From Wikipedia, the free encyclopedia
Benjamin JONSON (ĉ. 11-a de junio 1572 – 6-a de aŭgusto 1637) estis angla dramisto, poeto, kaj aktoro. Kiel bona amiko de William Shakespeare de Elizabeta epoko, li estis plej konata pro siaj dramoj Volpone kaj The Alchemist kaj sia lirikaj poemoj. Li estis viro de multe da legado kaj lernado, kaj havis nesatebla volo por kontroversio, kaj tial havis grandan influon de aliaj renesancaj dramistoj kaj poetoj.
Ben Jonson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ben Jonson | |||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1572 en Westminster | ||||
Morto | 6-an de aŭgusto 1637 (65-jaraĝa) en Londono | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Alma mater | Westminster School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mrs Jonson (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo aktoro literaturkritikisto verkisto poeto bretteur (en) vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Every Man in His Humour vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ben Jonson naskiĝis en Westminster, Londono kaj studis ĉe Westminster School, kie unu instruisto estis la klerulo William Camden kun kiu Jonson ĝuis dumvivan amikecon. Li neniam eniris universitaton, sed laboris kiel masonisto antaŭ ol iĝi soldato en Nederlando. Reveninte al London, li edziĝis kun virino kiun li priskribis kiel "megero, tamen honesta". Li iĝis aktoro, en la sama grupo al William Shakespeare, kaj komencis verki dramojn.
En 1597 li kaj Thomas Nashe verkis dramon The Isle of Dogs kiu altiris la malaprobon de la instancoj: pro tio, Jonson mallonge malliberiĝis. La sekvantan jaron li duele mortigis alian aktoron, Gabriel Spencer, kaj denove pasis mallongan tempon en karcero: tie li konvertiĝis al la romkatolikismo. Post lia liberigo, li ĝuis sian unuan grandan sukceson kiel dramisto, pro la komedio Every Man in his Humour.
Post la ekrego de Jakobo la 1-a, li komencis ankaŭ verki dramajn spektaklojn por la nova kortego. Sed li daŭre spertis, de tempo al tempo, problemojn rilate registaron. La tragedio Sejanus, pri korupto en antikva Romo, kreis suspektojn de la Privata Konsilio ke li intencis kritiki la reĝimon. Same pro la komedio Eastward Ho li denove estis mallonge enkarcerigata. Malgraŭ tio li ĝuis la reĝan favoron: la reĝo kaj reĝino aprobis liajn kortegajn spektaklojn, kaj kelkaj el liaj dramoj ensceniĝis ĉe la kortego. En 1616 la reĝo donis al li 100-markan pension (ĉ. 60 pundoj), kiun poste Karlo la 1-a pligrandigis al 100-pundoj. Dum la 1620-a jardeko li suferis pro malsano sed daŭre verkis dramojn. Li mortis en 1637 kaj estas entombigita en la abatejo Westminster, sed en staranta pozicio, ĉar li lastjare vivis en mizeraj cirkonstancoj.
Ben Jonson verkis multajn komediojn kaj spektaklojn kaj du tragediojn. Estis la komedioj kiuj altiris la aprobon de la publiko. Ili donis la la nuna leganto spritan bildon de la tiutempa socio. Ili estis ege influataj de la latinaj komedioj de Terentio kaj Plaŭto. La spektakloj - per kiuj Jonson gajnis pli da enspezo - estis kortegaj aferoj, kaj postulis multekostajn kostumojn kaj enscenigon: Inigo Jones ofte desegnis la enscenigon, sed fine li kaj Jonson kverelis.
Ankaŭ liaj poemoj montris la influon de la latina literaturo. Ili havis stilon pli simplan kaj "klasikan" ol, ekz., la poemoj de Shakespeare.
Laŭdire Jonson kaj Shakespeare estis rivaloj, kaj kiel aktoroj kaj kiel dramistoj. Sed fakte Jonson aktoris en dramoj de Shakespeare, kaj Shakespeare aktoris en tiuj de Jonson; kaj Jonson volonte agnoskis la talentojn de Shakespeare, dirante ke, kvankam Shakespeare scipovis "malmulte la latinan kaj eĉ malpli la grekan", tamen li posedis naturan genion. Eblas ke Jonson helpis redakti la Unuan Folianton, kolekton de dramoj de Shakespeare.
Estas ĉefe kiel poeto ke Jonson influis pli junajn verkistojn. Grupon de poetoj, inkl. Robert Herrick, John Suckling kaj Richard Lovelace, oni nomis "la filoj de Ben".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.