amora asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
15745 Yuliya estas tre malgranda, hela duopa marsrenkonta kaj terrenkonta amora asteroido malkovrita la 3-an de aŭgusto 1991 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.
15745 Yuliya | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 15745 Yuliya |
Aliaj nomoj | 1991 PM5; 1982 OP |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eric Walter Elst |
Dato de malkovro | 3-a de aŭgusto 1991 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
257,272 Gm (1,720 AU) 191,657 Gm (1,281 AU) 322,887 Gm (2,158 AU) |
Discentreco | 0,2550 |
Meza anomaliangulo | 207,370° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 14,428° |
Periodo | 823,757 tagoj (2,255 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
132,616° |
Argum. de periapsido | 140,601° |
Terdistanco - Minimuma |
44,517 Gm (0,2976 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 0,67 ± 0,23 km Ĉefa korpo : 0,61 km |
Rotacia periodo | 0,1354 tago (3,2486 horoj) |
Geometria albedo | 0,24 ± 0,145 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 17,32 |
Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.
Ĝi estis nomita en honoro de Julija Germanova, kiu studis la anglan kaj la ĉinan lingvojn ĉe la Ŝtata Universitato de Suda Uralo en Ĉeljabinsk. Dum la "Unua Internacia Konferenco pri la Meteoro/Meteorŝtono de Ĉeljabinsk/Ĉebarkul" de 2013, ŝi faris rusan vivan tradukon de la parolado de la malkovrito kaj vivan anglan tradukon de la rusaj paroladoj.
Ĝi estas en orbita resonanco 5:6 kun Marso.
Kvankam rigardita kiel apud-tera objekto, ĝi ne tre proksimiĝas de la Tero:
Ĝi pasas multe pli proksime de Marso:
Ĝia satelito estis malkovrita la 2018 de A. Aznar, O. Vaduvescu, T. Wilson, T. Zegmott kaj P. Pravec, uzinte observojn de lumaj kurboj elde la Observatorio de Roque de los Muchachos, (La Palma, Hispanio), anoncita la 9-an de junio 2018
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 0,28 km, orbitan duonan grandakson taksita al 0,86 km kaj orbitan periodon de 0,48896 ± 0,00012 tago (11,735 ± 0,003 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (15001 - 16000) | Poste: |
---|---|---|
(15744) 1991 PU | 15745 Yuliya | (15746) 1991 PN8 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.