la 22a Vintra Olimpiko, en Soĉi, Rusio en 2014 From Wikipedia, the free encyclopedia
La 22-a Vintra Olimpiko (aŭ Vintraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 7-a de februaro 2014 ĝis la 23-a de februaro 2014 en Soĉi, Rusio. La Vintra Olimpiko de 2014 okazis inter la 7-a kaj 23-a de februaro 2014. La gastiganta urbego, Soĉio (Rusio), estis elektita la 4-an de julio 2007, dum la 119-a kunveno de la Internacia Olimpika Komitato en Gvatemalurbo (Gvatemalo). Soĉio gajnis en la dua voĉdonado (unue estis eliminita Salzburg kaj poste Pjongĉango). Krom Soĉio la konkursoj okazas ankaŭ en Krasnaja Polana. La Vintra Olimpiko unuafoje estas en Rusio kaj unuafoje okazas en subtropiko.
XXII Vintra Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Soĉi ( Rusio) |
Komenca dato: | La 7-a de februaro 2014 |
Fina dato: | La 23-a de februaro 2014 |
Nombro de nacioj: | 88 |
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 2861 ( / ) |
Nombroj de sportoj: | 98 konkursoj (15 sportfakoj) |
Aliaj kandidatoj: | |
Somera olimpiko | |
← 2012 | 2016 → |
Vintra olimpiko | |
← 2010 | 2018 → |
Oficiale kandidatis 7 urboj. La 22-an de junio 2006 en Laŭzano oni elektis 3. Forfalis:
La 1-an de decembro 2009 estis oficiale prezentita la emblemo de la Olimpiko. La kreintoj glosis, ke speguleco signifas la duecon de la urbo Soĉio, kie la varma marbordo najbaras kun neĝkovritaj montaj supraĵoj. Tion ankaŭ subtenas uzado de la du koloroj — la mara blua kaj la neĝa blanko. La devizo de tiu Olimpiko estas «Gateway to the Future».[1] Konforme al la olimpia tradicio la 28-an de februaro 2010 dum fina ceremonio en Vankuvero, kiu estis gastiganto de la Vintra Olimpiko 2010 prezidanto de la urbo Soĉio ricevis olimpian flagon, kiu ĝis la inaŭguro restis en urbodomo.
La inaŭgura ceremonio okazis la 7-an de februaro 2014. Du estintaj sovetaj sportistoj – artsketistino kaj glacihokeisto oficiale bruligis olimpikan flamon
La partoprenantoj konkursas en 98 konkursoj ene de 15 sportaj disciplinoj. Unuafoje en la historio de Vintraj Olimpikoj estas interalie: skia duontubo, neĝtabulada speciala slalomo, skisaltado de virinoj, teamaj konkursoj en arta sketado kaj en sledado, ankaŭ stafeto en biatlono. Kompare al la lastaj olimpikoj aperas 12 novaj konkursoj, kio estas nova rekordo. La lasta rekordo koncernis la jaron 1992 kiam debutis 11 konkursoj.
Rango | Ŝtato | Oro | Arĝento | Bronzo | Sumo |
---|---|---|---|---|---|
Medala tabelo[2] (post ĉiuj 98 konkursoj, la 23-an de februaro 2014) | |||||
1 | Norvegio | 11 | 5 | 10 | 26 |
2 | Kanado | 10 | 10 | 5 | 25 |
3 | Usono | 9 | 7 | 12 | 28 |
4 | Rusio | 9 | 3 | 8 | 20 |
5 | Nederlando | 8 | 7 | 9 | 24 |
6 | Germanio | 8 | 6 | 5 | 19 |
7 | Svislando | 6 | 3 | 2 | 11 |
8 | Belorusio | 5 | 0 | 1 | 6 |
9 | Aŭstrio | 4 | 8 | 5 | 17 |
10 | Francio | 4 | 4 | 7 | 15 |
plena medala tabelo |
Post kiam Soĉi estis elektita por la Olimpiko aperis informo, ke la membroj de la Internacia Olimpika Komitato partoprenintaj la balotadon, ne povis libere fari elekton pro diversmaniera premo de tiuj asocioj, kiuj strebis pasigi la Olimpikon en Rusio.
Ekologiistoj asertis, ke tioma konstruado en naturdefentata zono de Kaŭkazo fakte pereigas la Kaŭkazan rezervejon. Greenpeace asertas, ke ekde komenco de preparado al la Olimpiko pri la ekologia problemo kulpas ne nur Registaro de Rusio, sed ankaŭ IOK.
Laŭ la sendependa eksperta raporto de B.Nemcov kaj V. Milov preparado kaj pasigo de la Olimpiko forte malbonigis ekologian situacion en Soĉi.[3] Krome, la Olimpikon kritikas ankaŭ WWF.
Plejparto de kritiko rilate al la Olimpiko 2014 apartenas al financaj problemoj. Laŭ la revuo The Economist, por la preparo al la Olimpiko estis malŝparitaj 50 000 000 000 usonaj dolaroj. Membro de la Internacia Olimpika Komitato deklaris en januaro de 2014, ke triono de ĉi tiu mono (ĉirkaŭ 13 000 000 000 eŭroj) estis forŝtelitaj[9].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.