la antaŭa reĝimo: la urbestro, sindikatestroj ktp. La guberniestro estis enkarcerigita kaj anstataŭita. Cáceres utilis al la insurekcia armeo kiel ligiloj inter la trupoj kiuj supreniris el Maroko tra Andaluzio kaj la Provinco de Badajoz kaj la jam kontrolitaj teritorioj de Kastilio-Leono. La 26an de aŭgusto de 1936, la generalo Francisco Franco alvenis al Cáceres, kie starigas sian ĉefstabejon antaŭ komencigi la antaŭeniron al Madrido; la stabejo estis en la Palaco de la Golfines de Arriba ĝis kiam li translokiĝis al Salamanko por esti pli proksima al la centro de Kastilio; poste la ĉefurbo estos en Burgos.
La centro estas tre bone konservita, kun tre belaj palacoj, kaj ĝi estas agnoskita nun kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Plej interesaj kaj konataj vidindaĵoj estas la Katedralo de Sankta Maria, la Palaco de las Veletas (de la ventomontriloj) (Arkeologia Muzeo), la palacoj de la familio de Golfines (Supra kaj Suba), la Casa del Sol (Sundomo), la Turo Bujaco [buĤAko] aŭ la Stelarko.
Krome ĝi estas sidejo de unu el la du ĉefaj kampusoj (lernejoj) de la Universitato de Ekstremaduro.
Granda parto de palacoj estas oficialaj oficejoj, kie eblas viziti almenaŭ kortojn, sed aliaj viziteblas nur de ekstere. Ankaŭ tio indas.
La tri plej gravaj turoj estas tiu de la Palaco de la Cikonioj, ĉar nur tiu konservas krenelojn en la Antikva Parto kaj en palacoj ĉar la urbaj nobeloj apogis la kontraŭan partion de la Beltraneja dum Enlanda Milito antaŭ la reĝado de Isabel la Katolika, tiu de Bujaco, ĉar ĝi dominas la Grandan Placon, krom ties enormeco kaj impono kaj tiu de los Púlpitos (ambonoj) ĉar ties anguloj similaspektas. Krome estas 18 aliaj turoj.
La loĝantaro estas 92.187 homoj en la jaro 2008, pro kio ĝi estas la plej loĝata urbo de la provinco, el kiu ĝi enhavas 23,8 % de la totala loĝantaro. Krome ĝi estas la plej etenda municipo de Hispanio (1.768 km²).
Laŭlonge de la 1970-aj jaroj la loĝantaro kreskiĝis aparte pro la kreado de diversaj fakultatoj de la Universitato de Ekstremaduro, ĉefe Filozofio kaj Beletroj, Juro, Konstruinĝenierado, Porinstruista ALtlernejo ktp. Kaj krome pro la kreado de militista kampadejo en la suda proksimeco. Novaj kvartaloj estis konstruitaj, dum komerco kaj turismo pliigis la aktivecon de la urbo. Industria zono estis kreita en la okcidenta areo.
Tiu urbo estas la ĉefa komerca, administra kaj ekonomia kerno de la provinco kaj unua turisma allogaĵo de Ekstremaduro laŭ nombro de vizitantoj. Ties ekonomio baziĝas ĉefe sur la triaranga sektoro (servoj), sur turismo kaj konstruado, kun limigita gravo de la industria sektoro centre en prinutradaj, tekstilaj, keramikaj kaj elkaŭĉukaj industrioj. Ĉirkaŭ la urbo estas 3 industriaj zonoj kie sidejas granda nombro de entreprenoj. Kvankam iam estis kelkaj minejoj (kiaj Valdeflores kaj la kvin de Aldea Moret), aktuale ĉiuj estas fermitaj; sed funkcias tamen du ŝtonminejoj ekstere de la urbo.
La areo de komerca influo de Cáceres estas la dua en la regiono kun 250.382 loĝantoj, laŭ la Anuario Económico de España 2007, kiun eldonas la Studservo de banko La Caixa. Tiu cifera estas rezulto de la sumo de la populacio de la provinca ĉefurbo (90.218), de tiu de la plej proksimaj municipoj (58.142) kaj de tiu de aliaj pli malproksimaj, sed kiu rigardas la ĉefurbon kiel referenco ekde komerca vidpunkto (102.222).[2]
Lokoj por trovi informon pri la vizitotaj lokoj.
Tra la urbo trapasas la aŭtoŝoseo kiu iras norden (al Merido kaj Sevilo) kaj suden (al Plasencia kaj Slamanko) kaj aliaj ŝoseoj en ĉiuj direktoj. Trajno estas samdirekte sude norden, sed nur ĝis Plasencia ĉar jam ne funkcias al Salamanko; krome estas al Portugalio kaj al Madrido. Ne estas metroo, sed ja enurbaj aŭtobusoj. Estas konstruota flughaveno je 17 km de la urbo.
Estas universitato kun altlernejoj pri Juro, Veterinariko, Flegado, Sportiko, Informadiko, Telekomunikado, Edukado, Filozofio kaj Beletroj, Historiko, Arkitekturo kaj Publika Konstruado, krom multaj baz- kaj mezlernejoj. Estas grava futbalejo ekster la urbo kaj alia grava sportejo (por korbopilko kaj aliaj sportoj) nome Pabellón Multiusos ene de la urbo. Estas ununura tombejo kun islama tombejo kaj mortobruligejo. Estas du gravaj hospitaloj kaj aliaj malsanulejoj. Estas tri astronomiaj observejoj kaj unu meteologia observejo, kiu donis la jenajn averaĝajn datumojn:
Estas temoj de futbalo, futsalo, korbopilko kaj manpilko. Estas 8 naĝejoj kaj tenisklubo. Krome estas kluboj por ĉevalrajdado, montogrimpado, golfo kaj glisparaŝutado. Eblas fiŝkaptado en tri proksimaj akvorezervejoj, nome Valdesalor, Guadiloba kaj rivero Taĵo.
Cáceres estas ĉefurbo de samnoma provinco, la dua plej granda el Hispanio, kiu enhavas 410.000 loĝantojn. Plej konataj urboj estas la jenaj: Plasencia, Trujillo, Coria kaj Guadalupe.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.