asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
101955 Bennu estas tre malgranda, malhela terrenkonta apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto. Ĝi estis malkovrita la 11-an de septembro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo « LINEAR » (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono)
101955 Bennu | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
Vido al Bennu elde OSIRIS-REx | |
Apolona asteroido • potence danĝera asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 101955 Bennu |
Aliaj nomoj | 1999 RQ36 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Bennu vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 11-a de septembro 1999 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Unua enorbitiĝo | OSIRIS-REx 3-a de decembro 2018[1] |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
168,506 Gm (1,126 AU) 134,173 Gm (0,8969 AU) 202,838 Gm (1,356 AU) |
Discentreco | 0,2037 |
Meza anomaliangulo | 101,704° Epoko 1-a de januaro 2011 |
Klinangulo | 6,035° |
Periodo | 436,649 tagoj (1,195 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
2,061° |
Argum. de periapsido | 66,223° |
Terdistanco - Minimuma |
482 124 km (0,003223 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
0,565 x 0,535 x 0,508 ± 0,01 km 0,492 ± 0,020 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo |
6.0 × 1010 kg[2] 7.8 ± 0.9 × 1010 kg[3] 1.26 ± 0.070 g/cm³[3] 0,1 mm/s² |
Rotacia periodo | 0,1787 tago (4,288 horoj) |
Aksa kliniteco | 176 ± 2° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,046 ± 0,005 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | B |
Absoluta magnitudo | 20,19 |
Ĝi estas la celo de la kosmosondilo OSIRIS-REx, lanĉita de la NASA la 8-an de septembro 2016.[1]
Ĝia discentra orbito krucas tiun de Tero kaj proksimiĝas tiun de Marso, ĝi estas terrenkonta asteroido kaj ankaŭ teknike marsrenkonta. Ĝiaj planedaj MOID-oj estas:
101955 Bennu estas potence danĝera objekto,[4] ĝi proksimiĝas je malpli ol 300 000 km de Tero ĉiuj ses jaroj. ĝi estas listigita en la sistemo de Sentry kun la dua plej granda danĝero en la Torina skalo; ĝi havas kumulitan probablon de 1/27 000 alfrapi la Teron inter 2175 kaj 2199.
Fakte, ĝia orbito estas nestabila, kiel tiu de ĉiuj terrenkontaj objektoj. Ciferecaj simuloj montras, ke en periodo de 300 milionoj da jaroj, Bennu havas po 48 % da probablo fali en Sunon kaj 10 % da probablo esti elpelita el la sunsistemo. La probabloj alfrapi planedon estas po 26 % por Venuso, 10 % por Tero, 3 % por Merkuro, 0,8 % por Marso kaj 0,2 % por Jupitero.
101955 Bennu estas krude sferoforma, similanta turbon; ĝia rotacio estas retrograda rilate al ĝia orbita movo; ĝia surfaco aspektas iom glata, krom elstara roko de ĉirkaŭ 10–20 m en la suda duonsfero. Bone difinata kresto laŭiri ĝian ekvatoron, kiu sugestas, ke fajnaj partikloj da regolito amasiĝis tien pro ĝia malforta gravita forto kaj la centrifuga forto. Ĝia maso estis taksata je (7,8 ± 0,9) × 1010 kg kaj ĝia denso je 1260 ± 70 kg / m³, tio, kiu sugestas strukturon de rubamaso.[3]
Ĝia spektra klaso "B", (subklaso de la klaso "C") indikas karbonecan asteroidon, riĉan je organikaj komponaĵoj kaj hidrataj mineraloj, de komponiĝo proksima de tiu de la karbonecaj kondritoj.
Ĝi ricevis la nomon de la egipta mita birdo Bennu kiu reprezentas la "Ba" (animo) de Reo. Tiu nomo estis elektita inter tiuj proponitaj de 6 000 partoprenantoj de la internacia konkurso Name that Asteroid ! kune organizata de la Universitato de Arizono, la Planetary Society kaj la astronomia projekto LINEAR. La gajnanto estis Michael « Mike » Puzio, lernanto de Norda Karolino, li elektis tiun nomon pro la simileco de la sunpaneloj kaj de la sistemo de elpreno TAGSAM de la kosmosondilo OSIRIS-REx kun la flugiloj kaj la kolo de la birdo Bennu, figurita de la antikvaj egiptoj kiel griza ardeo.[5]
101955 Bennu estis vaste observita per radaro elde la Arecibo-radio-observatorio kaj la Observatorio de Goldstone de la 21-a ĝis la 25-a de septembro 1999 kaj denove de la 16-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro 2005 Tiuj observoj malkaŝis ĝian grandon kaj ĝian sferan-dukonusan formon.[6][7][8][9] Ili ankaŭ evidentigis la ekvatorian kresto : tia strukturo aperas ĉe duopaj asteroidoj, (kiel 66391 Moshup) tio, kiu suspektigas, ke 101955 Bennu iam havis naturan sateliton.
La 8-an de septembro 2016, la NASA lanĉis la sep-jaran mision de fa kosmosondilo OSIRIS-REx por elpreni kaj alvenigi specimenojn da asteroida roko kaj polvo celante komprenigi la devenon de la planedoj de la sunsistemo.[10] 101955 Bennu estis elektita kiel celo de la misio pro la jenaj kialoj:
En septembro 2016, kelkaj firmaoj, inter kiuj Deep Space Industries en Mountain View (Kalifornio)[12] antaŭvidas la (pridiskutendan) eblecon serĉi kaj ekspluati metalojn aŭ rarajn mineralojn, aŭ eĉ kolekti brulaĵon por long-daŭraj kosmaj misioj. Por tiuj firmaoj, se la NASA sukcesas revenigi sur Teron specimenojn el tiu asteroido, tio pruvos la fareblecon de komerca ekspluatado de asteroidoj, kondiĉe ke estu ĉirkaŭturnita la traktato de 1967 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiu deklaras ke la kosmo ne povas esti objekto de depostulado de suvereneco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.