From Wikipedia, the free encyclopedia
Wifredo Óscar de la Concepción LAM y Castilla (en ĉina: 林飛龍; en jyutping: lam4 fei1lung4; 8a de Decembro, 1902 – 11a de Septembro, 1982), plej bone konata kiel Wifredo Lam, estis kuba artisto kiu intencis portreti kaj revivigi la afrik-kubajn spiriton kaj kulturon.
Wifredo Lam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1902 en Sagua La Grande |
Morto | 11-an de septembro 1982 (79-jaraĝa) en Boulogne-Billancourt |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kubo Francio |
Alma mater | Academia Nacional de Bellas Artes San Alejandro (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Lou Laurin-Lam (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo murpentristo gravuristo skulptisto ilustristo konstrua desegnisto ceramikisto |
Inspirita de kaj en kontakto kun kelkaj el la plej famaj artistoj de la 20-a jarcento, kiel Pablo Picasso, Henri Matisse, Frida Kahlo kaj Diego Rivera, Lam miksis iliajn influojn kaj kreis unikan stilon, kiu estis finfine karakterizita de la elstareco de hibridaj figuroj. Tiu distinga vidarta stilo siavice influis multajn aliajn artistojn. Kvankam li estis ĉefe pentristo, li laboris ankaŭ por skulptarto, ceramiko kaj presarto en sia posta vivo.
Li havis fortan influon el afrik-kuba loĝantaro en sia junaĝo, poste studis en Havano kaj el 1923 en Madrido; li ricevis influon de superrealismo kaj aliĝis al la flanko de la Dua Hispana Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito. En 1938 li iris al Parizo, kie li konis atistojn kiel Fernand Léger, Henri Matisse, Georges Braque kaj Joan Miró. En Meksiko la saman jaron, Lam konis aliajn artistojn kiel Frida Kahlo kaj Diego Rivera.[1]
Kun la disiĝo de Lam al Havano en la 1940-aj jaroj, la decida periodo komenciĝis en lia laboro, en la alirebleco de afrika kulturo kaj en ĝia proksimeco al moderna arto. Li komencis inkludi en sia laboro verkojn traktantajn totemon kaj voduon kaj kreis unikan stilon, en kiu li kombinis kubismajn alirojn kun bildoj kaj simboloj el la mondo de afrika mitologio.
En 1943 li eklaboris pri sia plej konata verko, The Jungle (Ĝangalo). La verko reflektas lian maturan stilon kaj prezentas kvar figurojn kun kapoj, portantaj maskojn, parte kunmiksiĝantajn kun abunda tropika vegetaĵaro. La pentraĵo prezentis la streĉitecon inter modernismo kaj la vigleco kaj energio de afrika kulturo. Komence de sia vojo ĝi estigis diskutadon, ĉar ĝi ankaŭ spertis kiel specon de kritiko ankaŭ de usona rasismo. "Ĝangalo" estis fine akirita de la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko kaj ekspoziciita proksime al Gerniko, la fama pentraĵo de Picasso.
Alia fama verko de Lam estas Zambezia, Zambezia (1950), kiu prezentas afrikajn pasion kaj sensualecon, kaj ekspoziciiĝas ĉe la Guggenheim Muzeo en Novjorko. Lam estis aklamita dum sia vivo, kaj liaj verkoj nun ekspoziciiĝas en famaj muzeoj tra la mondo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.