![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/Willa_Cather_ca._1912_wearing_necklace_from_Sarah_Orne_Jewett.jpg/640px-Willa_Cather_ca._1912_wearing_necklace_from_Sarah_Orne_Jewett.jpg&w=640&q=50)
Willa Cather
From Wikipedia, the free encyclopedia
Willa Sibert CATHER ([ˈkæ ðər];[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1873[2] – mortis la 24-an de aprilo 1947[3]) estis usona verkistino, kiu konatiĝis pro siaj romanoj pri la vivo sur la prerioj en la fruaj jaroj de blankula priloĝado. Ŝia tiutema triromana serio konsistis el O Pioneers! (1913), The Song of the Lark (1915), kaj My Ántonia (1918). En 1923 oni aljuĝis al ŝi la premion Pulitzer pro One of Ours (1922), romano pri la jaroj de la 1-a Mondmilito.
Willa Cather | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Willa Cather | |||||
Naskiĝo | 7-an de decembro 1873 (1873-12-07) en Gore | ||||
Morto | 24-an de aprilo 1947 (1947-04-24) (73-jaraĝa) en Manhatano | ||||
Mortis per | Cerba sangado ![]() | ||||
Tombo | Old Burying Ground (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Ruĝa Nubo • Willow Shade • Park-Avenuo • Willa Cather House vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Nebrasko-Lincoln ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto eseisto biografo ĵurnalisto verkisto poeto magazine writer (en) ![]() ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Alexander's Bridge ❦ Ho Pioniroj! ❦ The Song of the Lark ❦ My Ántonia ❦ One of Ours ❦ A Lost Lady ❦ The Professor's House ❦ My Mortal Enemy ❦ Death Comes for the Archbishop ❦ Shadows on the Rock ❦ Lucy Gayheart ❦ Sapphira and the Slave Girl ❦ April Twilights ❦ The Troll Garden ❦ Youth and the Bright Medusa ❦ Obscure Destinies ❦ The Old Beauty and Others ❦ Five Stories vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/Willa_Cather_ca._1912_wearing_necklace_from_Sarah_Orne_Jewett.jpg/320px-Willa_Cather_ca._1912_wearing_necklace_from_Sarah_Orne_Jewett.jpg)
Cather vivis junaĝe en Virginio and Nebrasko, kaj ricevis diplomon de la Universitato de Nebrasko ĉe Lincoln. Ŝi loĝis kaj laboris dek jarojn en Picburgo.[4] Tridek-trijaraĝa ŝi transloĝiĝis al Novjorko, kie ŝi pasigis la ceteran vivon, kvankam ŝi multe vojaĝis kaj pasigis multan tempon ankaŭ ĉe sia somera loĝejo en Nov-Brunsviko, Kanado.