Žulová
municipo en la distrikto Jeseník de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Žulová (ĝis la 5-a de februaro 1948 Frýdberk, germane Friedberg) estas urbo troviĝanta en distrikto Jeseník en Ĉeĥio, en suda parto de Žulova montetaro sur kunfluejo de rivereto Vidnávka kaj rojo Stříbrný potok. Dominaĵo de la urbo estas la plej alta monto de Žulova montetaro Dia monto (525 m), sur kies supro staras de malproksime videbla preĝejeto el la jaro 1856. Jam la nomo mem sufloras, ke oni ĉi tie intensive minis graniton, en la ĉirkaŭaĵo ni trovos grandan kvanton de forlasitaj kaj agadaj minejoj. Vivas ĉi tie 1 125 loĝantoj (2024). Laŭ la urbo nomiĝas Žulova montetaro.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Žulová (Frýdberk) | |||
germane Friedberg | |||
urbo | |||
Turo de preĝejo vidata el okcidenta deklivo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Žulová | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Žulova montetaro | ||
Transporto | Fervojlinio 295 Žulová (stacio) | ||
Memorindaĵo | Frýdberk | ||
Riveroj | Vidnavka, Stříbrný potok | ||
Situo | Žulová | ||
- alteco | 290 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 18′ 33″ N 17° 05′ 53″ O (mapo) | ||
Areo | 14,75 km² (1 475 ha) | ||
Loĝantaro | 1 125 (2024) | ||
Denseco | 76,27 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1290 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 56 ĝis 790 65 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 541575 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.zulova.cz | |||
![]() | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlčice, Skorošice, Kobylá nad Vidnavkou, Vápenná, Černá Voda kaj Bernartice.