Ĉeĥa Silezio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĥa Silezio (loĝata de Silezianoj) – iam ankaŭ Moravia Silezio, ĝis 1918 Aŭstria Silezio aŭ Aŭstruja Silezio, 1918 – 1945 ankaŭ Sudeta Silezio – estas historia teritorio situanta oriente en Ĉeĥio kun areo 4 452 km2 kaj proksimume 1 miliono da loĝantoj. Historia ĉefurbo estas Opava. Escepte de la moderna distrikto Jeseník (kiu estas parto de Regiono Olomouc), la teritorio apartenas al Moravia-Silezia Regiono. Sude ĝi najbaras kun Moravio; sudoriente kun Slovakio; oriente, norde kaj sudokcidente kun Pola Silezio (konkrete kun provincoj Malsupra Silezio, Silezio (provinco de Pollando), Opolio).
Ĉi tiu artikolo pri geografio citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Majo 2018) |
Ĉeĥa Silezio | |||
ĉeĥe České Slezsko, germane Tschechisch-Schlesien, pole Śląsk Czeski | |||
teritorio | |||
Silezia teatro en Opava | |||
|
|||
Oficiala nomo: České Slezsko | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Apartaj regionoj | Teŝinio, Hluĉinio | ||
Administraj regionoj | Regiono Olomouc parte, Moraviasilezia regiono parte | ||
Historiaj regionoj | 6
- Grandmoravia regno - Olomouca princlando - Opava princlando - Habsburga monarkio - Aŭstria Silezio - Teŝina princlando | ||
Parto de | Silezio | ||
Montaroj | |||
Najbaras kun | Pola Silezio Pollando, Slovakio ŝtato, Moravio Ĉeĥio | ||
Plej grandaj urboj | 10
- Ostrava parte - Karviná - Frýdek-Místek parte - Bohumín - Bruntál - Jeseník - Krnov - Český Těšín - Havířov - Třinec | ||
Kelkaj riveroj | |||
Ĉefurbo | Opava historie | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Praděd | ||
- alteco | 1 492 m s. m. | ||
Areo | 4 459 km² (445 900 ha) | ||
Loĝantaro | 1 000 000 | ||
Denseco | 224,27 loĝ./km² | ||
Situo de Ĉeĥa Silezio enkadre de Ĉeĥio
| |||
Ruĝe estas markitaj Moraviaj enklavoj en Silezio
| |||
Mapo de Ĉeĥa Silezio (limigita per dika linio, strekume hodiaŭa Moraviasilezia regiono) post la jaro 1920
| |||
Vikimedia Komunejo: Czech Silesia | |||
Ĉeĥa Silezio situas en regiono de Sudetoj, kiuj oriente ŝanĝiĝas en Karpatoj. Ĉeĥa Silezio estadas ofte erare konsiderata kiel parto de Moravio. La plej gravaj riveroj estas Odro, Opava kaj Olše, kiuj parte fermas limon kun Pollando. La riveroj Odro kaj Ostravice poste kreas ankaŭ parton de la historia landa limo kun Moravio. Krom urbo Ostrava situanta en la historia landa limo kun Moravio (Moravia Ostrava kaj Silezia Ostrava) apartenas inter signifaj sileziaj urboj la historiaj metropoloj de la ĉeĥa Silezio urboj Opava, Krnov, Český Těšín, Karviná, Třinec kaj pluaj.