Remove ads
asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
433 Eroso estas granda, tre hela terrenkonta asteroido, la unua malkovrita el la Amoraj asteroidoj kaj la dua plej granda Amora asteroido post 1036 Ganimedo.
433 Eroso | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Mozaika bildo de Eroso[3] | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 433 Eros |
Aliaj nomoj | 1898 DQ; 1956 PC |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Eroso vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Carl Gustav Witt |
Dato de malkovro | 13-a de aŭgusto 1898 |
Loko de malkovro | Berlino |
Unua enorbitiĝo | NEAR Shoemaker, 14-a de februaro 2000[4] |
Unua surteriĝo | NEAR Shoemaker, 12-a de februaro 2001 |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
218,155 Gm (1,458 AU) 169,548 Gm (1,133 AU) 266,762 Gm (1,783 AU) |
Discentreco | 0,2229 |
Meza anomaliangulo | 320,215° |
Klinangulo | 10,82948° |
Periodo | 643,219 tagoj (1,76 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 24,36 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
304,401° |
Argum. de periapsido | 178,664° |
Terdistanco - Minimuma |
1,9 × 1010 km (0,13 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
33,4 × 11,2 × 11,2 km[5] 16,84 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(6,69 ± 0,002) × 1015 kg[5] (2 670 ± 30) kg/m3[5] 0,0059 m/s² 0,0103 km/s |
Rotacia periodo | 0,2194 tago (5,270 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
~ 123 K (−150 °C) ~ 227 K (−46 °C) ~ 373 K (+100 °C) |
Geometria albedo | 0,25 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 11,06 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
15 7 |
Ĝi estis malkovrita la 13-a de aŭgusto 1898 de la germana astronomo Carl Gustav Witt, elde Berlino kaj, la saman nokton, de la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico.
Ĝi ricevis la nomon de Eroso, helena dio de la amo.
433 Eroso estis la dua asteroido preterflugita de la kosmosondilo NEAR Shoemaker, post 253 Matildo.
Post sensukcesa preterpaso la 10-an de januaro 1999, la kosmosondilo enorbitiĝis ĉirkaus Eroson la 14-an de februaro 2000, al distanco de 50 km. Inter aprilo kaj oktobro 2000, la sondilo tute kartografiis la asteroidon.
La 12-an de februaro 2001, kvankam tio ne estis antaŭvidata en la komenca programo, la sondilo surteriĝis sur la asteroidon, el kie ĝi plue elsendis signalojn ĝis la 28-a de februaro 2001[6].
La orbito de 433 Eroso trairas (rigardita orte al la ekliptika ebeno) la orbiton de Marso kaj proksimiĝas tiun de Tero, sed ne trairas ĝin. La plej malgranda distanco inter Eroso kaj Tero estas 19 milionoj da km (0,13 AU). La 31-an de januaro 2012 Eroso alproksimiĝos al Tero ĝis 26,7 milionoj da kilometroj.
433 Eroso ne estas sfera (ne eĉ elipsa), ĝi havas longan formon similantan tiun de pantoflo kun ampleksoj ĉirkaŭ 34 x 11 x 11 km. Ĝiaj du distingeblaj partoj ricevis la nomojn de "Charlois Regio" kaj "Witt Regio", laŭ la nomoj de la malkovrintoj Auguste Charlois kaj Gustav Witt.
La temperaturo de la surfaco de Eroso varias inter −150 °C kaj +100 °C, ĝia denso estas 2 400 kg.m−3, tie estas proksimume tiu de la tera krusto.
La misio NEAR Shoemaker montris, ke la plejparto el la rokoj, kiuj superŝutas la asteroidon, estis elĵetitaj de ununura alfrapa kratero, nomita "Shoemaker kratero", maljuna de ĉirkaŭ unu miliardo da jaroj. Tiu alfrapo faris ke 40 % el la Erosa surfaco estas senigita de krateroj pli malgrandaj ol 0,5 km de diametro. Oni unue opiniis, ke ili estus ŝtopitaj de elĵetitaj rompaĵoj. Pli fajna analizo montris ke la senkrateraj lokoj situas je rekta distanco de 9 km ĉirkaŭ de la alfrapita punkto[7], eĉ kiam la distanco mezurita laŭ surfaco superas 9 km. Oni hipotezis, ke la ŝokondoj pro la alfrapo okazigis enfalon de la malgrandaj krateroj pro skuo. La neregula formo de Eroso faras, ke rekta distanco de 9 km povas kovri pli grandan distancon laŭ la surfaco[8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.