ĉefurbo de Brita Kolumbio From Wikipedia, the free encyclopedia
Viktorio (angle Victoria) estas la ĉefurbo de Brita Kolumbio, la plej okcidenta provinco de Kanado. Sur la plej suda pinto de Vankuvera Insulo, Viktoria estas mond-ranga celloko por turismo; ĝin vizitas jare pli ol 3,65 milionoj da vizitantoj, kiuj aldonas pli ol miliardo da dolaroj (kanadaj) al la ekonomio de la urbo. Viktorio ankaŭ estas haveno por kroz-ŝipoj, kiuj alkajiĝas ĉe la krozŝipa stacio de Terpinto Ogden. La urbo ankaŭ havas ekonomian avantaĝon pro sia proksimeco al Kanada Miltbazo Esquimalt, la ĉefa ĉe-pacifika mararmea bazo de la kanada militservo. Urbocentra Viktorio ankaŭ servas kiel la komerca centro de la Ĉefurba Distrikto Viktorio; tie estas multaj noktokluboj, teatroj, restoracioj, kaj drinkejoj, kaj tie okazas pli grandaj regionaj eventoj. Piroteknikaĵoj kaj ĉeakvaj koncertoj allogas dekmilojn da viktorianoj kaj vizitantoj al la urbocentro.
Viktorio | |||||
---|---|---|---|---|---|
angle Victoria | |||||
urbo | |||||
urbo en Brita Kolumbio, urbego [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Victoria | |||||
Ŝtato | Kanado | ||||
Provinco | Brita Kolumbio | ||||
Regiono | Vankuvera Insulo | ||||
Distrikto | Ĉefurba Regiona distrikto | ||||
Historia regiono | Marbordaj saliŝoj | ||||
Parto de | Aglomeraĵo Viktorio | ||||
Najbaras kun | Georgia Markolo | ||||
Markolo | Markolo de Juan de Fuca | ||||
Situo | Viktorio | ||||
- alteco | 23 m | ||||
- koordinatoj | 48° 26′ N, 123° 22′ U (mapo)48.428611111111-123.36555555556 | ||||
Akvokolektejo | 19,47 km² (1 947 ha) [+] | ||||
Areo | 19,47 km² (1 947 ha) | ||||
- de metropolo | 696,15 km² (69 615 ha) | ||||
Loĝantaro | 80 032 loĝantoj (2011) | ||||
- de metropolo | 344 615 loĝantoj | ||||
Denseco | 4 111 loĝ./km2 | ||||
Parko | Parko Thunderbird | ||||
Fondita | 1862 | ||||
Urbestro | Dean Fortin | ||||
Horzono | Pacifika horzono (UTC-8) | ||||
- somera tempo | Pacifika horzono (UTC-7) | ||||
Poŝtkodo | V0S, V8N-V8Z, V9A-V9E | ||||
Telefona antaŭkodo | +1-250, +1-778 | ||||
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Viktorio | |||||
Vikimedia Komunejo: Victoria, British Columbia | |||||
Retpaĝaro: www.victoria.ca | |||||
Situanta sur la sudorienta pinto de Vankuvera Insulo, alfrontante la Markolon de Juan de Fuca, la urbo Viktorio havas proksimume 78.659 loĝantojn.[1] La Ĉefurba Distrikto, kiun konsistigas dektri municipoj kolektive konataj kiel Granda Viktorio, havas pli ol 345.000 loĝantojn[2] kaj estas la plej granda urba regiono sur Vankuvera Insulo.[3] Laŭ grandeco de loĝantaro Granda Viktorio estas la 15-e plej granda urba aglomeraĵo de Kanado.
Inter la famuloj naskiĝintaj en la regiono de Viktorio estas:
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.