From Wikipedia, the free encyclopedia
Wayne Shorter (25-an de aŭgusto 1933 en Newark, Nov-Ĵerzejo - 2-an de marto 2023 en Los-Anĝeleso) estis usona ĵaz-saksofonisto kaj -komponisto.
Wayne Shorter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1933 en Newark |
Morto | 2-an de marto 2023 (89-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Steinhardt School of Culture, Education, and Human Development (en) Newark Arts High School (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto saksofonisto ĵazmuzikisto |
TTT | |
Retejo | https://wayneshorter.com/ |
Shorter ludis komence por Horace Silver kaj Maynard Ferguson, antaŭ ol li aliĝis ekde 1959 en Jazz Messengers de Art Blakey. Li fariĝis ties muzika direkstisto, antaŭ ol Miles Davis fordungis lin en 1964 laŭ rekomendo de John Coltrane. Shorter publikigis tamen ankaŭ plej ofte laŭdegatajn diskojn propranome, ekz. en 1964 Night Dreamer kiel sian unuan diskon por Blue Note. Ekde 1964 ĝis 1969 li estis - krom Herbie Hancock, Ron Carter kaj Tony Williams - membro de la dua „klasika“ kvinopo de Miles Davis, por kiu li verkis multajn komponaĵojn, kiuj klasikiĝis, inter ili la pecoj „Footprints“ kaj „Nefertiti“. Shorter estis la „logika“ posteulo de John Coltrane en la grupo de Davis, ankoraŭ fondita per tio, ke li je Blue Note tiutempe propranome surdiskigis kvarope kun la kunuloj de Coltrane, McCoy Tyner und Elvin Jones (Juju).
En la jaro 1970 li fondis kune kun muzikklavaristo Joe Zawinul kaj basisto Miroslav Vitouš la mitan ĵazrokan bandon Weather Report, en kuiu poste ankaŭ aniĝis Jaco Pastorius kaj Peter Erskine. En la frua epoko je Weather Report Shorter ankaŭ plejparte ŝanĝis la tenorsaksofonon, kiun li nure ludis ĝis 1968, kontraŭ sopransaksofono kaj blovoŝanĝilo. Paralele li ludis ekde 1976 ankaŭ denove akustikan ĵazon kun la bando V.S.O.P..
Ekde la malfondado de Weather Report (laŭ opinio de Joachim-Ernst Berendt „la plej sukcesa el ĉiuj ĵazrokaj bandoj“) Shorter aktivis soloiste. Li akompanis Carlos Santana kaj Rolling Stones je koncertvojaĝoj kaj ludis sur kelkaj diskoj de Joni Mitchell kaj kun Steely Dan. Ekde kelkaj jaroj li estras laŭdegatan kvaropon kun pianisto Danilo Pérez, basisto John Patitucci kaj frapinstrumentisto Brian Blade (CDs: Footprints Live kaj Beyond the Sound Barrier).
En 2003 kaj 2005 li ricevis por la diskoj Alegría kaj Beyond the Sound Barrier pokaze Grammy-on en la kategorio Plej bona ĵaza instrumenta disko.
En 1985 la filino de Shorter, Iska Maria, (* 1971) mortis post epilepsia atako.[1] En 1996 la edzino de Shorter, Ana Maria (*1947) kaj sia nevino Dalila Lucien, 17-jara filino de kantisto Jon Lucien, perdis siajn vivojn pro frakasiĝo de la flugmaŝino TWA-800 antaŭ Long Island.
En 1999 Shorter je tria geedzeco edzinigis la brazilan kantistinon Carolina Dos Santos, intima amikino de lia mortinta edzino. Shorter estis budhisto kaj ano de Soka Gakkai.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.