William Shakespeare
angla poeto kaj dramverkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO (naskiĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23-an de aprilo 1616), estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo. Oni ofte nomas lin la nacia poeto de Anglio kaj la "Bardo de Avon"; angle oni ofte simple nomas lin "The Bard" ("La Bardo").[1]
William Shakespeare | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
William Shakespeare | ||
Naskiĝo | (baptita) la 23-an de aprilo 1564(nun 1564-04-23) en Stratford-upon-Avon, Anglio | |
Morto | 26-an de aprilo 1616 en Stratford-upon-Avon, Anglio | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | nekonata valoro • malsano vd | |
Tombo | Holy Trinity Church vd | |
Nacieco | angla | |
Lingvoj | frua moderna angla lingvo • brita angla • angla vd | |
Loĝloko | Stratford-upon-Avon vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Alma mater | King Edward VI School, Stratford-upon-Avon vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | John Shakespeare vd | |
Patrino | Mary Shakespeare vd | |
Gefratoj | Joan Shakespeare • Edmund Shakespeare • Gilbert Shakespeare • Richard Shakespeare • Anne Shakespeare • Margaret Shakespeare • Joan Shakespeare vd | |
Edz(in)o | Anne Hathaway | |
Infanoj | Susanna Hall Hamnet Shakespeare Judith Quiney | |
Profesio | ||
Okupo | poeto, dramverkisto, aktoro | |
Laborkampo | beletro • teatro • English drama • dramo • poezio • aktorado vd | |
Verkado | ||
Literatura movado | Elizabeta teatro | |
Verkoj | Hamleto ❦ Romeo kaj Julieta ❦ Kiel plaĉas al vi ❦ Makbeto ❦ Somermeznokta sonĝo ❦ sonetoj de Ŝekspiro ❦ La dresado de la megero ❦ La du sinjoroj el Verono ❦ Reĝo Johano ❦ Rikardo la Dua ❦ Henriko la Kvara, Parto 1 ❦ Henriko la Kvara, Parto 2 ❦ Henriko la Kvina ❦ Henriko la Sesa, Parto 1 ❦ Henriko la Sesa, Parto 2 ❦ Henriko la Sesa, Parto 3 ❦ Rikardo Tria ❦ Henriko la Oka ❦ Perditaj amopenoj ❦ La venecia komercisto ❦ Multa bruo pri nenio ❦ La Gajaj Edzinoj de Vindsoro ❦ Dek-dua nokto ❦ Ĉio bonas kio finiĝas bone ❦ Mezuro por mezuro ❦ Tito Androniko ❦ Julio Cezaro ❦ Otelo ❦ La Tragedio de Reĝo Lear ❦ Antonio kaj Kleopatro ❦ Koriolano ❦ Timono de Ateno ❦ Trojlo kaj Kresida ❦ Cimbelino ❦ La Vintra Fabelo ❦ Periklo princo de Tiro ❦ La Ventego ❦ La Du Nobelaj Parencoj ❦ La komedio de eraroj vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Liaj postvivantaj verkoj, kiuj inkludas liajn kunlaborojn, konsistas de proksimume 39 teatraĵoj (la preciza kvanto estas pridisputata), 154 sonetoj (kiuj estas konataj kiel Sonetoj de Ŝekspiro), tri longaj rakontaj poemoj kaj kelkaj aliaj versaĵoj, kelkaj el kies aŭtoroj estas necertaj. Liaj teatraĵoj estas tradukitaj en ĉiun gravan vivantan lingvon kaj oni ludas ilin pli ofte ol tiujn de ĉiu alia dramisto.[2] Oni ankaŭ daŭre studas kaj reinterpretas ilin.
Shakespeare produktis la plejparton el lia konata verkaro inter 1589 kaj 1613.[3][4] Liaj fruaj teatraĵoj estis plejparte komedioj kaj historioj kaj estas rigardataj kiel inter la plej bonaj verkoj iam produktitaj en tiuj ĝenroj. Li poste verkis plejparte tragediojn ĝis 1680, inter kiuj Hamleto, Romeo kaj Julieto, Otelo, Reĝo Lear kaj Makbeto, kiuj estas konsiderataj inter la plej bonaj verkoj en la angla lingvo.[5][6][7] En la lasta fazo de sia vivo, li verkis tragedikomediojn (ankaŭ konataj kiel romancojn) kaj kunlaboris kun aliaj dramverkistoj.
Multaj el la teatraĵoj de Shakespeare estis liberigitaj per eldonoj kun variantaj kvalito kaj fideleco dum lia vivo. Tamen en 1623 du kunaj aktoroj kaj amikoj de Shakespeare, John Heminges kaj Henry Condell, eldonis pli definitivan tekston konatan kiel la First Folio (Unua Folio), postmorta eldono de la dramverkaro de Shakespeare, kiu inkludas ĉiujn teatraĵojn liajn escepte du.[8] Ĝia Antaŭparolo estis antaŭscianta poemo de Ben Jonson, kiu alvokis Shakespeare per la nun fama epiteto: "not of an age, but for all time" ("ne de iu epoko sed por la tuta tempo").[8]