dramo de William Shakespeare From Wikipedia, the free encyclopedia
La Venecia Komercisto [1][2](angle The Merchant of Venice) estas dramo de William Shakespeare, verkita inter 1594 kaj 1597.
La Venecia Komercisto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | William Shakespeare | |
Eldonjaro | 1914 | |
Urbo | Londono | |
Eldoninto | Brita Esperanto-Asocio | |
Paĝoj | 102 | |
La dramon tradukis el la angla Alfred Edward Wackrill. La tradukaĵo eldoniĝis en 1914, kaj ampleksis 102 paĝojn.
Titola heroo estas komercisto Antonio, kaj ne, kiel povus ŝajniĝi, juda pruntodonanto Shylock. La teatraĵo okazas en la 16-jarcenta Venecio. La komedio estis publikigita en 1623.
En la 16-jarcenta Anglujo kontraŭjudaj sloganoj estis denove popularaj. Judoj de Anglujo estis forpelitaj en 1290, dum la tempo de Oliver Cromwell povis setliĝi, kio tamen okazis malrapide ĝis la 18-a jarcento. Pluraj esploristoj opinias, ke Ŝekspiro en la teatraĵo fiksas negativajn stereotipojn pri judoj, montrante la precipan heroon kiel avidan ekspluatiston, la kristanon kiel honestan kaj bonan homon. Verŝajne li tiamaniere volus plaĉi al spektantaro, kiu certe plejparte samopiniis. Interese, ke dum periodo de okcidentigo de Japanujo en la 20-a jarcento, traduko de la verko kaŭzis kreskon de antisemitismo en la japana socio, en kiu ne estis judoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.