From Wikipedia, the free encyclopedia
Zora Neale HURSTON (7a de Januaro, 1891[1]:17[2]:5 – 28a de Januaro, 1960) estis usona verkisto, antropologo, kaj kinisto. Ŝi portretis rasajn luktojn de la Suda Usono en la komenco de la 1900-aj jaroj kaj publikigis esploradon pri kredaro "hoodoo".[3] La plej populara el ŝiaj kvar romanoj estas Their Eyes Were Watching God (Iliaj okuloj rigardis Dion), publikigita en 1937. Ŝi verkis ankaŭ pli ol 50 rakontojn, teatraĵojn kaj eseojn.
Hurston naskiĝis en Notasulga, Alabamo, kaj translokiĝis kun sia familio al Eatonville, Florido, en 1894. Ŝi poster uzis Eatonville kiel scenejo por multaj el sia historioj. Ĝi estas nune la loko de "Zora! Festival", kiu okazas ĉiujare liahonore.[4]
Ekkariere, Hurston kondukis antropologian kaj etnografian esploron estante studento en la Barnard College kaj en la Universitato Kolumbio.[5] Ŝi havis intereson en afrik-usona kaj karibia folkloro, kaj kiel tiuj kontribuis al la komunuma identeco.
Ŝi verkis ankaŭ fikcion pri tiutempaj aferoj en la nigrulo komunumo kaj iĝis centra figuro de la Harlema renesanco. Ŝiaj mallongaj satiroj, bazitaj sur la afrik-usona sperto kaj sur la rasa divido, estis publikigitaj en antologioj kiel The New Negro kaj Fire!![6] Reveninte al Florido, Hurston verkis kaj publikigis sian literaturan antologion pri afrik-usona folkloro en Norda Florido, nome Mules and Men (1935), kaj siaj unuajn tri romanojn: Jonah's Gourd Vine (1934); Their Eyes Were Watching God (1937); kaj Moses, Man of the Mountain (1939).[7] En tiu epoko ŝi publikigis ankaŭ Tell My Horse: Voodoo and Life in Haiti and Jamaica (1938), dokumentante siajn esplorojn pri ritaroj en Jamajko kaj Haitio.
La verkoj de Hurston temas pri kaj la afrik-usona sperto kaj kaj ŝiaj luktoj kiel afrik-usona virino. Ŝiaj romanoj relative restis neagnoskitaj de la literatura mondo dum jardekoj. La intereso repaeris en 1975 post verkisto Alice Walker publikigis artikolon, "In Search of Zora Neale Hurston", en la marta eldono de la gazeto Ms. tiujare. La manuskripto de Hurston de Every Tongue Got to Confess, kolekto de popolrakontoj rikoltitaj en la 1920-aj jaroj, estis publikigita postmorte en 2001 post esti malkovrita en la arkivoj de la Smithsonian Institution. Ŝia nefikcia libro Barracoon: The Story of the Last "Black Cargo", pri la vivo de Cudjoe Lewis (Kossola), membro de la grupo de lastaj sklavoj alportitaj en Usonon, estis publikigita ankaŭ postmorte en 2018.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.