YOSHIYA Nobuko (japane: 吉屋信子; naskiĝis la 12-an de januaro 1896; mortis la 11-an de julio 1973) estis japana verkisto de la Tajŝo kaj Ŝovo-erao. Ŝi estis unu el la plej sukcesaj kaj produktivaj verkistoj en moderna Japanujo, aparte pri seriaj romanaj noveloj kaj junulinaj fikcioj, same kiel pioniro en la japana samseksemulina literaturo, inkluzive de la genro Class S.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Yoshiya Nobuko
Thumb
Persona informo
吉屋信子
Naskiĝo 12-an de januaro 1896 (1896-01-12)
en Niigata
Morto 11-an de julio 1973 (1973-07-11) (77-jaraĝa)
en Kamakura
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kojlorektuma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio
Japana Imperio (1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Junaĝo

Nobuko nasikiĝis en gubernio Niigata, sed kreskis en la urboj Mooka kaj Toĉigi en la gubernio Toĉigi. Ŝia patro laboris kiel publika oficisto kaj tial ŝia familio ofte translokiĝis.[1] Ŝi estis la nura filino kaj plej juna infano de sia familio. Ŝiaj gepatroj ambaŭ devenis de samurajaj familioj.[2] Ŝia literara kariero komenciĝis kiam ŝi estis junulino, kvankam ŝi jam antaŭe estis tre verkema.[1]

Literatura kariero

Ŝiaj verkoj konscias pri tiamepoka seksologio.[3] Unu el ŝiaj fruaj verkoj, Hana monogatari ( 花物語, Florrakontoj, 1916–1924), serio de kvindek du rakontoj de romantika amikeco, iĝis fama inter studantinoj. La plej multaj rilatoj de la florrakontoj estas tiuj de sopiro pri fora, nerespondita amo, aŭ kun malfeliĉa fino. La rakontoj priskribas in-inan deziron en preskaŭ narcisisma maniero en reva skribostilo.[3][4]

Yaneura no nishojo ( 屋根裏の二處女, Du virgulinoj en la subtegmentaĵo, 1919) estas duon-membiografa kaj priskribas in-inan amspertojn kun ŝia kunloĝantino. En la lasta sceno la du junulinoj decidas vivi kune kiel paro.[5] Tiu verko, atakanta vir-orientitan socion kaj montranta du virinojn kiel paro prezentas fortan feminisman econ kaj evidentigas la samseksemulinecon de Nobuko.

Ŝia verko Chi no hate made (Ĝis la finoj de la Tero, 1920), gajnis literaturan premion de la osaka gazeto Asahi Shimbun, kaj spegulas ian kristanan influon.

En 1925, Yoshiya ekeldonis sian propran gazeton, Kuroshoubi (nigra rozo), kiu eldoniĝis dum ok monatoj.[3] Post nigra rozo, Yoshiya komencis prezenti plenkreskulan samseksemulan amon kiel simila al fratineco kaj komplementa al aliseksemo.[6]

Aliaj verkoj de Yoshiya inkluzivas Onna no yujo ("Virina amikeco", 1933–1934), Otto no Teiso ( 良人の貞操 "Ĉasteco de edzo", 1936–1937), Onibi (鬼火 "Demona fajro", 1951), Atakake no hitobito ( 安宅家の人々 "La familio Ataka", 1964–1965), Tokugawa no fujintachi ( 徳川の夫人たち "Virinoj Tokugawa", 1966) kaj Nyonin Heike ( 女人平家 "Sinjorinoj de la Heike", 1971).

Kvankam ne ĉiuj verkoj de Yoshiya prezentas samsekseman romancon inter knabinoj, eĉ ĉe intrigoj en aliseksemaj hejmaj melodramoj, ŝiaj noveloj evitas prezentadon de geedzeco.

La rakontoj de Yoshiya estis taksitaj "respektemaj" tekstoj, konvenaj por legado de knabinoj kaj virinoj ĉiaaĝaj, ĉar la samseksemaj rilatoj estis montritaj kiel emocie intensaj, tamen platonaj rilatoj, destinitaj al fino per diplomiĝo, edziniĝo aŭ morto. Tion klarigas eble parte la tiutempa ideo, ke samseksema amo estis portempa kaj normala fazo de la ina evoluo, kiu gvidos al aliseksemo kaj patrineco.[4]

Yoshiya ne kaŝis ŝian tutvivan rilaton al samseksemulina partnero, Monma Chiyo, kaj malkiel multaj japanaj publikuloj, ne hezitis rakonti detalojn de sia persona vivo pere de fotoj, personaj tekstoj kaj gazetaj intervjuoj.

Yoshiya vivis en Kamakura, en la gubernio Kanagaŭa, dum la dua mondmilito. En 1962 ŝi konstruigis tradician lignan domon kun japanstila ĝardeno en trankvila ĉirkaŭo, kiun ŝi transdonis al la urbo de Kamakura per testamento, por ke ĝi utilu kiel promociejo por virinaj kulturaj kaj edukaj agadoj. La domo iĝis nun la Yoshiya Nobuko Memorial Museum, kie videblas manuskriptoj kaj de ŝi ŝatataj objektoj. Tamen la muzeo malfermiĝas nur dufoje jare, en frua majo kaj novembro, tri tagojn ĉiufoje.

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.