Vlčice (distrikto Jeseník)
municipo en la distrikto Jeseník de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vlčice estas vilaĝo en Ĉeĥio en Regiono Olomouc. Vivas ĉi tie 452 loĝantoj (2024). La nomo (en la ĉeĥa en pluralo, en traduko Lupinoj) estas derivita memkompreneble de lupo, sed ĉar ĝi estas kunigata kun nomo de loka rojo, estis elparolita ankaŭ opinio, ke temas pri metaforo por marko "kiel de lupo sovaĝa, rapida akvo". La germana nomo Wildschütz kaj ankaŭ ties pli antaŭaj similoj atestas pri tio, ke tiel ĉi estis nur lingve transformita la devena slava nomo, sed kiu ebligis tute alian interpretadon, nome en senco de "sovaĝa pafisto", t.e. ŝtelĉasisto. En la jaro 1985 Vlčice estis formale aligita al proporcie malproksima Javorník, sed tiu ĉi eraro estis jam korektita kaj ekde la jaro 1990 tio estas denove la memstara vilaĝo, kiu havas partojn Vlčice, Bergov, Dolní Les kaj Vojtovice.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlčice |
Vlčice | |||
germane Wildschütz | |||
municipo | |||
Vlčice - tombejo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Vlčice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Javorník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Riĥleba montaro, Žulova montetaro | ||
Situo | Vlčice | ||
- alteco | 339 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 20′ 33″ N 17° 02′ 46″ O (mapo) | ||
Areo | 18,64 km² (1 864 ha) | ||
Loĝantaro | 452 (2024) | ||
Denseco | 24,25 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1248 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 67 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 541346 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vlčice (Jeseník District) | |||
Retpaĝo: www.vlcice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skorošice, Žulová, Uhelná kaj Bernartice.