Riĥleba montaro
montoĉeno en la orientaj Sudetoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Montaro Riĥleba montaro (ĉeĥe Rychlebské hory, germane Reichensteiner Gebirge, pole Góry Złote) estas plej multe forlasita montaro de Ĉeĥio kaj ĝi situas en Mez-Eŭropo, kie ĝi etendiĝas sur teritorio de du ŝtatoj. Plej multa parto de la montaro situas en Ĉeĥio, pli precize en la plej norda terlango de Moravio. La ĉefa montodorso de la montaro kreas oficialan kaj ankaŭ samtempe naturan ŝtatlimon kun la najbara Pollando.
Rapidaj faktoj Landoj, Historiaj regionoj ...
Riĥleba montaro | |
ĉeĥe Rychlebské hory, germane Reichensteiner Gebirge, pole Góry Złote | |
montaro | |
Transiro Lądecka el pola flanko | |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Historiaj regionoj | Silezio, Moravio |
Parto de | Jesenikoj |
Najbaras kun | 6
- Králický Sněžník - Valkaldrono Klodzko - Góry Bardzkie - Zlatohora montetaro - Hrubý Jeseník - Hanuŝovica montetaro |
Plej alta punkto | |
- situo | Smrk |
- alteco | 1 126 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 13′ 43″ N 17° 02′ 01″ O (mapo) |
Areo | 276,00 km² (27 600 ha) (en Ĉeĥio) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Pollando
| |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Góry Złote | |
Portalo pri Geografio | |
Fermi
La meza supermara alteco de la montaro estas proksimume 650 metroj. La plej alta monto estas monto nomata Smrk (1127 m).
La ĉefa montodorso de Riĥleba montaro estas proksimume 47,5 km longa. Ties limaj punktoj estas Kladska selo (817 m) en sudokcidento kaj monteto Na Vyhlídce (425 m) super vilaĝo Bílá Voda en nordoriento.